Ho, mia kor'!

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto > Zamenhof > Ho, mia kor'!


Ho, mia kor'![redakti]

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne vinkos en decida hor'?
Sufiĉe, trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


Verso 6[redakti]

  • vinkos = praversio de venkos
  • decida = t.e. decidiga