Ho viburneto ĉe l' torento

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Himno dum subiro de l' suno sur maro Indekso : Ho viburneto ĉe l' torento (pola popolkanto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Homoj nomas min feliĉa


Ho viburneto ĉe l' torento
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Czego kalino w dole stoisz?
 Czy ty się letniej suszy boisz.

— Ho viburneto ĉe l' torento,
Ĉu vin timigas seka vento?

— Se mi ne timus pri sek-vento,
Mi ja ne starus ĉe l' torento.
Sur la monteto mi stariĝus,
Al la acero egaliĝus.

— Vi disvolviĝu, viburneto!
— Kaj vi pripensu, knabineto!
— Jam pripensado mia pasis:
Patrinon, patron mi forlasis..