Homoj nomas min feliĉa

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Ho viburneto ĉe l' torento Indekso : Homoj nomas min feliĉa (ukraina popolkanto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La interna zorgo


Homoj nomas min feliĉa
elukrainigis Antoni GRABOWSKI

 Kaĵutj lude ŝĉom ŝĉasłyva
 Ja z toho smijusja.

Homoj nomas min feliĉa,
Mi pro tio ridas,
Ĉar kaŝitan mian ploron
Ili ja ne vidas.

Malfeliĉa de naskiĝo
Restos mi ĝis morto.
Kial naskis vi, patrino,
Min por tia sorto!