Horsens 31-an de majo 1914

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Horsens 31-an de majo 1914
de Nekonatulo

En Horsens kolektiĝas amikaro
ĝojplena Dana Esperantistaro.
Ne nur pro la plezuro
ĉi tien venis ni;
progreso kaj kulturo
prosperu ĉiam pli
per senlaca la laboro nia
per la propagando energia,
ĉiam pli!

Al ni bonvenon koran Horsensanoj
deziras. Kune ni, kongresetanoj,
laboru en konsento,
afero sankta nin
kunvokas. Kun prudento
tutkore oni sin
povas poste tiom pli amuzi,
ĉiam pli bone tempon uzi,
ĉiam pli.

Laciga promenado en arbaro
kaj freŝa la aero de la maro
akrigis apetiton.
Malsaton sentas ni,
la mastro la profiton
eĉ perdas nur per ĝi.
Kanto kun parolado ŝanĝas,
ĉiam pli ni intertempe manĝas,
ĉiam pli.

Sed ni soifon tamen ne forgesas,
ne Fundamento trinki malpermesas.
La gorĝo ja sekiĝas,
per tiel longa kant',
boteloj malpleniĝas
je des pli granda kvant'.
Ju pli ni la botelon uzas,
des pli ni bone nin amuzas,
ĉiam pli.

Laboro nia ĉie en Danujo
nun belajn fruktojn donu por patrujo!
Ni kore Majstron dankas
por lia glora verk',
por ĝi nenie mankas
al tero bona sterk'.
Nun finiĝu jene nia kanto:
ĉiam pli kresku ESPERANTO,
ĉiam pli!