Horsens 4-jara fondofesto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Horsens 4-jara fondofesto

Esperanto-Klubo de Horsens 4-jara fondofesto 1913 - 16-a novembro.

Aldono

Rapide parolanta Rasmusseno
por virinoj ĉarmaj tuj proponos
toston; vi aŭskultu lin kun peno,
ĉar orelojn uzi vi bezonos,
se vi volas bone lin kompreni.
Dolĉe kaj agrable la paroloj
fluas por la sinjorinojn beni;
ili estas ja por ni konsoloj.

Dua aldono

Por la Majstro poste Oleseno
laŭ kutimo lanĉos li parolon,
ĉar libera estas ĝi, kaj ĝeno
por neniu estu, se la volon
li nur havas. Eble el "Konkordo"
al ni venis nova parolanto.
Ni aŭskultos lin en bona ordo,
se parolos li en ESPERANTO.