IKUE-Himno

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Himno de la katolikaj esperantistoj:
La Sinjorino de la Espero

Esperanta nin kolektu sento,
aktivigu ĝi IKUE-anojn;
nin patronoj voku al konsento:
Sanktaj Pio, Maksimiliano!

Ho, Sinjorino, nia Espero,
donu konkordon, Patrin' de Di';
vi de l' ĉielo gardu la teron,
ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!

IKUE-a penu familio
la militon igi for de l' tero,
por ke ĉiu raso kaj nacio
povu pace vivi en prospero.

Ho, Sinjorino, nia Espero,
donu la pacon, Patrin' de Di';
vi de l' ĉielo gardu la teron,
ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!

Vortoj Kristaj veku mian ardon,
frata amo gvidu nin al celo,
sub la verda agu ni standardo,
kaj la kruco brilu sur la stelo!

Ho, Sinjorino, nia Espero,
donu la amon, Patrin' de Di';
vi de l' ĉielo gardu la teron,
ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!

Melodio: Egidio Circelli OFM
Teksto: laŭ P. M. Carolfi kaj sac. Sz. Weijland, prilaboris W. Tomaszewski