Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 10

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 9 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 10
Ĉapitro 11

La enketo pri la grupo terorista “Movado por Vera Eŭropo” rapide antaŭeniris. La policano, kiun ni ekkonis en la komenco de ĉi tiu rakonto, estis sekvinta la telefoninton samloke priparolitan — temis ĝuste pri tiu Superŝuto, kiun nomis la radia mesaĝo — ĝis domo, kies uzon fare de la fi-fama movado la polico jam suspektis.

Iom poste, la polico kaptis Janon Superŝuton, dum li laboris super eksplodaĵoj. Ĝi samtempe trovis tie dokumentojn kun informoj, bedaŭrinde nur partaj, pri la diversaj ejoj, kiujn la grupo uzis por sia fi-cela agado. En la tago, kiam disvolviĝis la ĵus raportitaj okazaĵoj, ĝi decidis aranĝi kaptilon ĉe la punktoj 2 kaj 3. Ĝi do submetis la du koncernajn domojn al konstanta gardado. Oni povas bedaŭri, ke ĝi tiucele uzis virojn tuj rekoneblajn kiel policanojn, sed kion fari? Ĝi ne disponis aliajn por tia tasko.