Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 12

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 11 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 12
Ĉapitro 13

Kio malfaciligas la taskon de rakontisto, tio estas la fakto, ke tiom da okazaĵoj disvolviĝas samtempe. Pardonpete, via raportisto, kara leganto, invitas vin nun reveni pli fruen, al tiu momento, kiam la grafino, nescia pri la strangaj informoj, kiuj rondiris pri ŝi, plezure rajdis en la bon-odora naturo matena, aŭ — se vi preferas — al tiu tempo, kiam policano Petro Molnja mirigis Ciprianon kaj Elviran per siaj neatenditaj deklaroj. Kaj ni vidu, kion faras tiumomente la sekretario de s-ro Pipelbom. Certe vi ne dubas, ke tiu ide-riĉa junulo ne restis sen-aga. Vi pravas. Lia menso laboris, fakte, kun ega rapideco. Lia penso-irado disvolviĝis proksimume jene:

«La grafino estis kaptita de amatora teatra grupo, al kiu mi mem proponis tiun taskon, post diskuto kun Diana Belpar, el la edziĝ-agentejo. Se el tiu grupo ŝi transiris al la teroristoj de la Movado por Vera Eŭropo, tio indikas, ke unu el la membroj de tiu movado troviĝas ankaŭ en la grupo teatra.

«Kiu tiu povas esti? Nur tiu, sub kies gardo la grafino restis dumnokte. Kaj nur unu persono povas helpi min trovi, kiu li estas: Diana Belpar.»

Tiel okazis, ke Johano refoje vizitis Dianan. Je la dua vizito, ŝi aperis al li eĉ pli bela.

“Jes,” ŝi diris, post kiam li raportis pri sia pripensado. “Vi pravas. Estas simple. Ni lasis ŝin ĉe Ĝeraldo, kiu ekde la unuaj planoj proponis al ni sian apartamenton, aŭ, pli ĝuste, la tre grandan apartamenton, kiun li portempe disponas, neniu komprenis, pro kiaj cirkonstancoj. Ĝeraldo estas tiu negranda malfortulo, kun aspekto ne tre sana, kiun vi vidis, kiam vi renkontis kelkajn el la grupo por klarigi niajn rolojn, ĉu vi memoras? Li havas strangajn ideojn pri politiko kaj socio. Nun, aŭdinte viajn klarigojn, mi ne dubas, ke povas esti nur li.”

Johano do, bedaŭre sed necese, forlasis Dianan, kaj aŭtis al la ĝeralda adreso. Li havis radion en sia aŭto kaj la senmira voĉo de la parolisto subite ĵetis al liaj oreloj plej saltigan informon: la grafino estas tute libera kaj bonfarta, kaj ŝajnas, ke la teroristoj mispaŝis, kaj erare kaptis iun alian. Kvankam la afero ankoraŭ ne estas tute certa, la rondoj ĝenerale bone informataj emas opinii, ke la persono, kaptita pro fuŝo, estas iu Elza Najtingál, filino de ges-roj Cipriano kaj Elvira Najtingál, servistoj ĉe grafino Montokalva.

“Nu, nu, nu, nu,” Johano laŭte diris al si, kun tiu admirinda mensa potenco, kiun li elmontris en ĉiaj cirkonstancoj, eĉ plej streĉaj, “nu, nu, nu, nu.”

Alveninte antaŭ la pordo de la apartamento, kies adreson Diana donis al li, li sonorigis, kun koro forte batanta. Ĉar neniu responde venis, li — ĉiam praktikema — simple provis, ĉu la pordo estas ŝlosita. Mire, li konstatis, ke ne.

Kompreneble, li miris. Kiel li povus scii, ke, elirante el la apartamento, Ĝeraldo, dolore tuŝita de la malestimaj vortoj de Adamo, kaj ankaŭ sub la efiko de la bato, kiun li ricevis, paŝis duonsvene, kaj tute forgesis ŝlosi la elirpordon?

Johano do eniris, vizitis la apartamenton, sed trovis nenion, kio ebligus scii ion ajn pri la mistero. Li serĉis kaj serĉis senrezulte.

Senkuraĝigita, li staris ĉe la fenestro, rigardante eksteren, kaj sin demandis, kion fari plue, kiam aŭto alvenis kaj lokis sin ĉe libera loko ĉe-trotuara ne malproksime de la domo, sed ĉe la kontraŭa flanko de la strato.

Li rigardis ĝin senpense dum sekundo, sed baldaŭ lia atento streĉiĝis. Du junaj viroj eliris el la aŭto kaj ilia sinteno estis observinda. Dum la unua ŝlosis la antaŭan pordon maldekstran, la dua tiris el la veturilo junulinon, al kiu, videble, tiu perforto ne plaĉis. La unua knabo baldaŭ alvenis apud sian kunulon, kaj per io, kio, kvankam kaŝita, certe estis pistolo, devigis la junan virinon eliri. Kun streĉita intereso, Johano rekonis unu el la du viroj: estis tiu Ĝeraldo, pri kiu li ĵus parolis kun Diana Belpar, kaj kiun li renkontis, kiam li klarigis al la teatra grupo la planitan grafin-kapton.

Lia intereso iĝis eĉ pli granda, kiam la knabino hazarde levis la vizaĝon. Li tuj rekonis ĝin: ŝian foton li vidis ĉe Cipriano Najtingál, kiam li tiun vizitis, por scii kiel eble plej multe pri la grafino kaj aranĝi la ludotan savon fare de s-ro Pipelbom. Sen ia dubo, ŝi estis tiu Elza, pri kiu la radio ĵus informis.