Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 13

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 12 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 13
Ĉapitro 14

En tiu sama minuto, Elvira, la patrino de Elza, aŭskultis la radion, dum ŝi riparis vestojn por la grafino. Terurate ŝi aŭdis ĝin diri:

“La ĉefo de la Movado por Vera Eŭropo ĵus telefonis al la Tutlanda Inform-Agentejo novan komunikaĵon, el kiu rezultas, ke la fakto, ke ne grafinon tiu grupo kaptis, sed simplan laborulinon, neniel ŝanĝas la decidojn pli frue alprenitajn. Por tiu movado, la vivo de simpla knabino ne valoras malpli ol la vivo de grafino. Se la polico rifuzos liberigi Paŭlon Kravatan, Sofian Molinor kaj Janon Superŝuton, Elza Najtingál mortos, kaj pri tio respondecos la aŭtoritatoj de la lando.”

Unu el la karakterizoj de la Movado por Vera Eŭropo — bona aŭ malbona laŭ la vidpunkto — estis ĝia kapablo agi tre rapide. Apenaŭ la informo pri la eraro rilate la kaptitan virinon diskoniĝis, jam la Movado faris decidon, kaj sciigis ĝin al la tuta publik-opinio.

Por Elvira, la bato estis preskaŭ mortiga. Ŝi neniam imagis antaŭe, ke simila aventuro povus okazi en simpla vivo, kiel la ŝia. Ne mankis multo, ĝis ŝi svenus.