Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 14

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 13 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 14
Ĉapitro 15

Dume, en la urbo, Johano trafenestre plu rigardis la du junulojn. Perforte kondukante Elzan kun si, ili direktis siajn paŝojn al la domo, en kiu li troviĝis. Li sin demandis, kial ili revenas kun ŝi al tiu apartamento.

La kialo, kiun kompreneble li ne povis koni, estis plej simpla. La policaj esploroj koncerne la Movadon por Vera Eŭropo pli kaj pli fruktis. Al la dokumentoj trovitaj en la hejmo de Jano Superŝuto aldoniĝis la tro-parolemo de Sofia Molinor, kaj tiel koniĝis pluraj el la kaŝejoj kaj kunvenejoj de la bando. Kiam Adamo kaj Ĝeraldo alvenis al la t.n. Punkto 3, kie ili devis kaŝi kaj gardi Elzan, ili vidis policanon stari sur la trotuaro kaj prave konkludis, ke la sekreto pri tiu loko estas malkovrita.

Ili tiam veturis al Punkto 2, sed refoje konstatis, ke la domon gardas viro suspektinde polic-aspekta. Demandate per telefono, la ĉefo respondis, ke ili reiru portempe al la apartamento de Ĝeraldo, ĝis li aranĝos pli bonan solvon al la problemo. Kvankam tiu apartamento estis rigardata plej riska — ĉar konata de la teatra grupo, kiun la polico certe pridemandos — ĝi estis nun pli bona ol nenio. Estis ja dube, ĉu la polico baldaŭ scios pri la rolo de la teatranoj: eĉ teatra, la kapto tamen estis neleĝa, kaj, plej certe, nek Pipelbom, nek lia sekretario, nek la anoj de la teatra grupo emos rapidi al la polico por rakonti pri si tiurilate. Krome, la ĉefo opiniis, ke post unu horo jam li povos telefoni al la du gardantoj, kien ili konduku Elzan, por ŝin teni plej sekrete.

Pri ĉio ĉi Johano evidente nenion sciis, sed tio ne ĝenis lian pensadon. La urĝa afero nun estis, ne starigi al si nerespondeblajn demandojn, sed agi kaj profiti la kelkajn sekundojn, dum la aliaj atendas trans la strato, ĝis okazos interrompo en la sinsekvo de aŭtoj, kaj ili povos trairi ĉi-flanken.

Ricevinte de la naturo rimarkindan kapablon problem-solvi, kiun li konstante pligrandigis uzadante ĝin ekde la infanaj jaroj, Johano tuj ekhavis agplanon en la menso. Li eliris el la apartamento, venigis al si la lifton, iris al la tuj supra etaĝo en tiu suprenportilo, kaj lasis ties pordon tute malfermita, tiel ke ĝi — la lifto — ne plu povis funkcii. Li tiam malsupreniris sur la ŝtuparo ĝis loko, de kie li povis rigardi la pordon de la apartamento kun minimuma risko esti vidata.

Li aŭdis la tri alveni ŝtupare, esprimante sian malkontentecon pri la liftopaneo.

Dum Ĝeraldo tiris el sia poŝo ringon kun ŝlosiloj, prenis la ĝustan kaj metis ĝin en la seruron, Adamo tenis Elzan firme ĉe la brako. La pistolo, kiun Johano antaŭe observis de la apartamenta fenestro, ne plu videblis. Verŝajne la bandanoj opiniis tro danĝera teni videblan armilon en normala apartamenta domo, kie iu ajn, irante al unu el la najbaraj loĝejoj, povus pasi kun des pli da tempo por rigardi, ĉar la lifto paneis kaj laŭŝtupara iro ĝenerale ne estas fulmrapida.

Preskaŭ kure, Johano desupris ĝis la interŝtuparo, kie la tri staris, kvazaŭ li ĵus eliris el la supra loĝejo.

“Elza! Vi ĉi tie! Kia bonŝanco!” li kriis. Kaj, sammomente, profitante la ekmiron de la aliaj, li hakbatis kun grandegaj forto kaj rapideco la manradikon de Adamo, kiu nur povis ellasi la brakon de Elza.

Ĝeraldo staris kun malfermita buŝo, kvazaŭ stultigita. Per du fulmrapidaj batoj, Johano igis ambaŭ junulojn perdi sian egalpezon.

“Venu, ni kuru,” li flustris al la knabino, kaptante ties manon kaj tirante ŝin al la ŝtuparo. Ambaŭ kuris malsupren.

La du aliaj ekrapidis post ili, sed la kelkaj sekundoj, kiujn ili perdis, estis decidaj. Jam Johano kaj Elza troviĝis sur la trotuaro, kaj la multaj homoj, kiuj pasis tie, malhelpus al la du bandanoj agaĉi.

Johano kaj Elza eniris kafejon tiel plenan je homoj, ke la loko estis tute sendanĝera. Ŝi ja bezonis tuj refortigilon.

Bedaŭrinde, Johano eraris pri unu punkto. Li estis certa, ke liaj du malamikoj ne povis vidi, kien Elza kaj li iris. Li opiniis ilin tro malproksimaj. Fakte, Ĝeraldo sukcesis rapidi pli ol Johano imagis, kaj li observis, kiun trinkejon la paro eniras. Tiu interesa scio estis por li nepre uzinda. Li taksis pli saĝa ne komuniki ĝin al sia kunulo, kiu troviĝis post li, kaj vidis nenion.

* * *

“Mi ne scias, kiel danki vin. Mi vere timis! Ili absolute ne volis kredi, ke mi ne estas la grafino, almenaŭ komence.”

“Tamen, via aĝo…”

“Ili ne sciis pri la aĝo de la grafino. Ili sciis, ke ŝi pasos surĉevale en iu tre preciza loko, kie ili ŝin atendis, je tre preciza horo, ĉar la grafino havas tre firmajn kutimojn tiurilate. Ili sciis pli malpli, kiel ŝi estos vestita. Kaj tio sufiĉis. Kiam ili vidis, ke mi estas tre juna, ili okulumis unu al la alia kaj ridis inter si, kvazaŭ la afero estus eĉ pli komprenebla. Sed ili rifuzis diri al mi, pri kio temas.”

Johano nenion diris, sed komprenis. La teatraj amatoroj, kiuj konsentis ludi la rolon de teroristoj, sciante, ke la celo estas doni al s-ro Pipelbom okazon aperi kiel savanto, opiniis tute verŝajna, ke la industriisto enamiĝis al tre juna kaj tre bela knabino.

“Sed kiel vi konis mian nomon? Kiel okazis, ke vi ĉeestis tiel ĝustatempe?” ŝi plu demandis.

“Nu, mi rekonis vin laŭ foto, kiun mi vidis ĉe viaj gepatroj, kiam mi informiĝis pri la kutimoj de s-ino Montokalva, por aranĝi la kapton.”

“La kapton! Ĉu vi respondecas pri la afero?”

Miroplenaj okuloj rigardis lin, samtempe time kaj netime. Tuj Johano trankviligis ŝin. Li klarigis pri la edziĝ-plano, pri la fakto, ke la grafino volas, ke oni ne sciu, ke ŝi turnis sin al edziĝ-agentejo, kaj pri la neceso aranĝi savan intervenon fare de s-ro Pipelbom. Ial, li opiniis, ke ŝia patro raportis nenion al ŝi pri la ideo edzigi la industriiston al grafino Montokalva.

Kiam Elza ekridegis, estis lia vico rigardi ŝin mire. Kaj kiam ŝi ekparolis, li miris eĉ pli.

“Hahahaha! Ŝi neniam turnis sin al edziĝ-agentejo. Haha! Ŝi eĉ ne suspektas, ke ŝi — hahahahaha! — ke ŝi «deziras» edziniĝi! Tio estas mia plano, mia ideo!”

“Via, ĉu vere? Kiel eblas? Kiel vi partoprenis en ĉi tiuj aranĝoj?”

Siavice, nun, rakontis ŝi. Ŝi klarigis, kiel ŝi sugestis al sia patro agi por konduki la grafinon al edzineco.

Tiel agrable babilante, ili plenigis la mankojn en sia respektiva kompreno pri la aventuro. Ju pli ili parolis, des pli Johano sentis sin kortuŝita. Kiel erare li opiniis, ke Diana Belpar estas bela. Kompare kun Elza, ŝi apenaŭ vivetas. Eble la fakto, ke li tuŝis ŝian manon ekde la unua renkonto, ke li savis ŝin, ke ili travivis kune veran aventuron, al kiu ne mankis risko, eble ĉio ĉi efikis por rapidigi la movojn de lia koro.

Ĉiaokaze, ju pli li rigardis ŝin, ju pli li lasis la muzikon de ŝia voĉo trafi lian menson, des pli lin tenis sento nemiskomprenebla: se ĉi tio ne estas amo, amo simple ne ekzistas.

Strange: al Elza okazis io simila. Liaj longaj kruroj, kiujn ŝi apenaŭ povis sekvi dum la ĵusa forkuro, lia inteligenta vizaĝo, liaj fortulaj ŝultroj kaj la pli profundaj ecoj, kiujn malkaŝis la efektivigo de ŝajne facila, sed nekredeble efika savplano, estigis en ŝi tiun admiran amon, kiu plej kontentigas la nekonsciajn dezirojn de koro virina. Nikolao la kemiisto estis ŝiamense nun nur pala, senrealeca fantomo, pri kiu ŝi emis forgesi.

* * *

La Kafejo de la Nova Epoko, kie ili sidis, troviĝas ĉe stratangulo. Pro tio ĝi havas plurajn enirejojn, el kiuj unu troviĝas en mallarĝa flanka strato. Tiun Ĝeraldo bone konis. Li sciis, ke pasante tra ĝi, li povos diskrete ĉirkaŭrigardi antaŭ ol fari decidon.

Efektive, enirante tra la flankstrata pasejo, li tuj vidis, kie sidas la paro. Bedaŭrinde, estis tiom da homoj en la kafejo, ke li ne povis alproksimiĝi sufiĉe, por aŭdi, kion tiuj du diras. Li sidis ĉe iom fora tablo, kaj petis kafon. Trinkante, li observis ilin. Kun granda intereso li rimarkis, ke ambaŭ gejunuloj pli kaj pli atentas unu la alian, kaj elmontras ĉiujn signojn de tiu malsano — amo — kiun li ege malestimis. Li ridetis al si.

Kial li venis ĉi tien? Nu, en la antaŭaj horoj, li fuŝis multajn aferojn: li lasis la «grafinon» bati lin svenige; en sia miskonscia stato, li forgesis ŝlosi la apartamenton; li lasis miron superi la reagon de vera militanto kaj tiel ebligis la liberigon de la kaptita knabino.

Post ĉiuj ĉi fuŝoj, li serĉis rimedon kompensi la fian impreson, kiun li faros al la ĉefo, kiam tiu ekscios. Kaj por trovi ideojn tiucele, certe estos utile spioni, kaj ekkapti kiel eble plej multe el la planoj de la «grafino».

Kompreneble, eniri la kafejon estis iom riske. Se unu el la du rekonus lin, eble ili vokus la policon. Sed, se li estos tre singarda, li certe sukcesos agi nevidate. Kaj nun, la ama sinteno de la du igis tiun opinion pli kaj pli certa.

En la Kafejo de la Nova Epoko, verdaĵoj estas taŭge lokitaj por dispartigi la ejon al pli plaĉaj, pli intimaj ejetoj. Sed la impreso de intimeco estas misa. Persono, kiu troviĝas sola kaj senbrua sur la ĝusta sidloko, kaj havas bonan aŭdon, povas plene kompreni, kio estas dirata je la alia flanko de la verdaĵa apartiga aranĝo.

Ĝoje Ĝeraldo konstatis, ke la maljuna sinjoro, kiu sidis tuj ĉi-flanke de la verdaĵoj, trans kiuj diskutas Johano kaj Elza, ekstaras kaj foriras. Senhezite li rapidis al ties loko, zorgante, ke la du gejunuloj ne rimarku lin. Li eksidis kaj turnis al la paro streĉitan orelon (fakte tiun, kiu ne suferis la boksadon fare de Elza). La interparolo estis eĉ pli interesa, ol li antaŭvidis.

* * *

“Mi ĝojas konstati, ke viaj interesoj estas la samaj, kiel la miaj,” Elza estis diranta, kiam Ĝeraldo komencis subaŭskulti. “Ankaŭ por miaj gepatroj — kaj sekve por mi — realigi vian ideon gravegas.”

“Jes, pri la ideo, pri la celo, ni plene konsentas. Restas nur aranĝi la rimedojn. La unua plano misfalis, sed ni certe povos elpensi duan, kiu sukcesos. Ĉu, ekzemple, ŝi ne havus ion tre valoran, juvelojn, aŭ ion similan, kion ni povus ŝteli, aranĝante la cirkonstancojn tiamaniere, ke mia…”

“Jes,” ŝi interrompis, kun streĉita voĉo, “jes, jes, jes, jes. Bonega ideo. Perfekte, perfekte, perfekte. La zono! La sankta zono! La zono de Sankta Gaspardeto! Ĝi perfekte taŭgus.”

“Kiel? Kio estas la zono de Sankta Gaspardeto?”

“Estas tre larĝa zono el mi-ne-scias-kiu teksaĵo, kiun laŭdire tiu sanktulo ricevis post ia speciala bonfaro komence de la mezepoko. Ĝin ĉiam konservis la familio Montokalva. Sur ĝi estas speco de surskribo, kiu estis tro malpreciza por povi prezenti ian ajn intereson, ĝis antaŭ nelonge, dank' al novaj fotaj metodoj, historiisto sukcesis igi ĝin tute legebla. Evidentiĝis, ke ĝi estas plej-plej grava por la historio de la religio en la frua mezepoko.”

La vizaĝo de Johano esprimis dubemon.

“Mi min demandas, ĉu tio taŭgus. Ĝi ŝajnas al mi iom tro stranga por niaj celoj. Ĝi ne interesus la publik-opinion same kiel la kapto de la grafino. Ŝi do havos tute alian reagon ol…”

“Tute ne. Eble estus tiel, antaŭe. Sed nun ne plu. Pro la vizito papa.”

“Kial vi enmiksas la papon en ĉi tiun aferon?”

“Atendu, vi tuj komprenos. Kiel vi scias, la papo decidis viziti nian landon. Nu, estas aranĝite, ke li venos al la kastelo de Montokalva por admiri la zonon de Sankta Gaspardeto.”

“Ĉu vere? Kial?”

“Mi suspektas, ke la grafino aranĝis tion, por ricevi monhelpon de la ŝtato kun la celo rebeligi la disfalantan kastelon. Ŝi legis ie, ke la papo, kiam li estis juna, faris esplorojn kaj verkis studon pri Sankta Gaspardeto. Ŝi havas rilatojn kun iu en Vatikano — malnova konato de ŝia forpasinta edzo, miaopinie — kaj ŝi informis tiun pri la fakto, ke la plej grava memoraĵo pri tiu sanktulo troviĝas en la kastelo de Montokalva. La vatikanulo agis tre efike, kaj oni enskribis tiun viziton en la vojaĝplanon de la papo. Se la zono de Sankta Gaspardeto nun malaperus, estus mortiga katastrofo por ŝi.”

“Bonege, perfekte, admirinde. Ĝuste tiun zonon ni devas ŝteli. Ĉu ĝi estas facile prenebla?”

“Por iu ekstera ĝi estas absolute neprenebla. Sed miaj gepatroj laboras en tiu kastelo ekde antaŭ ol mi naskiĝis. Mi vivis preskaŭ mian tutan vivon tie. Tiu kastelo ne havas sekretojn por mi. Kaj mi konas la ĝustan metodon, por kapti la zonon sen iu ajn risko, se nur mi sukcesos dormigi la grafinon sufiĉe profunde.”

“Belege, belege. Aŭskultu, kara, necesas nun, ke mi rapidu al la oficejo. Mi kompreneble devas proponi la planon al vi-scias-kiu kaj diskuti pri kelkaj detaloj kun li. Mi… Ej!”

“Kio okazas?”

“Mi ĵus pensis. Ni tamen devus iri raporti vian savon al la polico! Tiu certe rompas al si la kapon por trovi rimedon scii, kie vi troviĝas, kaj kiamaniere savi vin!”

Ambaŭ eksplodis per rido.

“Vi pravas. Mi ne emas raporti alies misfarojn al la polico, ĉefe se temas pri junuloj, kiuj agas politike, sed ĉi tiuj estas danĝeraj. Dum ili haltis ie, veturigante min de unu loko al alia, la plej aĝa el ili iris telefoni al sia ĉefo kaj tiel eksciis, ke estas nun konate, ke mi ne estas la grafino. Sed ili tamen decidis uzi min kiel altvaloran garantiaĵon, kiun ili redonos nur, se kompense liberiĝos iliaj arestitaj amikoj. Ili ne hezitis paroli pri tio, ke ili mortigos min, se la aŭtoritatoj ne akceptos. Ĉu vi imagas, kiel terure estis aŭdi ilin paroli trankvile pri mia baldaŭa morto, kvazaŭ mi ne ekzistus?”

“Kompatinda!” Johano estis videble plej kortuŝita. “Sed ne nur tio. Tiuj uloj respondecas pri multaj mortoj de homoj tute senkulpaj. Estas tiu movado, kiu eksplodigis bombon ĉe la sinagogo de Strato Kaloĉaja, kaj tiel mortigis multajn. Ni nepre devas raporti pri ili. Venu, ni iru policejen. Diable! Kie estas la kelnero? Tiuj ĉiam forestas, kiam oni deziras pagi kaj rapidi for. Dume, eble ni rapide decidu, kiel mi konigos al vi la lastajn aranĝojn pri la ŝtelo.”

“Kial vi ne simple telefonus al mi?”

“Ni ne uzu telefonon. Estas suspektate, ke tiu movado havas anojn en la ĉefaj telefonaj oficejoj. Ni ne povas allasi, ke nia plano iĝu konata. Ili jam sufiĉe fuŝis la unuan kaptante de ni nian kaptitan grafineton.”

“Kion do vi proponas? Kiam vi povos komuniki al mi la akcepton fare de via ulo, kaj la aliajn detalojn?”

“Postmorgaŭ tagmeze. Ĉu vi konas la restoracion, kiu staras apud la prahistoria muzeo? La Prapatroj, ĝi nomiĝas.”

“Jes, mi scias, pri kiu vi parolas. Mi tie neniam estis, sed…”

“Nu, mi invitas vin tagmanĝi tie kun mi. Je la dekdua. Tiuhore, ne estas multaj personoj, kaj ni povas trovi agrablan lokon. Ĉu taŭgos?”

“Tute bone.”

Kiam la kelnero fine montriĝis kaj malrapide proksimiĝis al ilia tablo, Ĝeraldo diskrete forpaŝis. Li sciis pli ol sufiĉe, por taŭge agi, tiel ke la ĉefo rehavu estimon al li.