Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 14 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 15
Ĉapitro 16

“Ho, Elza! Estas vi!” la juna kemiisto krietis. Ia ĝeno legiĝis sur lia vizaĝo.

“Jes. Bonan tagon, Nikolao. Estas mi,” ŝi diris per nesekura voĉeto. Ankaŭ ŝi sentis embarason.

“Eniru, eniru do, mi petas,” li diris kun la tono de persono, kiu esperas, ke la petato rifuzos la proponon.

“Jes.”

Subite ŝi komprenis, kial ŝin ektenis sento iom stranga. Kompare kun Johano, Nikolao refariĝis nur amiko, bona amiko, eble, sed nenio pli. Ne estis dubo en ŝi, ke la amata estas Johano, kaj nur Johano. Ŝin ĝenis la penso, ke ŝi venas peti servon de viro, al kiu ŝi ne povos rilati honeste.

Enirante, ŝia rigardo senvole trafis ŝuojn. Plej neatendite, tie, sur la planko de la apartamenta enirejo, paro da ŝuoj kuŝis. Ŝuoj virinaj.

“Mi… mi…” provis paroli Nikolao.

“Vi ne estas sola, ĉu?” ŝi diris, scivoleme malfermante la sekvantan pordon.

Li aspektis, kvazaŭ ŝtelisto kaptita ĉe la freŝa faro.

“La ŝuoj…” li komencis sinĝene, preskaŭ ĝeme.

“Doloris al mi la piedoj, kaj la ŝuojn mi demetis envenante,” sonis agrabla ina voĉo.

“Vi!” Elza kriis.

Ja ridetis al ŝi Lucia, flegistino, kiun ŝi plurfoje renkontis, kiam Nikolao estis en la hospitalo, kaj ŝi vizitis lin.

“Mi ne imagis, ke vi venos. Sed eble estas pli bone. Nikolao kaj mi decidis paroli kun vi. Mi flegis lin dum unu monato kaj duono, kiam la aĉa kemiaĵo, pri kiu vi scias, malsanigis lian haŭton. Mi enamiĝis al li, kaj li al mi. Pardonu, se mi sovaĝe, maldelikate agas, vin suferigante tiel subite, senprepare, sed… sed… Mi ne kuraĝus atendi pli, kaj… Sed kial diable vi ridas?”

“Ho, Lucia!” ŝi ekkriis, kaj kisis ŝin. “Kia feliĉo!”

“Kio okazas? Mi ne komprenas. Mi perfidas vin, kaj vi nomas tion feliĉo?” Nikolao demandis.

“Mi ne sciis, kiel diri la aferon. Mi… Ho Nikolao, mi tiom ĝojas, permesu, ke mi kisu ankaŭ vin.” Ŝi lin kisis. Fratine.

“Ankaŭ mi miras,” Lucia interrompis. “Ĉu vi bonvolus klarigi?”

“Vi scias, ke mi ĵus travivis teruran aventuron. Min savis junulo, la sekretario de s-ro Pipelbom, Johano. Li savis min. Mi… Kiel diri? Mi lin amas. Mi lin amas tre forte. Kaj mi sentis min tiel kulpa rilate al vi, Nikolao!”

“Johano, la sekretario de s-ro Pipelbom, ĉu? Mi bone konas lin,” Lucia voĉis. “Li havis strangan haŭtan reagon al kuracilo, kiun iu fuŝdoktoro donis al li, kaj mi flegis lin dum tuta semajno. Ŝajnis, ke li ekamis min.”

“Iomete, eble, sed tio ne estis tre serioza,” Elza respondis, kvazaŭ sindefende.

“Vi ne povus imagi, kiom viaj klarigoj min senpezigas,” Nikolao diris.

“Ho jes,” Elza respondis. “Ho jes, mi povas imagi. Mi sentas la samon. Mi tre ĝojas pri ĉio ĉi. Sed fakte, se diri la veron, Nikolao, mi venis submeti al vi fakan problemon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Mi bezonus iom pli da tiu substanco, kiun vi havigis al mi, kaj kies efikon mi provis, tute sukcese, metante ĝin en la ŝatatan trinkaĵon de la grafino.”

“Kial vi bezonas ĝin?”

“Ĉar mi bezonas refoje dormigi la grafinon.”

Nikolao elmontris malĝojan vizaĝon.

“Finite,” li simple diris.

“Finite, ĉu? Kion vi volas diri?”

“Ke estas finite. La afero ne plu funkcios. La grafino scias.”

“Scias kion?”

“Ke ŝia trinkaĵo estis… kiel mi diru?… prizorgita.”

“Kion! Kiel ŝi povus…?”

“Jes. Ŝi petis min analizi eltiraĵon de tiu trinkaĵo, kaj kompreneble…”

“Vi retrovis en ĝi vian specialan dormigilon!”

“Jes, tiun, kiu samtempe dormigas kaj ridigas.”

“Kiel ŝi suspektis?”

“Mi ne scias. Via patro venis al mi, kaj diris, ke la grafino petas min analizi la trinkaĵon. Li diris, ke ĝis ŝi estos ricevinta la konkludojn de la analizo, ŝi ne plu trinkos ion similan.”

“Kion vi diros pri viaj rezultoj?”

“Nu, mi rimarkis, ke estas ananasa suko en tiu trinkaĵo. Mi diros, ke tiu preciza ananaso ne estis pura, ne estis saneca, enhavis ian drog-efikan substancon, kiu agas dormige. Kion mi diru? Vi tamen ne volus, ke mi diru la veron, ĉu?”

“Ne, certe ne. Ĉu vi opinias, ke ŝi de nun rifuzos tion trinki?”

“Kiel scii? Verŝajne jes. Ŝi estis tre suspektema. Se ŝi tre ŝatas tiun fruktovinaĵon, eble ŝi rekomencos trinki ĝin, sed ne tuj, nur post kiam ŝia nuna impreso estos forsveninta.”

“Vi pravas. Kaj tio devigas min ŝanĝi miajn planojn.”

“Pri kio temas?”

Elza plene fidis Nikolaon. Eĉ se iliaj rilatoj aliiĝis, kaj li transiris de la loko de plej-amato al tiu de amiko, tamen tio nenion ŝanĝis koncerne lian homan valoron.

Ankaŭ Lucian ŝi fidis. Ŝi sentis ŝin bonkora, aminda, homo, kiu prenas serioze siajn respondecojn kaj amikecojn, homo, kun kiu estas facile rilati. Ŝi ne dubis pri ties profunda sincereco, kaj honesteco.

Sekve, ŝi decidis rakonti la tutan aferon pri la espero edzigi Adrianon Pipelbom al la grafino kaj la planoj ellaboritaj tiucele. Kiom tio dezirindus por ŝiaj gepatroj, ankaŭ pri tio ŝi insistis.

“Sed kial vi volas dormigi la grafinon?” Nikolao demandis.

“Ĉar estas absolute necese por ŝteli la zonon de Sankta Gaspardeto.”

“Kial?”

“Ĉar tiu zono troviĝas en ĉambro tuj apud tiu, kie ŝi dormas.”

“Ĉu ĝi estas facile prenebla?”

“Jes kaj ne. La grafino tute ne fidas je t.n. sekursistemoj, sed ŝi estas tre inteligenta. La zono de Sankta Gaspardeto pendas sur muro; ĉiu, kiu tien eniras, tuj staras rekte antaŭ ĝi, sed ĝin ne rimarkas, ĉar la tuta aranĝo de la ĉambro estas tia, ke ĝi aperas kiel nur unu el multaj ornamaj teksaĵoj.”

“Certe ĝi ne prezentiĝos tiel, kiam la papo venos ĝin admiri, ĉu?” diris Lucia, iom stulte.

“Kompreneble ne. Tiam ŝi certe aranĝos taŭgan elmontron. Sed nun ĝi troviĝas sur tiu muro. Eble mi estas la sola persono, kiu konas tiun sekreton.”

“Kiel tio eblas?”

“Kiam la historiisto venis, kiu faris la fotojn kaj tiel igis la surskribon legebla, mi troviĝis en la apuda ĉambro, nevidata. Mi kaŝe vidis la grafinon ĝin depreni. Mi neniam suspektis antaŭe, ke tiu peco de teksaĵo estas io speciala.”

“Mi tamen ne komprenas, kial vi bezonas dormigi la grafinon,” Nikolao diris.

“Estas nature, ke vi ne komprenas: mi ne klarigis ĉion. Se ni ŝtelus ĝin dumtage, aŭ vespere, aŭ dum la grafino forestas — ekzemple kiam ŝi rajdas matene — ni ne sukcesus aranĝi la savon fare de s-ro Pipelbom en plej efikaj kondiĉoj. Ni devas agi nokte. Johano opinias tion necesa, kaj mi taksas lin prava.”

“Ankaŭ mi tion pensas,” Nikolao jesis. “La ŝtelo devas okazi tiamaniere, ke ŝi, repensante al ĝi poste, ricevu impreson de danĝero, forte sentu, ke ŝtelisto, verŝajne armita kaj preta mortigi, ĉeestis tuj apud ŝi, dum ŝi dormis.”

“Prave. Tio povas okazi nur nokte. Kaj dumnokte ŝi dormas en la apuda ĉambro sian malprofundan dormon.”

“Malprofundan?”

“Jes. Plej mallaŭta bruo ŝin vekas. Kaj ĝuste la afero estas aranĝita tiamaniere, ke se oni provos movi la sanktulan zonon, tio tuj estigos bruon, kiun ŝi aŭdos. Ŝi klarigis tion al la historiisto, dum mi aŭskultis. Ŝi konfirmis al li, ke ŝi havas tre malprofundan dormon, kaj tuj vekiĝus, se iu provus forŝteli la artaĵon.”

“Jes. Mi komprenas. Vi bezonas, ke ŝi dormu profunde. Nu, vi venis al la ĝusta persono. Mi povos helpi vin.”

“Nikolao! Mi sciis! Vi estas la plej bona kemiisto el la tuta mondo.” Ŝi kisis lin.

“Atendu momenteton.” Li forlasis la ĉambron.

“Jen,” li diris revenante. “Ĉu vi opinias, ke vi povos enŝteliĝi en la ĉambron de la grafino du horojn antaŭ ol ŝi enlitiĝos?”

“Facile. Ŝi havas tre regulajn kutimojn. Estos neniu problemo.”

“Bone. Simple metu ĉi tion ien sub ŝia lito. Vi devos trui la supran parton tuj antaŭ ol meti ĝin. Tiel, iom post iom, ellasiĝos senodora gaso, kiu igos ŝin dormi tiel profunde, ke ŝi aŭdos neniun bruon. Eble de tempo al tempo ŝi ridos, ĉar estas substanco simila al la unua, kiun ni provis ĉe ŝi.”

“Nikolao, vi estas karulo! Mi ne scias, kiel danki vin.”

“Vi povas danki tre simple. Klarigu al mi la tutan planon. Kiel vi aranĝos la savon fare de Pipelbom?”

Elza klarigis, sed Nikolao tuj rimarkis punkton danĝeran:

“Jes, mi komprenas, ke vi bezonas policanon por kapti la «ŝteliston», ĉar se neniu arestus lin, la grafino suspektus, ke la tuta afero estas nur komedio. Sed ĉu vi povas fidi tiujn amatorojn, kiuj elturniĝis tiel admirinde, ke vi riskis vian vivon? Tio maltrankviligas min.”

“Nu, bone, jes, mi komprenas vian vidpunkton, sed kion alian ni povus fari? Ĉu vi havas ideon?”

“Oni povas uzi la servojn de alia persono por la rolo de policano.”

“Kiu?”

“Mi, ekzemple.”

“Nikolao! Ĉu vi tion farus? Kvankam mi…” Kiom ajn kontentige la rompo de ilia amrilato efektiviĝis, ŝi tamen sentis sin kulpa.

“Kaj kvankam ankaŭ mi… Kompreneble mi tion farus. Plezure. Mi ŝatas viajn gepatrojn kaj taksas ilian situacion ege malkomforta. Devi ŝanĝi la tutan vivmanieron tiuaĝe! Ne. Mi farus ion ajn por ilin helpi. Kaj ankaŭ mi siatempe ludis en amatora teatra grupo. Mi scias, kie lui la necesajn vestojn. Mi ludos tiun rolon kun plej granda ĝojo.”

“Kaj ĉar policanoj ĝenerale agas duope, vi bezonos helpanton. Mi estos tiu helpanto,” proponis Lucia.

“Sed… ĉu virino?”

“Kial ne? Nun estas virinoj en la polico kaj ili faras la saman laboron, kiel la viroj. Ne estus nenormale, se unu el la du estus ina.”

“Aŭskultu. Ne mi estas tiu, kiu direktas la realigon de la plano. Tion faras Johano. Mi transdonos viajn ideojn al li. Verŝajne li akceptos.”