Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 17

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 16 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 17
Ĉapitro 18

S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝaŝultra. Tio sendube donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj emis, se ne lin timi, certe lin respekti, kaj almenaŭ hezitis antaŭ ol riski malkontentigi lin.

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

La dika, peza, alta, larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome, tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li malfacile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga, kaj konstante malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo — kaj ju pli li antaŭeniris en la ĉe-kastela arbaro — des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.

Viro, kies okuloj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.

Apud tiu viro, vestita kiel policano, staris alia persono, simile vestita. Ĉi-lasta estis virino.

“Ni iru,” la viro flustris en la orelon de sia kunulino. “Nun estas la ĝusta momento.”

Ambaŭ ekmarŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika paŝanto. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ plene sukcesis.

En ĉi tiu aĉa etoso, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de honesta industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn krurojn por promenejo, kie naturo frapigis lian piedon al perfide metita ŝtonego, plej dolorige, aŭ ĝin faligis, sen antaŭpreparo, en kavon plenan je akvo aĉ-odora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la konkludo, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu skuis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

“Kio?” li diris, provante sensukcese rekapti iom da trankvilo.

Sed la lumo de poŝlampo, direktita rekte al liaj okuloj, malhelpis mensan repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homformo tenanta la lampon surhavas vestojn policajn.

“Kion vi faras ĉi tie?” sonis la aŭtoritata voĉo.

“Mi… mi… nuuuuu… eee…” fuŝparolis Pipelbom.

“Bonvolu paroli iom pli klare,” la alia diris eĉ pli gravtone.

“Mi… mi… mi promenas.”

“Haha! Vi promenas en la bieno de grafino Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?”

“N… nu… N… ne. Mi…”

“Mi do devas peti vin min sekvi.” Kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la najbaraĵo de la kastelo.

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro, reveninta malalten, ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.