Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 18

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 17 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 18
Ĉapitro 19

La unua afero, kiun Albertina Montokalva ĉiam faris, kiam ŝi eniris sian dormoĉambron por enlitiĝi, estis malfermi la fenestron. Ĉe fermita fenestro ŝi tute ne povis dormi.

La dua afero estis trinki la ciprianan specialaĵon el vino kaj fruktosukoj. Sed, de kelkaj tagoj, ŝi hezitis sekvi tiun malnovan kutimon. Ree, ĉi-foje, ŝi malhavis ĝin.

La tria afero estis demeti siajn vestojn kaj ilin tre zorgeme aranĝi sur seĝon.

La kvara, kaj plej plaĉa, estis kuŝiĝi tute nuda en la larĝan, komfortan liton, kun plezuriga malstreĉo de ĉiuj muskoloj.

Kvankam zorgoj ŝin maltrankviligis — laŭ la ĵus ricevitaj informoj, la riparoj ĉe la maldekstra flanko de la kastelo kostos eĉ pli multe ol oni komence diris — ŝi baldaŭ sentis strangan bonhumoron, eĉ nekompreneblan emon ridi senkaŭze. Kaj ŝi rapide endormiĝis.

Bruo vekis ŝin. Bruo en la apuda ĉambro. Ne iu ajn bruo. Bruo tute difinita. La speciala bruo, kiun oni faras, kiam oni forprenas de sur ĝia muro la zonon de Sankta Gaspardeto.

Ne tuj ŝi ellitiĝis. Ŝi ne sentis veran dormemon, sed ŝi ankaŭ ne estis plene vekita. Nur kiam ŝi aŭdis, ke la ulo en la apuda ĉambro foriras kaj diskrete fermas la pordon post si, nur tiam ŝi trovis la forton ellitiĝi. Ŝi surmetis negliĝon kaj eliris el sia dormĉambro. Necesis vidi, kio okazas.

Homo eĉ inteligenta kelkfoje fuŝas siajn planojn pro troa memcentreco. Nikolao ĉiam dormas kun fermita fenestro, kaj la ideo ne venis al li, ke aliaj homoj vivas alimaniere. Tial li ne demandis al Elza, ĉu la grafino enlasas tutnokte freŝan aeron en sian dormĉambron, kaj li forgesis diri, ke lia gasa dormigilo funkcias plene nur ĉe fermitaj fenestroj. Ĉe nia aerŝata grafino, la dormiga efiko estis nur parta. Pro tio la bruoj vekis ŝin.

Ne necesas diri, ke ŝia unua ago, kiam ŝi troviĝis en la apuda ĉambro, estis fari lumon por kontroli, ĉu la timata ŝtelo okazis. La respondo estis bedaŭrinde jesa: sur la muro mankis la zono de Sankta Gaspardeto. Ŝi preskaŭ ekploris.

Sed nia grafino estas agema homo, kaj kuraĝa. Ŝi malsupreniris al la ter-etaĝo, rigardis eksteren, kaj vidis ombron paŝantan; ne al la apuda elirejo, de kie oni plej rapide trafas la vojon al la urbo, sed al la herbejo, trans kiu komenciĝas la arbareto, kie ŝi rajdas ĉiumatene. Rapidege ŝi surmetis mantelon kaj botojn, prenis poŝlampon, kaj la ombran formon eksekvis.