Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 18 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 19
Ĉapitro 20

Adriano Pipelbom time pensis pri la horo. Li ne povis informi siajn kunplanintojn, kaj sekve li verŝajne ne ĉeestos je la ĝusta momento, kiam li devos interveni por savi la altvaloraĵon, kaj tiel havigi al si la admiron de la grafino.

Liaj gekaptintoj — Nikolao kaj Lucia — kondukis lin al malnova kabano, kiu staris ne malproksime. Komence, Nikolao pridemandis la industriiston plej serioze, provante imagi, kion dirus vera policano en similaj cirkonstancoj.

Sed kiam s-ro Pipelbom komencis rigardi pli kaj pli ofte sian brakhorloĝon kaj petegis siajn kaptintojn liberigi lin tuj, proponante altan monsumon garantie, Nikolao ŝanĝis sian tonon, kaj ankaŭ la enhavon de la interparolo.

“S-ro Pipelbom,” li diris solene, kaj malvere, “mi fariĝis policano, ĉar tio estis la sola eblo, kiu prezentiĝis al mi, kompatinda senlaborulo. Sed mi fakte estas kemiisto, kaj vi konas min.” Unuafoje li montris sian vizaĝon sub plena lumo.

“Ĉu vere?” respondis la alia. Jes, li rekonis la junulon.

“Vi fariĝis tre riĉa, sinjoro, dank' al multaj bonegaj ideoj, kiujn vi havis, tute certe. Sed dum la lastaj kvin jaroj, kio plej riĉigis vin, tio estas la nun tutmonde vendata tabako sen tabako, kiu vin famigis.”

“Ĝuste.”

“Vi rekonas min, ĉu ne? Mi estas la kemiisto, kiu eltrovis tiun substancon. Mi estis tre juna, ne sciis, kiel protekti miajn interesojn, kaj ĉar mi nepre bezonis monon, mi malsaĝe vendis al vi mian formulon por sumo ridinda.”

“Mi faris nenion neleĝan.”

“Prave. Sed vi riĉiĝis per mia eltrovo, kaj mi restis sensukcesa kaj malriĉa.”

“Mi ne respondecas pri via malsaĝo. Oni ĉiam devas porti la sekvojn de siaj decidoj en la vivo, ankaŭ se ili estas fuŝaj.”

“Jes. Vi perfekte pravas. Kaj mi proponas al vi elporti la sekvojn de via decido veni ĉi tien ĉi-nokte en plej suspektindaj cirkonstancoj. Mia polica menso sciigas al mi, ke post dudek minutoj, vi devus stari en difinita loko, kie via ĉeesto estas nepre necesa por la sukceso de viaj planoj, kaj kie vi ne troviĝos, se mi ne ellasos vin.”

“Kiel diable vi tion scias?”

Nikolao ridetis superece.

“Mi havas miajn metodojn. Modernajn policajn metodojn.”

Lucia rigardis sian amaton admire. Neniam ŝi vidis homon malveri kun tiom da ŝajna sincereco. Pipelbom estis plej impresita.

“Kion vi volas? Kiom?” li demandis, kaj lia tono esprimis teruran lacecon.

“Neniom. Mi nur havas proponon al vi.”

“Kiun?”

“Kiel mi ĵus diris, mi preferus labori kiel kemiisto ol en la polico. Sed la nuna ekonomia situacio, kiel vi scias, estas tre malbona por kemiistoj. Ne estas facile trovi laboron. Mi vin ellasos, kaj eĉ helpos vin efektivigi vian planon, se vi akceptos havigi al mi duonan parton en la rajto super la patento rilata al mia eltrovo de tabako sentabaka. Tiel ni ambaŭ rejustigos maljustaĵon.”

Pipelbom diris nenion. Videble okazis en li terura enmensa batalo: disaj emoj ŝiris lin.

“Sed mi proponas al vi ion ankoraŭ pli belan. Mi nun laboras super vino senvina kaj…”

“Kion?” Pipelbom saltetis, kvazaŭ bombo ĵus eltiris lin el sonĝo. “Ĉu vi parolis pri vino senvina? Mia revo! Mia lastatempa ideo!” Li ekkriis kun streĉa esprimo survizaĝe.

“Nu,” daŭrigis Nikolao, “mi preskaŭ sukcesis. La ideo estas la sama, kiel pri la tabako sentabaka. Ni eltrovu trinkaĵon, kiu havu ĉiujn karakterizojn de vino, krom la enhavo alkohola, kvankam al trinkanto ĝi sentiĝu kvazaŭ alkoholhava. Tiel homoj, kiuj ŝatas vinon, sed ne ĝiajn efikojn sur la sano aŭ sur la mensa klareco, povos trankvile sensoifiĝi plezure, sen timi la sekvojn de troa trinkado. Nun aĉeteblas fruktosukoj, kiuj provas realigi tiun ideon, sed sensukcese. Ĉiuj ekzistantaj produktoj estas tro dolĉaj, ne redonas la impreson de alkoholo, kaj tial ne taŭgas por la homoj, kiujn ni celas.”

“Jes, jes, ne necesas, ke vi disvolvu plu la ideon. Mi konas jam perfekte ĉiujn manierojn defendi ĝin. Sed kion pri ĝia realigo?”

“Ĝuste, sinjoro. Se vi akceptos min je via servo — kontraŭ akceptebla salajro, kompreneble — mi povos finaranĝi la aferon. Mi jam preskaŭ sukcesis, kaj mia sukceso pri sentabaka tabako indikas al vi, ke mi ne estas revulo. Por konduki miajn esplorojn al plene sukcesa fino, mi bezonas laborkondiĉojn, kiajn nur vi povus havigi al mi. Sed la tempo pasas rapide. Estus bedaŭrinde perdi multvalorajn minutojn. Se vi bonvolos subskribi ĉi tiun dokumenton, la afero estos interkonsentita, kaj mi tuj lasos vin kuri al via tasko, samtempe urĝa kaj grava.”

Adriano Pipelbom ne estis unu el tiuj homoj, kiuj subskribas dokumenton sen legi ĝin. Li legis atente. Ĉar la dokumento estis preparita de Johano, laŭ peto de Nikolao, ĉiuj necesaj punktoj estis antaŭviditaj kun granda precizeco. Ĉi-foje, Nikolao ne riskis, ke la industriisto profitu de lia manko de sperto.

“Tiu, kiu preparis ĉi tiun dokumenton, ne lasas multon al hazardo, kaj scias, kie miskomprenoj povus okazi. Ŝajnas al mi, ke vi multe serioziĝis, amiko, ekde kiam vi unue rilatis kun mi. Nu, bone, mi subskribos. Realisto scias, kiam oni superfortas lin. Kaj eble mi tamen profitos de la aranĝo. Senvina vino estis unu el miaj karaj ideoj…”

Tiel s-ro Pipelbom fine eliris el sia ĝena situacio. Kaj ankaŭ Nikolao. Kiu situacio ja estas pli ĝena ol tiu de senlaborulo?