Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 2

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 1 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 2
Ĉapitro 3

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Adriano Pipelbom malkontentis. Ekde kiam lia fratino Galina elparolis tiujn vortojn la antaŭan vesperon, ili turniĝis kaj turniĝis en lia kapo, kvazaŭ decidinte ne lasi al li minuteton da paco.

Kial do la diroj de lia fratino tiel forte efikis al li? Li estis 50-jara nun, li estis riĉa, li alte taksis la potencon, kiun mono havigas. Kial do li, Adriano Pipelbom, unu el la plej sukcesaj industriistoj en la lando, lasis sian 58-jaran fratinon paroli al li, kvazaŭ al knabeto? De kie venis la nekredebla aŭtoritato, kiun Galina havis super li?

Malbonhumore li veturis nun direkte al la hospitalo, kaj la silento de lia ŝoforo ne helpis lin gajigi.

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Li eligis profundan elspiron.

Povus ŝajni strange, ke la fama Pipelbom, mastro de granda industrio, unu el la plej riĉaj kaj potencaj homoj en la mondo, ĝenerale sentis sin antaŭ virinoj kiel infaneto, almenaŭ se temis pri io pli intima ol diskutoj rilataj al la ekonomia aŭ politika situacio. Sed tiel estis.

Personaj rilatoj kun virino estis por li timigaj. Li ĉiam diris al si, ke li estas unu el tiuj homoj, kiuj spertas nur unufoje en la vivo veran paran amon. Tian amon li spertis, kiam li estis dekkvinjara. Sed la knabino, kiu estis la trezora objekto de liaj amaj sentoj, forlasis lin, edziniĝis, kaj malaperis el lia vivo. Eble li neniam resaniĝis de la sufero, kiun ŝi tiel kaŭzis. Eble pro tio li neniam plu intimiĝis kun virino.

Kaj nun, lia fratino Galina revekis en li malnovajn dezirojn, kiujn li imagis mortintaj. Ĉu ne estas stulte malhavi dum la tuta vivo la dolĉan proksimecon de amema belulino? Ĉu eblus, ke dum tiuj longaj jaroj da soleco, li fakte — sed senkonscie — deziris ion alian?

“Ludoviko, ĉu viaopinie mi devus edziĝi?” li demandis la ŝoforon.

Ĉe alia veturigisto tia demando eble estigus salteton de ekmiro, sed ne ĉe Ludoviko. La ŝoforo de s-ro Pipelbom sekvis sian vivvojon simile al la Rolls-Royce, kiun li nun irigis: trankvile, facile, digne, kvazaŭ malhelpoj kaj ĝenoj ne povus ekzisti.

Kun eta-eta rideto li respondis:

“Estus ekster mia rolo doni al vi konsilojn, sinjoro.”

“Jes, jes. Kompreneble. Mi devus scii, ke vi trovos belan vortigon por digne elturni vin el la demando. Sed diru al mi, kion vi opinius, se mi informus vin, ke jen mi baldaŭ edziĝos?”

“Se vi permesas al mi respondi sincere, sinjoro, mi dirus, ke mia reago dependus de la sinjorino, kiu havus la feliĉon kunigi sian vivon al la via.”

Dum longa minuto, Pipelbom restis silenta.

“Mia fratino Galina ŝatus, ke mi edziĝu,” li diris.

Ludoviko plu ŝoforis senvorte.

“Ĉu vi aŭdis min? Kion vi opinias pri la ideo de Galina?”

“Ne estas mia rolo priparoli la anojn de via familio, sinjoro, sed tamen, ĉar vi esprimis la deziron koni mian penson, mi vortigos ĝin jene: la vivo montris, ke s-ino Galina ĝenerale estas prava en siaj decidoj. Ŝi estas nepre fidinda persono.”

“Ĝuste. Ŝi ĉiam estas prava. Tial mi ne mirus, se ankaŭ ĉi-foje ŝi pravus. Mi pli kaj pli sentas, ke mi devos alkutimiĝi al la ideo, ke edzino mankas al mi. Mi devos fari la necesajn aranĝojn por ripari tiun mankon. Vi havas edzinon, ĉu ne, Ludoviko?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu ŝi igis vin feliĉa?”

“Mi feliĉas, sinjoro, sed mi ne dirus, ke ŝi igis min feliĉa. Estus pli ĝuste diri, ke mi igis min feliĉa kun ŝi, kaj ŝi igis sin feliĉa kun mi. Ni estas tre bonŝancaj.”

“Vi igis vin feliĉa kun ŝi kaj ŝi kun vi! Diable! Malsimpla diraĵo, sed pensiga. Mi ŝatas ĝin. Mi estas homo, kiu faras ĉion mem — memfarita homo, kiel oni diras — kaj ne plaĉis al mi la ideo, ke mia feliĉo dependu de iu alia, sed se tiel estas… Nu, nu, nu, Ludoviko, via filozofio agas problem-solve. Estas decidite: mi edziĝos.”

* * *

Al Adriano Pipelbom hospitaloj tre malplaĉis. Estis tro da koridoroj, tro da pordoj, tro da iroj kaj venoj kun vestoj tro blankaj. Kaj lia nazo preferus senti ion alian ol tiun kuracilan odoron.

Li do ege bedaŭris sian nunan situacion: li bezonis informojn, kiujn nur Johano, lia sekretario, povis doni; li bezonis ilin tuj, tiel ke poŝto ne uzeblus: kaj ili estis tiel sekretaj, ke uzi telefonon estus preni sur sin konsiderindan riskon.

Kompatinda Pipelbom! Li aĉigis sian humoron vizite al hospitalo, por ke la informiĝo ĉe juna Johano restu plene sekreta, sed kiom ajn li provis mallaŭti, ĉiuj iliaj vortoj aŭdeblis en la apuda ĉambro, kiu servis kiel ejo por kuraciloj. Tiun kuracilejon oni faris antaŭ kelkaj monatoj uzante por ĝi parton de la ĉambro, en kiu Johano nun kuŝis, kaj la muro estis aparte maldika. Kaj ĉar, hazarde, Johano estis nun sola en tiu tri-lita ĉambro, la industriisto opiniis, ke li eĉ ne bezonas flustri.

Lucia, la flegistino, kiu troviĝis en la kuracilejo, tute ne aŭskultis la industriajn sekretojn de s-ro Pipelbom, por ŝi sen-interesajn. Sed kelkaj vortoj de la riĉulo igis ŝin subite streĉi la atenton.

“Jes, Belpar,” li diris, “Belpar estas la plej bona.”

Sekvis kelkaj vortoj de la sekretario, kiujn Lucia ne sukcesis kompreni.

“Mi ne dubas,” daŭrigis la industriisto, “ke vi plenumos tiun taskon plej kontentige, kiel kutime. Sed, mi petas vin, estu plej-plej diskreta. Mi ne povas allasi, ke oni sciu, ke la fama Adriano Pipelbom deziras edziĝi, kaj uzas tiucele la servojn de la fama edziĝ-agentejo Belpar.”

Lucian la ama vivo de famuloj ĉiam interesis. Kiam ŝi, tuj poste, faris injekton al Nikolao Barinjo, la juna kemiisto en ĉambro 364, por kiu ŝia koro pli kaj pli ame batis, ŝi ne povis subpremi la emon ĉion rakonti al li:

“Imagu! S-ro Pipelbom, la fama riĉulo, deziras edziĝi! Li venis viziti sian sekretarion, kaj mi, tute nevole, hazarde aŭdis ilin interparoli. Li donis al sia sekretario la taskon prezenti lian edziĝdeziron al agentejo Belpar!”

“Pipelbom, ĉu vere? Mi konas tiun ulon. Parte dank' al mi li riĉiĝis. Mi ne agis saĝe, kaj perdis pro li belegan okazon riĉiĝi mem. Nu, nu, tiel iras la vivo. Interese, ke tia homo, kiu sukcesis sur ĉiuj kampoj, ne kapablas trovi mem edzinon, kaj devas tion fari pere de agentejo!”

“Ne al vi tio okazus, ĉu?” Lucia diris kun rideto.

“Ne,” li simple respondis, kun tono tro serioza.

Ŝi rigardis lin, atendante ion plian, sed Nikolao fermis la okulojn.

“Mi sentas min laca,” li diris.

Ŝi direktis al li amoplenajn okulojn kaj diskrete paŝis for. En la koridoro ŝi renkontis sesdekjarecan virinon, kiu sendube venis hospitalen por viziti konaton. Ke estis Galina, la fratino de la fama Pipelbom, ŝi tute ne povis scii. Nek kion ŝi tie faris.