Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 20

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 19 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 20
Ĉapitro 21

Ĝeraldo sciis precize, kie pasos la ŝtelinto irante al la aŭto, kie la kunplaninto lin atendas. Pri la resto de la aranĝo multo estis al li neklara, ĉar Johano kaj Elza, en la restoracio, kie li ilin subaŭskultis, parolis pri tiuj punktoj subkomprenante multon jam konatan al ambaŭ. Feliĉe por Ĝeraldo, pri la ĝustaj tempo kaj loko de la transdono ili ne povis paroli alimaniere ol tute precize, ĉar neniu el tiuj detaloj estis antaŭe planitaj.

Irante tien, li estis singarda, aŭ pli ĝuste, li volis esti singarda, kaj li opiniis, ke singarda li estas. Li ja ne povis allasi al si plian fuŝon. Esplorante la ĉirkaŭaĵon, li ĝoje konstatis, ke neniu troviĝas tie. Li iom timis la ĉeeston de policanoj, kiu estus verŝajna, se konsideri, unuflanke, ke oni antaŭ nelonge alsaltis personon ĉi tie, kaj, aliflanke, ke en tiu kastelo troviĝas multvalora objekto, kiun la papo deziras propraokule vidi.

Sed ne sufiĉas imagi, ke oni estas singarda, por sin gardi efike. Homo fuŝema restas fuŝema, eĉ kiam li zorgas atente, ĉar la mensaj kaŭzoj, kiuj igas fuŝema, ne malaperas pro simpla kunstreĉo de la volo sukcesi.

La enkabanaj okazaĵoj, kiujn ni ĵus priskribis, okazis, dum Ĝeraldo faris tiun kontrolon, sed ĉar — fuŝemule — li ne iris ĝis tiu punkto, li kontente deklaris al si, ke lia ĉeesto estas senriska. Kaj li komencis atendi.