Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 24

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 23 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 24
Ĉapitro 25

Nikolao kaj Lucia geedziĝis.

Johano kaj Elza geedziĝis.

Diana — la knabino en la edziĝ-agentejo, ĉu vi memoras? — ne edziniĝis. Eksciante pri la enamiĝo de Johano al Elza, ŝi sentis grandan senpeziĝon. “Feliĉe, ke li ekamis iun alian,” ŝi diris al amikino. “Mi estis preskaŭ kaptita.” Se Diana povis edziniĝi, tio povis esti nur al Libereco.

La grafino kaj Adriano Pipelbom geedziĝis. Sed ŝi — je lia grandega ĝojo — decidis konservi la nomon «grafino Montokalva».

Estis aranĝite, ke la paro loĝos en la kastelo, kiun s-ro Pipelbom, kompreneble, taŭge riparigos. Kiam tiu punkto findecidiĝis, la grafino eligis la plej profundan elspiron de senpeziĝo el sia mult-aventura vivo.

La postan tagon ŝi ekbruligis dek kandelojn antaŭ la statuo de Sankta Gaspardeto en preĝejo najbara.

Danke.