Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 25

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 24 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 25
Ĉapitro 26

Feliĉaj kiel gejunuloj, Adriano kaj ŝi foriris por longa geedziĝa vojaĝo. Amo inter nejunaj homoj fojfoje aperas ridinda. Pri tio ili ne zorgis. Ili sciis, profunde en sia koro, ke multaj gejunuloj fakte dezirus sperti reviviĝon same feliĉigan. Kaj sian bonŝancon ili plej alte taksis.

La tagon post ilia reveno, la grafino telefonis al amikino sia:

“Galina, ĉu?”

“Jes, estas mi. Ĉu vi, Albertina?”

“Jes.”

Kiam ŝia edzo mortis antaŭ kvin jaroj, Galina, la fratino de Adriano Pipelbom, ege malfeliĉis, sentante sin senhelpa, senkonsila, sencela. Por plenigi la mankon, ŝi aliĝis, laŭ konsilo de amikoj, al kultura movado por virinoj ne tute junaj, kiu nomiĝas «La Ponto».

Tie ŝi renkontis grafinon Montokalvan, sed nur antaŭ ne tre longe ŝi eksciis, ke tiu impresa — se malbela — kastelulino pasigis sian infanecon ĉe la sama Pontostrato kiel ŝi, en tute malriĉa urboparto. Kaj kun simila miro Albertina eksciis, ke tiu kara, nun preskaŭ sesdekjara, Galina estas la fratino de la knabo, por kiu ŝia koro unuafoje amkantis, antaŭ multaj, multaj jaroj.

“Nu,” diris Galina, “kia estas mia frateto? Ĉu bona edzo?”

“Admirinda, Galina. Pli serveman, helpeman, ameman viron oni ne povus trovi. Kaj li kompreneble akceptis pagi ĉiujn necesajn riparojn. Kaj ni loĝos ĉi tie en la kastelo. Mi vere sentas nekredeblan dankemon al vi. Kiel mi povus esprimi al vi, kiom alte mi taksas vian… eee…. vian partoprenon, Galina. Ĉu vi deziras ion, kion mi…”

“Ne, ne. Estis pura amikaĵo fare de mi. Se vi donus ion al mi, mi sentus, kvazaŭ vi pagus la servon. Tio estus terura.”

“Vere, mi ne scias, kiel danki vin, Galina. Sed mi ankaŭ pli miras pri tio, kiel vi aranĝis la aferon. Kiel vi faras, por igi lin obei al vi tiel bele? Vi staras super ĉia imageblo, Galina.”

“Vi eraras, kara, mi havas nenion specialan. Mi ne obeigas lin. Tute ne. Tio simple ne eblus. Adriano estas memfarita homo, kaj plu faras mem sian vivon, sendepende, memstare, je ĉiu minuto. Miaj intervenoj devas esti treege delikataj. Mi neniam povas sukcese proponi ion al li. Mi devas trovi la vortojn, kiuj impresas lin, kaj kondukas lin al ago, kvazaŭ la ideon li mem elpensis.”

“Ĉiaokaze vi agis tre efike. Mi sentas, ke ni kune estos ege feliĉaj. Vi scias, li vere bezonis edzinon. Kaj necesis, ke tiu edzino estu mi.”

“Kompreneble. Tial mi sugestis la aferon al Elza.”

“Al Elza? Ĉu vere? Ĉu ŝi rolis en via aranĝo?”

“Ho, jes, iomete, sed estus tro malsimple ĉion rakonti al vi. Mi renkontis ŝin en la hospitalo, kie mi troviĝis vizite al tiu kara Johano, la sekretario de mia frateto… Mi ne vere multe parolis. Ŝi estas tre inteligenta knabino. Ŝi tuj komprenis, ke geedziĝo inter mia frateto kaj vi estus la plej taŭga solvo por ŝiaj gepatroj. Kaj ŝia patro Cipriano havas tiom da imago, kaj tiel ŝatas ludi la rolon de kaŝita destin-direktisto! Ŝi sciis, ke ŝi povas fidi je liaj kapabloj.”

“Mi ĝojas, ke mi faris al vi miajn konfidencojn, Galina. Sen vi, mi devus forlasi la kastelon kaj vivi malfeliĉan vivon laborante en terura oficejo aŭ simile. Vi ne povas imagi, kiel timige estas konstati, ke onia mono iom post iom malaperas. Krome, mi vere ĉiam konservis profundan amon al Adriano, eĉ se mi perfidis ĝin dum jardekoj. Mi neniam ripetos ĝin sufiĉe: dankon, dankon, dankon, dankon, dankon, dankon, dankon kaj dankon, Galina.”

“Ne danku, danku, danku, danku, danku, danku, danku kaj danku min. Mi faris plezure mian devon. Nu, mi devas vin forlasi. Ŝajnas, ke mi aŭdas vizitanton. Estis tre agrable babili kun vi telefone. Ĝis la kunveno de «La Ponto», Albertina! Vi venos, ĉu ne?”

“Kompreneble mi venos. Ĝis baldaŭ!”

Galina turnis sin al la ĵus-enirinto.