Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 26

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 25 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 26

“Ha, Adriano! Jen vi venas saluti la fratinon kaj rakonti al ŝi pri via tute freŝa geedza vivo! Ĉu vi feliĉas?”

“Feliĉas? Kiel malfortajn vortojn vi kelkfoje uzas, Galina! Feliĉas! Se vi nur povus imagi! Mi… mi… mi… Mi ne trovas la vorton, sed, diable, aŭ pli ĝuste, die! mi… eee… mi feliĉas. Mi sentas min… Nu, ĉu vi ne rimarkis, kiom pli bela la mondo estas jam de kelkaj semajnoj? Mi flugas en la ĉielo. Min portas aero malpeza. Naturo min levas ambrake. Mi estas birdeto, kiun bela mateno kantigas. Ĉu vi ne vidas, kiel granda mia koro estas? Ne, ne. Ne timu. Mi ne malsanas. Nur tio, ke ĝi plenplenas je kantoj kaj ridoj kaj dancoj kaj muziko kaj… kaj… kaj tiel plu,” li finis, iom bedaŭre sentante, ke lia vortoimago lin perfidas, kaj tro falas de alte surteren.

Kun vizaĝo radianta de ĝojo, li dancpaŝis al meblo, el kiu li prenis du glasojn, kiujn li plenigis per dolĉa vino antaŭmanĝa. Li transdonis unu al sia fratino. Ŝi rigardis lin mire. Lia korpo estis same alta, peza, dika kiel antaŭe, sed li paŝis malpeze kvazaŭ nova Niĵinskij.

“Galina, Galina, mia fratino, mi volas danki vin. Se vi scius, de kiom longe mi rigardas admire kaj dezire al tiu kastelo, ĉiufoje, kiam mi tie pasas! Se vi scius! Nur pensi, ke nun ĝi estas mia… Dankon, Galina, dankegon al vi!”

“Ne danku min, frateto. Mi nur faris mian devon, bonfratine.”

“Tamen, Galina, tamen…”

Kaj ili tintigis la glasojn.