Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 3

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 2 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 3
Ĉapitro 4

Je dek kvin kilometroj for de la hospitalo, kie disvolviĝis la okazaĵoj ĵus priskribitaj, elstaras belega, malnova kastelo. Ĝi sidas sur altaĵo, kun admirinda vido al la rivero, kaj ĝiaj dikaj ŝtonmuroj aspektas kapablaj sukcese kontraŭstari ĉiujn alsaltojn de la tempo kaj de homoj militemaj. Al la vojaĝantoj, kiuj rigardas ĝin de la vojo laŭrivera, same kiel al la lokaj familioj, kiuj konas ĝin de jarcentoj, ĝi elvokas nur forton kaj riĉecon: ĝi staras tie kiel deklaro de firmeco.

Ve! La vero estas tute alia, kaj precize tion ĵus klarigis grafino Montokalva al sia «ĉefservisto», kiel ŝi nomas la viron, kiu servas ŝin, kvankam li ĉefas super neniu, se escepti, eble, la propran edzinon.

“Jes, Cipriano,” ŝi diris malĝoje, “tiel statas la aferoj. Mi ne kaŝis al vi la veron, kiel ajn malĝojiga ĝi estas. Mi ne povos resti ĉi tie. Mi devos forlasi ĉi tiun belegan domon, ĉi tiun lokon plaĉoplenan, kaj trovi ion ie, kie mia nun malmulta mono ebligos al mi plu vivi. Kredu, ke mi bedaŭros ĝin, kaj vin, Cipriano, kaj ankaŭ vian karan familion…”

“Forlasi!” flustris Cipriano, kaj lia esprimo montris, ke sub tiu sola vorto kaŝiĝis la perditeco de homo, kies vivo ĵus tute disrompiĝis.

Per granda volstreĉo li sukcesis peti precizigon:

“Se via grafina moŝto permesos, ĉu mi povas demandi, kiom da tempo — laŭ tio, kion eblas antaŭvidi — la grafinaj monrimedoj eltenos? Kiom da tempo, laŭ via opinio, sinjorino grafino, mia edzino kaj mi povos resti ĉi tie, je via servo?”

“Nu, ni eltenos tute certe, ĝis venos la papo, ĉu ne? Mi jam petis monhelpon de la aŭtoritatoj tiurilate. Se ili volas, ke la papo, dum sia vojaĝo nialanda, vizitu ĉi tiun lokon kaj povu propramane tuŝi la zonon de Sankta Gaspardeto, kiun antaŭ jarcentoj ricevis la prapatroj de mia karmemora edzo, ili certe konsentos havigi al mi monhelpon, por ke la kastelo iĝu dign-aspekta. Sed post tio…, post tio, mia kara Cipriano, mi dubas, ĉu ni plu eltenos pli ol tri monatojn.”

Cipriano estis alta viro, kaj lia korpa aspekto, kun la elstara ventro kaj la ĉiam paca vizaĝo, ĝenerale naskis en rigardanto nur la specon de respekto, kiun oni kutime sentas al fortaj trankviluloj. Cipriano iel estis kiel la kastelo, kie li servis: nemovebla, nerompebla, ricevinta de la naturo la havindan povon superforti ĉiujn kaj ĉion. Almenaŭ ŝajne.

Rigardante lin nun, grafino Montokalva, unuafoje en sia vivo, vidis en li homon kompatindan, kiu subite maljuniĝis kaj perdis la povon rebati al novaĵo, kiu unubate disfaligis lin.

“Se estas nenio plu je via servo, via grafina moŝto, mi…”

“Nenio plu, Cipriano, vi povas foriri. Mi…” Ŝi interrompis sin, rigardante lin rekte en la okulojn.

“Mi petas vian pardonon,” ŝi fine diris, mallaŭte.

“Via grafina moŝto!”

“Ne! Mi petas, ne kontraŭdiru. Prizorgi vin estis mia devo, ĉu ne? Mi bedaŭras, ke mi ne sukcesis. Tiaj estas la tempoj, Cipriano. Ni povas nur akcepti ilin tiaj, kiaj ili estas. Ni provu trovi en ni kuraĝon, ni ĝin bezonos. Espereble ni havas da ĝi sufiĉe, ankoraŭ, je nia aĝo.”

“Jes, via grafina moŝto. Bonan vesperon, via grafina moŝto.”

Kaj, provante elmontri kiel eble malplej sian batitecon, Cipriano eliris kun movoj iom necertaj, jes ja, sed tamen digne.

* * *

Ĉe la enirejo de la grafina bieno, tute proksime al la kastelo, staras samaĝa ŝtona domo. En ĝi estis aranĝita plaĉa apartamento, kie loĝis Cipriano, lia edzino Elvira kaj — de tempo al tempo, jen longe, jen mallonge — ilia filino Elza.

En la sidĉambro kun malnovaj, brile puraj mebloj, kie la servista paro nun troviĝis, la atmosfero estis peza.

“La vivo estis agrabla ĉi tie,” Elvira diris.

“Agrabla,” eĥis Cipriano.

“La grafino estas iom stranga, kelkfoje, sed al ŝiaj strangaĵoj ni kutimiĝis,” ŝi daŭrigis.

“Ni kutimiĝis,” sonis eĥe la edza voĉo.

“La kastelo estas granda, sed ŝi vivas nur en eta parto de ĝi, kaj ne zorgas, ĉu la resto estas pura aŭ ne.”

“Ne zorgas.”

“Mi ne adaptiĝos al alia mastrino. Aŭ mastro.”

“Ne. Ni ne adaptiĝos.”

Elvira prenis paperan poŝtukon, brue nazpurigis en ĝin, kaj ploris. Ŝi estis same dika kiel la edzo, sed pli malalta; vidiĝis, ke ŝia ronda, ruĝeca vizaĝo pli kutimas ridi ol esprimi malfeliĉon.

Malfermiĝis la pordo, kaj knabino eble 21-jara envenis ridetante.

“Bonan…! Ej! Kio okazas al vi? Vi aspektas, kvazaŭ la tero ĵus rompiĝis sub viaj piedoj…”

“Ĝi rompiĝis,” eĥis Cipriano, kvazaŭ ne plu kapabla pensi. Ŝajnis, ke li eĉ ne rekonas la propran filinon.

Lia edzino klarigis la teruran situacion. Je ilia aĝo, en la nuna ekonomia situacio, retrovi laboron ne estos facile. Sed eĉ se ili retrovus, la simpla fakto devi forlasi ĉi tiun lokon, al kiu ilin ligis tiom da jaroj da ĉeesto, da laboro, da travivaĵoj, rompis al ili la koron ĝis apenaŭ elportebla sufero.

Ankaŭ la juna vizaĝo de Elza mallumiĝis. Ŝi laboris en la urbo, tute sendepende, kiel kudristino, kaj ŝi sukcesis aranĝi sian vivon tre kontentige, kun sufiĉe da libereco. Ŝi tute ne bezonis monan helpon de la gepatroj, sed ŝi amis ilin, tre ŝatis ilin viziti neatendite, kiel hodiaŭ, kaj, cetere, same subite foriri. Ilia malfeliĉo efikis al ŝi korŝire.

“Kaj mi venis ĉi tien por rakonti ion ridigan…” ŝi diris, eligante profundan ĝemspiron.

“Rakontu do,” ameme diris la patrino. “Eble tio helpos nin pensi pri io alia.”

“Temas pri io, kion mi trovis interesa, rakontinda al vi. Mi ĵus vizitis Nikolaon en la hospitalo, kaj li diris al mi, ke, laŭ interparolo nevole aŭdita de flegistino, s-ro Pipelbom serĉas edzinon pere de agentejo Belpar!”

“Serĉas edzinon, ĉu?” Ŝajnis, ke subite Cipriano vekiĝis el sia senpensa stato. “Eble tie kuŝas nia solvo.”

“Solvo?”, “Kion vi volas diri?” samtempe parolis la du virinoj.

“Eble mi ne estas realisma. Mi pensis, ke se ni sukcesus aranĝi — per tiu agentejo — ke Elza edziniĝu al li, ni ne plu havus problemojn. Li estas tiel riĉa, ke li eĉ ne scias, en kiom da bankoj kuŝas lia mono, kaj…”

“Ĉiaokaze, eĉ se li petos min, mi ne edziniĝos al tiu maljunulo,” la filino interrompis, decideme.

“Li ne estas maljuna. Mi dubas, ĉu li aĝas pli ol 50 jarojn,” rebatis la patro.

“Eĉ se li aĝus nur dudek kaj estus pli bela ol… ol… ol…, nu, tre bela, mi malkonsentus. Mi amas Nikolaon, kaj kunvivos kun neniu alia.”

“Via kemiisto estas bona knabo, sed ne temas pri amo nun, nur pri maniero helpi al la kompatindaj gepatroj.”

“Ĉu vi perdis la saĝon, Cipriano?” la edzino intervenis. “Pripensu momenteton. Vi neniam elportus, ke via filino malfeliĉas la tutan vivon nur por nia komforto. Ŝajnas, ke la grafina informo batis al vi la kapon kaj vin stultigis.”

Ĉiuj tri restis dum longa minuto silentaj.

“Kaj tamen eble estas solvo,” diris Elza tre malrapide, apartigante ĉiun vorton. La gepatroj rigardis ŝin. Ŝia vizaĝo estis luma denove, kiel kutime ĉe tiu ĝenerale gaja knabino.

“Solvo, ĉu vere?”

“Jes. Se li edziĝus al la grafino…”

Ŝi fermis la okulojn. Kvazaŭ reve ŝi memoris la interparolon, kiun ŝi havis kun Galina, la fratino de Adriano Pipelbom, kiam ili renkontiĝis en la hospitalo. El la malmultaj paroloj, kiujn ili tiuokaze interŝanĝis, naskiĝis bela revo. Sed ĉu ĝi povos realiĝi? La gepatroj silente, sindemande, plu rigardis ŝin.

* * *

«Bela», pensis Cipriano rigardante la junulinon, kiu staris trans la skribotablo, «sed laŭ tute alia maniero ol mia Elza».

Li pravis. Elza havis iom angulecan vizaĝon, tre nigrajn harojn, kaj haŭton bruniĝeman, dum ĉi tiu estis blonda kun ronda, roza vizaĝo. Elza havis longajn krurojn, kaj longan nazon. Ĉi tiu estis ne pli ol mez-alta, kaj ŝia nazeto direktiĝis ĉielen.

Cipriano hezitis. Ĉu estis saĝe peti tiel junan personon preni sur sin la delikatan taskon, por kiu li venis?

“Kiel mi povas servi vin?” ŝi diris per muzika voĉo.

Lia dubemo tiel klare legiĝis sur lia vizaĝo, ke ŝi ekridis.

“Vi ne fidas min, ĉu? Vi trovas min tro juna por direkti edziĝ-agentejon, tute certe. Permesu, ke mi prezentu min. Mi nomiĝas Diana Belpar. Foje amiko diris al mi: «Via familia nomo sonas kiel nomo de edziĝ-agentejo». Mi pensis: ĉu tio ne estus signo de l' destino? Mi provu. Nu, mi provis kaj sukcesis. Belpar estas nun la edziĝ-agentejo plej bonfama en la urbo, ĉu ne? Eble ĝuste ĉar mi estas juna, mi aliris la demandon laŭ nova vojo, kun modernaj principoj. Nu, diru al mi, sinjoro, kiel vi nomiĝas, kaj kia estus por vi la ideala vivkunulino.”

“Ne mi deziras edziĝi, s-ino Belpar. Mi persone jam havas edzinon, ne idealan, sed tute bonan por viro, kiu ne povus esti ideala edzo. Ne. Mi ne venas por mi. Kaj ĝuste tial mia tasko estas tre delikata.”

“Pri kio do temas?”

“La afero devas resti absolute sekreta. Se iu ajn ekscius… Estus katastrofo.”

“Kompreneble, kompreneble. Sed vi povas fidi min. Mia agentejo estas bonfama ankaŭ pro tio, ke nenio ĉi tie dirita diskoniĝas ekstere.”

“Nu, mi ne scias, sed tamen, mi prenos sur min la riskon. Mia mastrino, kiu deziras edziniĝi, estas grafino Montokalva.”

Se Diana Belpar sentis miron, ŝi ĝin bonege kaŝis. Moviĝis eĉ ne muskoleto de ŝia vizaĝo. Kun la sinteno de bona oficistino, ŝi simple notis la nomon.

“Ŝia grafina moŝto estas treege riĉa,” malhonestis Cipriano, “kaj ŝi nature timas, ke neseriozuloj provos edziĝe kapti ŝian monon. Tial speciale gravas sekreteco. Kaj tial ŝi konsideros nur proponojn de viroj vere riĉaj, ĉar nur tio garantios, ke ne la mono ilin altiras al ŝi.”

“Evidente. Kiom aĝa estas la grafino?”

“Kvardeknaŭjara. Ŝi havas la kastelon, kiun vi certe konas, en belega loko, kaj unu el ŝiaj kondiĉoj estas, ke la edzo konsentu vivi tie kun ŝi.”

“Ĉu ŝi jam edziniĝis antaŭe?”

“Jes, dufoje. La unua edzo forlasis ŝin, la dua mortis.”

“Kian viron ŝi preferus renkonti?”

“Kiel mi diris, la unua kondiĉo estas, ke li estu riĉa. Sed ŝi deziras krome viron laboreman, kuraĝan, pli malpli samaĝan, viron, kiu sukcesis en sia profesio kaj tiel fakte elmontris sian valoron. Industriiston, ekzemple…”

“Jes, mi vidas.”

“Sed estas aspekto tre delikata en ŝia decido, kaj sekve en mia tasko. Mi ne dubas, ke vi komprenos ŝian deziron: la alia persono devas ne scii, ke ŝi turnis sin al edziĝ-agentejo. Se diri la veron, ŝi tute ne ŝatas la ideon uzi viajn servojn. Ŝi tion akceptis nur, ĉar ŝi ne kredas je la eblo solvi sian problemon alimaniere, sed la ideo tre malplaĉas al ŝi. Ŝi hontas.”

“Nu, jes, mi povas tion kompreni, sed… Kion mi povas fari? Mia rolo estas konigi unu al la alia personojn, kiuj aperas kapablaj ekami sin reciproke. Se mi ne povas sciigi al ŝi la nomon de eblaj vivkunuloj, kion mi povos fari?”

“Ĉu vi ne povus komuniki ilian nomon al mi? Ŝia grafina moŝto petis min peri plej diskrete. Mi konas ŝin tre bone, kaj ŝi havas plenan fidon al mi. Mi povus viziti la koncernajn personojn, vidi mem, ĉu ili taŭgos… Ne estas ia ajn risko por vi: geedziĝo ne okazas, se unu el la koncernatoj ne diras «jes», kaj je sia aĝo, ŝia grafina moŝto scias, kion ŝi faras.”

Diana rigardis Ciprianon tre longe. Sed la ideo, ke li parolas malvere, kaj ke la grafino nenion scias pri la afero, ne venis en ŝian kapon.

“Bone,” ŝi fine diris. “Se iu prezentiĝos, kiu respondas al la deziroj de via grafino, mi ekrilatos kun vi.”