Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 4

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 3 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 4
Ĉapitro 5

La ĉielo bluis, la birdoj kantis, la aero varmetis agrable: ŝajnis, ke la tuta naturo decidis montri sin plej gaja por bonvenigi Johanon, la sekretarion de s-ro Pipelbom, kiam, la sekvantan matenon, li eliris el la hospitalo. Ankoraŭ iom pala, li ĝojis senti sin denove sana.

Li konis sian mastron, li sciis, ke kiam tiu ion decidis, li ne ŝanĝas sian ideon, sed efektivigas ĉion necesan por trafi la celon, kiun li difinis al si.

Tamen, ĉi-foje, Johano duone atendis, ke s-ro Pipelbom ne restos firma ĉe sia decido serĉi edzinon pere de agentejo. Verdire, li ne estis tute certa, ke la vizito de lia mastro okazis reale. Ĉu ne lia malsaneca stato lin igis imagi ĝin? Mire do li aŭdis la riĉulon tuj informiĝi, ĉu li jam faris la necesajn aranĝojn.

“Sinjoro, mi ĵus eliris el la hospitalo, kaj al la oficejo tuj venis. Mi ne havis tempon. Ĉu vere vi deziras, ke…?”

“Kompreneble. Vi aŭdis min, ĉu ne? kiam mi vizitis vin en tiu terura loko. Vi jam perdis tempon venante oficejen. Iru tuj!”

Johano rapidis for, sed — ĉar li estis singarda — antaŭe petis s-ron Pipelbom subskribi paperon, en kiu estis dirite, ke Johano reprezentas la konatan industriiston en ties edzin-serĉado. Ne taŭgus, ke la homoj en la agentejo malfidu lin. Plena je memfido, kaj scivolema, li eniris en ties oficejon.

“Ĉu tiaj estaĵoj envere ekzistas?” demandis al si Diana Belpar, admirante la belulon, kiu ĵus envenis.

Johano ja estis alta junulo, brunhara, blu-okula, kun kortuŝa vizaĝo kaj rideto kapabla igi iun ajn knabinon sekvi lin ĝis la mezo de Saharo. Krome, io tre simpla en lia sinteno tuj sentigis, ke li ne rigardas sin supera al la homoj, kiuj ne havas la feliĉon esti same bele kunmetitaj. Kaj tiu simpleco igis lin eĉ pli altira.

“Ĉu tiaj estaĵoj ekzistas envere?” li pensis sammomente. Li antaŭe opiniis, ke tia beleco ekzistas nur en filmoj. Lia koro batis forte. Li sentis, ke jam li komencas enamiĝi al ŝi.

“Mi ne venas propranome,” li ekparolis, apenaŭ elportante la kortuŝan povon de tiuj mirindaj okuloj. (Li sentis timete, ke li preskaŭ povus ruĝiĝi, maloftega okazaĵo ĉe li).

“Je kies nomo vi do venas?” muzikvoĉis la kisinda buŝo.

“Jen,” Johano respondis, kaj li transdonis la rajtigilon subskribitan de s-ro Pipelbom. Diana Belpar ĝin legis atente.

“Mi estas la sekretario de s-ro Pipelbom,” la junulo diris, tuj kiam ŝi finis la legadon, “kaj li petis min veni ĉi tien por prezenti lian deziron. Ĉar li estas tre vaste konata homo, mi opiniis, ke estus saĝe peti de li ion skribitan. Sen ĝi, vi eble imagus, ke temas pri ŝerco!”

“Efektive,” Diana respondis.

Tiu dokumento senpezigis ŝin. Male al Cipriano, kiu disradiis seriozecon per la tuta sinteno, ĉi tiu agrabla junulo povus esti, ekzemple, studento fi-ŝercema.

“Kio precize estas lia deziro?” ŝi demandis.

“Li estas kvindekjara, tre riĉa. Li tiris neimageblan riĉon el diversaj produktoj, el kiuj unu el la plej novaj estas tabako sentabaka, pri kiu vi certe aŭdis, ĉu ne?”

“Jes. Tiu produkto ebligas al homoj fumi kun la sama plezuro, kvazaŭ estus tabako, sed sen ties malbonaj efikoj al la sano.”

“Ĝuste. Nu, li estas tre riĉa, kaj nun volas edziĝi. Sed li ne deziras junulinon, kiu akceptus lin por la mono. Li esperas trovi pli malpli kvindekjaran virinon, sufiĉe monhavan, kapablan paroli interese pri plej malsamaj temoj, bonfartan, ŝatantan bone manĝi kaj trinki, kaj ankaŭ vojaĝi. Vi vidas, li tute ne zorgas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ ne. Li bezonas kunulinon, kun kiu li povu vojaĝi kaj diskuti pri ĉio.”

“Dankon, sinjoro. Vi donas al mi sufiĉe precizan bildon pri tio, kion via mastro deziras. Mi tre ĝojas: tio faciligos mian taskon. Ĉu mi kontaktu lin, aŭ vin, kiam mi povos sciigi la nomojn de interesaj eblulinoj?”

“Min, kompreneble. Li havas tre multe por fari kaj ne havas tempon por prizorgi mem la aferon. Li havas plenan fidon al mi, kaj scias, ke konante lin tre bone, mi prezentos al li nur personojn, kiuj vere respondas al lia deziro.”

Dum la senvorta momento, kiu sekvis, Johano direktis al Diana sentoplenan rigardon.

“Mi… mi… mi ne dubas, ke vi sukcese aranĝos la aferon. Eeee…”

Ŝi estis notanta ion, sed lia subita sin-interrompo igis ŝin levi la okulojn al li.

“Ĉu s-ino, aŭ f-ino Belpar?” li demandis, iom sinĝene.

“Mi ne ŝatas tiujn vortojn, sed se vi volas scii, ĉu mi estas edzino, la respondo estas: ne. Mi eĉ ne havas vivkunulon. Mi estas libera, kaj tre alte taksas mian liberecon.”

“Se vi estas libera, ĉu mi povas inviti vin al vespermanĝo hodiaŭ?”

Ŝi ridetis.

“Mi ne estas tiel absolute libera. Ne. Por ĉi tiu vespero mi planis ion alian, sed mi estos libera morgaŭ, kaj tute konsentos uzi tiun liberan tempon kun vi, se taŭgos ankaŭ morgaŭ.”

“Taŭgos. Kaj estos por mi granda ĝojo. Ĉu mi venu ĉi tien?”

“Ne. Mi iros al mia apartamento por igi min bela. Mi tie atendos vin je la… ĉu la oka? Jen mia adreso. Ej! Ne foriru,” ŝi krietis, vidante lin ekstari kaj turni sin al la pordo. “La servoj de tiu ĉi agentejo ne estas senpagaj. Mi devas klarigi la monan aspekton de nia aranĝo, kaj la interkonsenton vi devos subskribi.”