Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 5

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 4 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 5
Ĉapitro 6

En sia oficejo, plej moderne meblita, s-ro Pipelbom sidis en brakseĝo kaj pensis. Li rondrigardis sian oficejon. Li ŝatis ĝin. Ĝi estis vasta, riĉomontra kaj komforta: ĝi signis potencon.

Li pensis pri sia domo. Jes, li ŝatis ankaŭ sian domon, pro la samaj motivoj, kaj la tutan bienon ĉirkaŭ ĝi. Sed nun… Ekkolero kaptis lin. Tiuj diablaj socialistoj… Estas hontinde, fari tion al li. Forpreni eron el lia bieno, kaj do el lia potenco! Kiel eblas? Kaj tamen…! Li sciis, ke ili estos pli fortaj. Eĉ lia tuta mono ne povos ŝanĝi ilian nekredeblan decidon, en la nuna politika situacio. Edziĝo, siaflanke…

Dum, videble, li profunde pensadis, Johano lin rigardis, respekte atendanta. Li konis sian mastron. Li vidis, ke decido formiĝas en lia menso. Ne necesos multa tempo, por ke li konu ĝin.

“La respondo estas jesa,” la mastro fine deklaris kun la solena voĉo de prezidanto leganta al la kunsidantoj la rezulton de voĉdono. “Mi edziĝos al grafino Montokalva.” Kaj li silentis.

Li pensis al ŝi. Li neniam ŝin renkontis, sed pri ŝi li sciis multon: malbela, sed supere inteligenta virino, konata kiel ridema ĝojulino, ĉiam ema ŝerci kaj aliri la vivon el plej pozitiva angulo; kvankam fojfoje impresa, ŝi estis, laŭdire, fakte simpla persono, kun simpla rigardo al la mondo.

Nelonge, tamen, lia penso restis ĉe ŝi. Lia revo rapide transiris al ŝia kastelo. Vivi tie estus dono de la dioj. Hodiaŭ, kiam la nova plimulto en la urba konsilantaro — tiuj aĉaj socialistoj — decidis fari publikan promenejon laŭlonge de la rivero kaj tiel forŝteli parton de lia tiea bieno, li sentis pli kaj pli la emon iri vivi aliloke. Ĉu la kastelo de Montokalva ne estus plej mirinda vivloko? Ĉu ĝi ne estus eĉ pli bela signo de potenco ol lia nuna riĉula domo ĉe-rivera? Jes, ju pli li pensis pri ĝi, des pli la ideo plaĉis.

“Ĉu vi scias ion plian pri la afero?” li demandis sian sekretarion.

“Jes,” tiu respondis, “ion, kio ne simpligas la situacion, bedaŭrinde. La grafino volas, ke oni absolute ne sciu, ke ŝi deziras edziniĝi pere de agentejo. Vi do devos aranĝi renkontiĝon tiamaniere, ke ĝi aspektu kiel eble plej natura, neplanita.”

“Nu, tio estas via tasko, knabo. Vi aranĝu ion, por ke ni renkontiĝu. Restu al mi nur aliri ŝin kaj diri: «Grafino, mi deziras edziĝi al vi. Bonvolu subskribi la interkonsenton.»”

“Ne, ne, ne, ne, sinjoro. Ne eblus. Tiel vi fuŝus ĉion. Sed, se vi permesas la demandon, ĉu vi estas tute certa, ke vi volas edziĝi al ŝi? Ĉu vi ne deziras konsideri aliajn eblojn?”

“Ne. Mi decidis. Vi donis al mi ĉiujn informojn pri ŝi: ili konfirmas, kion mi aŭdis diversflanke. Ŝi estos mia edzino. La celo estas decidita. Nur restas difini la rimedojn.”

Rapidvola s-ro Pipelbom ĉiam estis, kaj al tiu eco Johano delonge kutimiĝis, sed ke, ne konante virinon, lia mastro firme decidis ligi sian vivon al ŝi, nur post kelkminuta konsiderado, tio estis malfacile kredebla. Tamen, estis fakto: la tuta sinteno de s-ro Pipelbom, kaj lia vizaĝa esprimo, ne lasis pri tio eĉ plej malgrandan dubon.

“Mi diskutis la aferon kun la ĉefservisto de sinjorino la grafino,” Johano plu parolis. “Li diris al mi, ke plej bone estus agi tiamaniere, ke ŝi renkontu vin en cirkonstancoj, en kiuj vi aperu kiel eble plej admirinda, t.e. en cirkonstancoj, kiuj veku amon de ŝi al vi.”

“Ĉu la simpla fakto, ke la fama Adriano Pipelbom proponas al ŝi geedziĝi, ne sufiĉus, por ke ŝi jesu?”

“Ne. Virina menso ne reagas, kiel tiu de aĉetanto. Vi devas estigi amon en ŝi, aŭ vi malfeliĉos dum la tuta posta vivo.”

“Verŝajne vi pravas. Sendube vi pravas. Jes, mi komprenas. Mi devas prezenti min al ŝi tiamaniere, ke ŝi ekamu min. Sed kiel fari? Kiel oni vekas amon en virino? Ĉu vi scias? Ĉu vi havas ideojn?”

Johano hezitis. Li preskaŭ komencis paroli, fakte jam malfermis la buŝon, sed tuj refermis ĝin.

“Mi vidas, ke vi havas ideon. Kial vi ne diras ĝin tuj?”

“Pardonu min, sinjoro. Mi konsideras, ĉu ĝi taŭgos aŭ ne. Nu, mi submetu ĝin al vi. Mi pensis jene: se oni savas homon el danĝero aŭ malagrabla situacio, la savito emas ami la savinton, ĉu ne?”

“Prave! Tute brila ideo! Ni provu estigi situacion, en kiu mi povos aperi kiel iu, kiu savis ŝin el terura danĝero. Tio certe efikos.”

“Se ni tr…”

Pipelbom interrompis.

“Jen mi havas ideon: vi faligos ŝin en la riveron, kaj mi staros apude, kaj ĵetos min en la akvon, kaj ŝin savos.”

“Ĝuste pri simila situacio mi pensis, sed via propono enhavas malfacilaĵon: ĉu vi vere kapablus savi ŝin?”

Pipelbom enpensiĝis dum minuto.

“Mi timas, ke ne,” li fine diris. “Mi malbone naĝas. Kaj savi… nu, tio eble ne estas facila. Ni trovu ion alian.”

Ambaŭ viroj profundiĝis en longa silenta pensado.

Fruktodone.

* * *

“Diana!”

“Jes, Johano.”

Ili sidis en agrabla restoracio, en angulo trankvila, kie oni forgesis la ĉeeston de aliaj manĝantoj. Li metis sian manon sur ŝian.

“Antaŭ kelkaj tagoj mi estis en hospitalo. Prizorgis min tie tre bela flegistino, Lucia. Mi opiniis, ke mi amas ŝin, sed…”

“Sed…”

“Sed nun ne plu. Estas evidente, ke mi povas ami nur vin.”

“Estas evidente, ke la suno turniĝas ĉirkaŭ la tero, ĉu ne? Tion vi certe vidis mem, konstatis propraokule. Ĝi ekaperas el unu flanko kaj malaperas ĉe la alia flanko, ĉu ne?” ŝi rebatis, kun rido en la okuloj, sed buŝo serioza.

“Kion vi volas diri?”

“Ke kelkaj ideoj estas evidentaj, sed neĝustaj.”

“Diana!”

“Nu, mi ne scias. Eble vi povas ami nur min. Kompatindulo!”

“Kial mi estus kompatinda?”

“Ĉar mi trompos vian atendon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Mi decidis resti sola dum la tuta vivo. Aŭ almenaŭ senvira.”

“Tiu ideo estis bona antaŭ ol vi renkontis min. Sed nun ne plu. Evidente mi estas la viro por vi.”

“Ne, ne, amiketo. Mi estas la Liber-ama Virino.”

“Vi komedias. Vi ludas rolon. Sed profunde en vi, vi certe sentas, ke iutage vi decidos vivi kun viro: mi.”

“Mi ne komedias. Mi vidis tro da malfeliĉaj paroj, kaj mi diris al vi la veron. Kaj tamen, se mi komedius, mi komedius tiel bone, ke vi tion tute ne rimarkus.”

“Kial?”

“Plej simple: ĉar mi estas ano de amatora teatra grupo. Ĉu mi neniam tion diris al vi? Kompreneble ne, ni apenaŭ konatiĝis.”

“Sed vi havas la impreson, ke ni konas unu la alian jam de longe, kaj ke mi scias ĉion pri vi. Tio estas signo. Signo, ke vi amos min. Vidu, vi perfidis vin mem. Vi ne estas tiel kapabla ludi teatre, kiel vi imagas.”

“Ho jes, mi estas kapabla. Tio estas kontrolebla fakto, publike konata. Mi lernis ludi ĉiajn rolojn plej versimile.”

La menso de Johano rapide laboris. Teatra grupo amatora! Tio helpus por realigi la… Kaj tio estus bona motivo por revidi ŝin kaj vidigi al ŝi, kiel malsaĝa ŝi estas en sia sinteno pri viroj, aŭ almenaŭ pri La-Viro-Por-Ŝi.

“Teatra grupo, ĉu?” li diris. “Interese. Aŭskultu. Ĉu vi opinias, ke viaj samgrupanoj akceptus partopreni en iu ludo kun mi?”

Kaj per plej mallaŭta voĉo li klarigis la planon.