Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 7

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 6 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 7
Ĉapitro 8

La grupo ridegis.

“Kion ni faros morgaŭ, se li konsentos pagi?” junulo demandis.

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la ĉefo.

“Ni akceptos la monon,” tiu diris post silento, “kaj tuj redonos ĝin al li. Ni ne estas malhonestuloj. Ni ŝercis, kaj tion ni diros al li. Li verŝajne koleros, krios, ke nia humuro al li ne plaĉas. Mi respondos, ke niaj humursentoj malsamas, kaj ke mi persone trovis la ŝercon plej ĝojiga. Estas fakto, ke nia komedieto tre plezurigis min. Vi havis bonegan ideon, Ĝeraldo. Estas agrable senti sian potencon super fama potenculo.”

“Sed ĉu li ne riskas fari al ni malagrablaĵojn?” demandis knabo, kiu ŝajnis ne pli ol 16-jara.

“Kian malagrablaĵon? Li povus fari nenion kontraŭ ni sen igi la aferon publika. Kaj tion li ne faros, ĉar li aspektus ridinda. Imagu! Se la ĵurnalistoj ekscius pri tiel bela aventuro, kiel bele ili priskribus ĝin! Aperus en ĉiuj ĵurnaloj raportoj pri la longa atendonokto de la fama Pipelbom. Ili humure rakontus, kiel li timete atendis la momenton roli kiel savanto al grafino, kaptita, laŭ lia peto, de pseŭdo-fiuloj, kaj insistus pri la fakto, ke la tuta pseŭdo-savo estis aranĝita por havigi al li okazon tuŝi la koron de tiu virino, al kiu li enamiĝis.”

“Vi pravas,” diris knabino, “li estas inteligenta. Li ne elportus tian ridigan baton al la pipelboma nomo.”

“Tial ni havas povon superan al li,” diris barbulo, kiu estis agema en sindikataj rondoj, “kaj tio donas al mi ideon. Kiam li savos la grafinon el nia aĉa bando, ni nepre devos foti lin. Vi scias, ke la lastan peton de nia sindikato pri la labor-kondiĉoj li forĵetis malestime. Ni povus postuli, ke li akceptu ĝin, dirante: se vi ne konsentos, ni publikigos la tutan aferon, kaj nia dokumentaro enhavas fotojn, sur kiuj oni bone rekonas vin.”

“Tio estus aĉa ĉantaĝo, ĉu ne?”

“Kompreneble. Ankaŭ striko estas ĉantaĝo; se vi ne kontentigos nin, ni ne laboros. Ankaŭ la sinteno de mastro ofte estas ĉantaĝa: se vi ne akceptos tiun aŭ tiun ĉi laborkondiĉon, aŭ salajron, mi forĵetos vin el mia laboristaro. En la homa vivo, ĉant…”

Interrompis lin junulo, kiu alvenis el alia ĉambro, kaj parolis kolerete:

“Ej, Barbo, ĉu vi forgesis la horon? Jam de dek minutoj mi devus partopreni en via kunĝojado. Estas via vico gardi ŝin.” La barbulo ekstaris, demandante:

“Kion rakontas nia kara grafino?”

“Ĉiam la samajn aferojn: ŝi diras, ke ŝi ne estas grafino Montokalva, kaj ke ŝi dezirus dormi, sed ne povas, ĉar, laŭ ŝi, ni faras tro da bruo. Memkompreneble ŝi diras, ke ŝi ne estas la grafino. Se mi estus en ŝia loko, ankaŭ mi dirus la samon, ĉu ne?”

“Klare. Ŝi ne povus diri ion alian. Ne gravas. Sidiĝu, Ĵoĵo, kaj prenu glason. Ni esperu, ke Barbo estos same bona gardisto kiel vi, kaj ne tro suferigos nian belan kaptaĵon per longaj paroladoj pri la sociala stato de la lando.”

“Ne parolu pri li malbone. Eble li estas la sola, kiu sukcesos dormigi ŝin. Ŝi nur lasu lin klarigi pri la vivo ekonomia kaj sociala. Post kvaronhoro ŝi dormos nevekeble.”

* * *

Barbo estis for, Ĵoĵo estis for, ĉiuj aliaj estis for. Restis nur Ĝeraldo, tiu, kiu akceptis gardi ŝin tutnokte. Sin refoje certiginte, ke la «grafino» dormas, kaj ke li estas sola, li aliris la telefonon.

“Janpaŭlo!”

“Jes.”

“Aŭskultu. Mi havas ideon. Eble tre gravan por nia Movado. Ĉi tie troviĝas sub mia gardo grafino Montokalva… Kion?… Mi klarigos poste. Sed diru: ĉu ne estus saĝe…?”

Ankaŭ li ja havis sian planon.