Ili kaptis Elzan!/Ĉapitro 8

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 7 Indekso : Ili kaptis Elzan!
de Claude Piron
Ĉapitro 8
Ĉapitro 9

La sekvantan matenon, Adriano Pipelbom matenmanĝis en la riĉa domo, kie li loĝis, proksime al la rivero, kaj li rigardis kun miksaĵo el malĝojo kaj kolero la tuj apudan ter-zonon, kiun la socialistaj urb-aŭtoritatoj baldaŭ forprenos de li, por tie farigi laŭriveran publikan promenejon.

“Kiel maljusta estas la vivo!” li pensis, ame rigardante tiun admirindan lokon, kiu estis lia, sed kie post nelonge bandoj da stultuloj kaj fiuloj — eble eĉ kriemaj infanaĉoj, aŭ, brueme, malbelaj junuloj — ne hezitos paŝi, senigante la lokon je ĝia paca, purnatura etoso, kaj ridante pri li kun aĉa sento de supereco. (La alia vidpunkto — laŭ kiu estis maljuste, ke unu sola homo proprigu al si longan zonon de tero en la plej rigardinda parto de la regiono ĉirkaŭ-urba — tute ne trafis lian menson).

“Jes, la vivo estas maljusta,” li laŭte ripetis, portante al sia buŝo la tason da kafo, kiu troviĝis antaŭ li. Kaj por forgesi pri siaj zorgoj, li direktis sian atenton al la radio, kiu funkciis, kiel ĉiumatene, kiam li matenmanĝis.

Li preskaŭ faligis la tason, tiom la novaĵo lin skuis. Ĝi tekstis jene:

“Anoj de la Movado por Vera Eŭropo alsaltis kaj kaptis grafinon Montokalva hieraŭ, dum ŝi faris sian ĉiutagan rajdan promenon. En telefon-alvoko ĵus direktita al la Tutlanda Inform-Agentejo, ili deklaris, ke ili mortigos ŝin, se oni ne liberigos tri sambandanojn, kiujn nun tenas la polico. Temas pri Paŭlo Kravata, Sofia Melinor kaj Jano Superŝuto, kiuj estis arestitaj antaŭ unu semajno…”

“Johano! Ĉu Johano estas ĉi tie? Kie sin kaŝas mia fisekretario?” li kriegis furioze.

La junulo, kiu devis esti ĉiumatene je la servo de sia mastro, liahejme, tuj alvenis, trankvila.

“Ha! Jen vi estas! Vi scias, ĉu ne? kion vi faris!”

“Mi scias, kio okazis al la grafino,” reĝustigis la junulo. “Mi ĵus aŭdis la radion.”

“Jen al kia katastrofo kondukis nin via stulta plano! Kiel vi sukcesis, ke ŝi transdoniĝu al teroristoj? Ĉu vi bonvolos klarigi? Ĉu ankaŭ vi volas ĉantaĝi min? Kiun ludon vi ludas? Diru! Diru do! Ĉu vi estas kun mi aŭ kontraŭ mi?”

“Mi estas via plej sincera servanto, sinjoro,” Johano respondis tiel pace, ke Pipelbom jam komencis retrovi iom da trankvilo.

“La situacio estas tre delikata,” li daŭrigis, “sed certe ni trovos solvon. Vi rimarkis, ke la radio ne parolis pri via rolo en la afero. La teroristoj do verŝajne ne scias, ke la unua kapto de la grafino rilatas al via edziĝdeziro. Tiu penso estas trankviliga, ĉu ne?”

Laŭ sia vizaĝo, Adriano Pipelbom havis aliajn ideojn ol la sekretario koncerne trankviligajn pensojn.

“Elpensu solvon,” li diris postulvoĉe. “Ke ni troviĝas en la nuna situacio, tion kaŭzis vi, kaj via imagriĉa plano. Se vi ne solvos la aferon rapide kaj sen malbonaĵo por mi, vi povos serĉi alian oficon. Iru! Mi ne bezonos vin hodiaŭ. Mi bezonas esti sola.”

Pala, Johano eliris kun premata koro. Li sin demandis, kiel, diable, li povos elturni sin.