Inaj ekvivalentoj de la Greka amo en moderna literaturo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Inaj ekvivalentoj de la Greka amo en moderna literaturo
de Marion Zimmer Bradley
Aperinta en International Journal of Greek Love, Vol. I, n-ro, 1 (1965), pp. 48-58


RESUMO: Ekzaktaj ekvivalentoj de la viraj Grekaj amrilatoj troveblas pli ofte en lesba literaturo, ol en vira samseksema literaturo, ekde la viktoriana epoko ĝis nun. Ili estas pli difinitaj ol la viraj pro tio, ke ili emfazas relative necenzuratajn amemajn ligojn pli vole ol klare seksajn esprimojn. Tragikaj elnodiĝoj en tiaj literaturaĵoj, kiam ne tute forestas, prezentiĝas kiam la pli aĝa virino timas kaj rifuzas tiajn allogojn aŭ kiam krompersonoj miskomprenas ilin kaj perforte rompas la amaferojn, ĝuste samkiel en historioj pri realaj kazoj el ambaŭ genroj.


La psikoseksaj modeloj de la Greka amo –difinita kiel la amo inter iu viro kaj iu adoleskanta knabo– havas klarajn ekvivalentojn inter virinoj kaj knabinoj kaj estas eble pli ofte traktita en literaturo. La romano pri la ina Greka amo diferencas kaj de la romano pri plenkreska lesbeco kaj de la romano pri amo inter knaboj kaj viroj. Unue, la karakteriza temo estas la amo, aŭ la intensa korinklino, inter iu virino kaj iu adoleskantino –malofte iu antaŭadoleskantino. Due, tiaj romanoj ne pritraktas la seksajn rilatojn tiel evidente, kiel ĝiaj viraj ekvivalentoj. Ja estas esceptoj, sed ĝenerale la modelo de Greka amo inter iu virino kaj iu knabino estas pli vole korinklina ol voluptema, entenanta flatadon, admiradon, imitadon. En tiaj alligoj estas ofte forta patrineca komponanto.

Ĉar la patrineca komponanto en ĉi tiaj inaj inklinoj estas tiel ofte profunde sublimigita, la modelo aperas en libroj verkitaj por adoleskantoj mem, eĉ en la plej serioza kaj sufoka viktoriana periodo de la deknaŭa jarcento. Ĉar la amrilatoj inter knabinoj estas rigardataj kiel malpli cenzureblaj, ol la analogaj inter viroj kaj tial, ke la fizikaj esprimoj de korinklino estas malpli malpermesataj, la modelo de la ina Greka amhistorio montriĝadas pli klare en la libroj de la 19-a jarcento verkitaj por knabinoj, ol en tiuj verkitaj por siaj fratoj. Unu modelo ofte ripetata en tiaj libroj estas la admirado de iu lernejanino, ĉu fare de pli aĝa knabino, ĉu fare de instruistino. Eble la plej konata ekzemplo estas tiu de iu melodramo de la Dimanĉa Skolo de la 1870-aj, fare de “Susan Warner” (Elizabeth Wetherell), titolita The Wide, Wide World. Tiu ĉi libro estis menciita de Louisa May Alcott en Little Women –Jo trovas Beth-on “legantan kaj plorantan sur The Wide, Wide World– kaj tio, ke ĝi allogadas generaciojn de adoleskantoj evidentiĝas pro la fakto, ke ĝi estis ankoraŭ presata en 1930.

The Wide, Wide World rakontas la historion de la eta Ellen, kiu en la aĝo de 8 aŭ 9 jaroj forlasas sian patrinon –ŝia patro vojaĝas eksterlande– kaj estas sendita por loĝi en la hejmo de iu onklino, iom kruda farmistino. Ellen ne estas misuzata aŭ vere mistraktata, sed ŝi ne estas komprenata kaj ŝiajn distingitajn manierojn kaj edukado oni priridas kaj ridindigas. En sian solecan vivon venas "Miss Alice", la rafinita filino de la kvartala pastro, kiu unuafoje pruntas librojn al Ellen kaj daŭrigas ŝian instruadon; poste ŝi restigas Ellen-on en sia hejmo multfoje, dorlotas kaj traktas ŝin tre bone, kaj ĝenerale kontentigas la bezonon en la vivo de Ellen de pli aĝa virino el sia propra speco kiel fonton de amo kaj tenero. Granda parto de la unua duono de la libro pritraktas la kreskantan varmecon kaj proksimecon inter Ellen kaj Miss Alice, kaj la morto de Alice signas la finon de la unua parto de la suferoj de Ellen.

Kompreneble, en tiu ĉi libro estas nenia evidenta sekseco indikita aŭ implicita, sed ja oftas kisoj kaj brakumoj, kaj la teneraj karesoj inter Ellen kaj Alice pli similas al tiuj de la amantoj, ol al tiuj de patrino kaj filino. La rilato estas ja sendube de la Greka speco.

Iom malpli eksplicitaj, sed kun identa modelo, estas la rilatoj en la unua el la tre konata serio de porknabinaj libroj de Martha Finley, Elsie Dinsmore. Elsie –dekjaraĝa ĉe la komenco de la libro, kaj kredeble en la unuaj jaroj de sia adoleskanteco ĉe la fino de la historio– estas senpatrina knabino kun aŭtoritatema, severa patro. La sola tenero en ŝia vivo venas de sia amata “Miss Rose”, proksimume dudekjara knabino, kiu karesas Ellen-on, defendas ŝin kontraŭ la rigoraj punoj de ŝia severa guvernistino kaj de ŝia kruela parencaro, kaj estas siavice admirata kaj imitata de Elsie.

La valoro de tiel aĝa knabino kiel modelo kaj amikino por knabineto estis ja konata psikologia donitaĵo por la verkistoj kaj legantoj de tiu epoko, kiom ajn la rilato estis kovrita de sentimentaleco kaj religia sento. En preskaŭ ĉiuj porknabinaj libroj de tiu tempo ripetiĝas simila modelo.

Kiam la religieco de la Dimanĉa Skolo komencas ŝajni eksmoda, kaj la malkovro de Freud kaj de la moderna psikologio igas kompreni al la romanistoj la signifon malantaŭ tiu ĉi konstanta modelo de amo kaj flatado inter knabinetoj kaj pli aĝaj virinoj, la verkataj romanoj pri la temo iĝas malpli eksplicitaj, sed, kiam tio okazas, pli erudiciaj pri la naturo de la alligo inter la virino kaj la knabino. En 1900, la romano de Ellen T. Fowler The Farringdons pritraktas sinsekvon de ne malpli, ol ”tri pasiaj alligoj spertitaj de la senpatria heroino”[1], kaj la aŭtoro aludas al “tiu pasia kaj ekscita amikeco… tiel kontentiga por la nematura virina animo”[2]. Ĉiuj tiuj intensaj alligoj estas al pli aĝa knabino aŭ virino, kaj ĉiuj havas la naturon de la romantika amo, kvankam ĉiuj estas liberaj je fizika sekseco. Ke la aŭtoro estis tre konscia pri la tipo de sento, kiun ŝi portretis, tio restas tute klara en jeno:

“La homoj ofte priridas la admiron de iu knabineto al iu virino… Sed eksterdube la knabino kiu iam trovis ĝin estas ja lerninta, kio estas la vera amo”.[3]

La franca verkistino Colette atingis sian unuan succès de scandale per ŝiaj kvar romanoj pri Claudine, ĉiuj pritraktantaj en unu aŭ alia maniero la lesbajn rilatojn, kaj ĉiuj tiel eksplicitaj, ke en la tempo de ilia publikigo (1900-03) ili ne povis esti tradukitaj en la anglan. (Por la moderna leganto ili nun ŝajnas ege prudentaj kaj sendanĝeraj). La unua el ili, Claudine à l’école (Claudine en la lernejo), prezentas en la unuaj paĝoj bildon de la 15-jara knabino Claudine pasie enamiĝanta al Mademoiselle Aimée, profesor-asistantino en la lernejo de ŝia vilaĝo. Kurioze –por tiaspeca literaturo- la infano estas ĉi-okaze la agresanto; ŝi trovas la manieron, ke Aimée donu private siajn lecionojn pri la angla, kiuj pasas plejparte en kisoj kaj brakumoj. Aimée tamen preferas esti la preferata persono de la direktorino, kaj Claudine restas senkonsola dum multaj tagoj, kaj post tio ŝi komencas serion de petolaĵoj kontraŭ la “mallojala” Aimée, krom iĝi la amanto de la 13-jara fratino de Aimée, Luce.

En la unuaj tri jardekoj de tiu ĉi jarcento, du verkistoj portretis la Grekajn alligojn en historiaj romanoj, ĝisirante al la periodo de la historia antikveco aŭ al Mezepoko. La rusa romanisto Dmitrij Merezhkovskij –pli konata kiel la aŭtoro de iu romano pri Leonardo da Vinci, kiu laŭdire inspiris la monografion de Freud pri la samseksemo de Leonardo– portretis tiaspecan pasian alligon en The Birth of the Gods, romano pri la toreistoj en Kreto. Diotima, sacerdotino de la kulto de Monto Dikto al la Granda Patrino, estas amata de knabino nomita Eoia, kiu kaŝvojaĝas en ŝipo por sekvi Diotima-n al Kreto. Diotima “sciis, ke la knabino estis enamiĝinta al ŝi laŭ la maniero, kiel ofte okazas ĉe la infanoj, kiu ŝajnas tiel ridinda al la plenkreskuloj”. Kiam ŝi eltrovas Eoia-n surŝipe, ŝi intencas tuj sendi ŝin al la hejmo de ŝiaj gepatroj, sed “ŝi neniam faris tion; ŝi eĉ amis Eoia-n same pasie, kiel Eoia amis ŝin”. Eoia fariĝas novicino de Diotima en la kulto; kiam ambaŭ aktoras kune en la taŭrludejo, ili estas konfuzitaj foje kun “knabo kaj knabino” kaj okaza spektanto estas certa, ke ili estas amantoj. La rilato, supozeble ĉe la komenco naiva kaj patrineca, akiras sensaman naturon post religia rito, kiam oni postulas de la sacerdotino kaj novicino bani sin kune, nudaj, en la maro; Eoia ploras nekonsoleble kaj diras: “Vi ne amas min”, kaj Diotima respondas tenere. Unu el la amantoj de Diotima ekvidas “la knabon kaj la knabinon” kuŝantajn unu apud la alia sur la strando, kaj en malsaneca ĵaluzeksplodo trovas la manieron por ke Eoia estu murdita sur la areno, esperante ke Diotima staros sur lia flanko; anstataŭe, la morto de la knabino preskaŭ detruas ankaŭ Diotima-n.

En Dew in April, de John Clayton, unu centra figuro en la historio estas Patrino Leonor, priorino de la konvento de Sankta Lazaro de l’ Papilioj. Priskribita kiel “virino bela sed terura”, ruinigita pro nekredebla asketismo, neelradikigebla noto de afableco estis savinta Leonor-on de la kutima sorto de la mistikuloj. Ŝia tuta ama vivo limiĝas al la novicinoj, tiuj junaj kreitaĵoj “konfiditaj al ŝi”, kaj evidentas, ke tiu sento estas pli ol patrineca. Granda parto de la historio koncentriĝas sur la konfuzo okazinta en la konvento pro la akcepto de Dolores, senhejma kaj senhelpa ciganino, al kiu Leonor tuj enamiĝas. Profunde repuŝita virino, Leonor ne konscias pri la subkuŝanta sekseco de sia intereso pri Dolores, sed ĝi estas tute evidenta. Kiam Dolores estas formale akceptita kiel novicino, Leonor aranĝas rendevuon kun ŝi en ŝia ĉelo; kronika invalideco tenis Leonor-on for de la ceremonio, sed ŝi ja volas doni al Dolores la ritan pacokison.

“Poste, agonianta, Dolores komprenis la senton, kiu scintilis sur la vizaĝo de Leonor… tio ja estis kvazaŭ mumio disŝiriĝus kaj tordiĝus de la adoleskantaj pasioj.”

Poste, Leonor protektas Dolores-on eĉ kontraŭ Inkvizicio, kiam la ikonoklasta knabino, tro realista por konventa vivo, naive faras herezion post herezio kaj pli poste havigas al si ĝentilan amanton.

La populara verkistino de porvirinaj libroj Helen R. Hult, en iu novelo por iu magazino, The Fire, montras kiamaniere la amikeco de pli aĝa virino helpas iun adoleskantan knabinon en sufoka eta vilaĝo por malkovri librojn, muzikon kaj arton. Tiu ĉi temo aperas en pluraj minoraj romanoj de la epoko, sed eble la plej eksplicita romano de la unua duono de la jarcento estas The Child Manuela, de Christa Winsloe, la romano de la germana filmo Mädchen in Uniform. Same en la romano, kiel en la filmo, iu klasika Greka alligo kondukas al teruro kaj tragedio.

Manuela, senpatrina je 14 jaroj kaj la filino de patro, kiu malzorgas siajn filojn, estas akuzita pri miskonduto kun najbara knabo. Fakte, la orfa knabino nur estis logita de la patrino de la knabo, afabla, milda kaj bonkora virino, kiu traktadis la mizeran Manuela-n kun vera patrineca tenero. La provoj de Manuela por klarigi tion, estas ridindigataj kiel simplaj senkulpigoj, kaj oni sendas ŝin en striktan internulejon laŭ la armea stilo por la filinoj de la oficiroj. Ĉi tie ŝi malkovras, ke ĉiuj infanoj estas fascinataj de Fräulein von Bernberg, situacio kiun Manuela trovas, ĉe la komenco, nekomprenebla: “Enamiĝintaj al guvernistino? Kiel eblas? Mi ne komprenas”. Fräulein von Bernberg, kvankam kun konduto rigore korekta, estas afabla kaj ekstravertita virino, kiu reciprokas la admiron de la infanoj; ankaŭ Manuela cedas baldaŭ al ŝia ĉarmo, kaj la virino ekrimarkas, ke por la unua fojo iu knabino tuŝis delikatsentan punkton en sia naturo, kiu estas pli profunda ol la patrineca tenero, kiun ŝi sentas al ĉiuj. Ŝia naturo tamen vidas “nenion antaŭe, ol rezigno” kaj ŝi rigore rifuzas ĉian noton de favorismo.

Nura koincido kondukas al tragedio. Manuela, sendita al la lernejo haste kaj sen adekvata preparo, ne havas sufiĉajn rezervojn el subvestoj, kaj Fräulein von Bernberg, skoldante ŝin pro la stato de ŝiaj vestaĵoj, kompatas ŝin kaj donas al ŝi unu el siaj propraj ĉemizoj, kiun Manuela povos redekoracii por ŝi mem. Tiu ĉi bagatela okazaĵo, en la morna rondo de la subprema lernejo, estas troigita de Manuela ĝis histeriaj dimensioj. En lerneja festo, kie la infanoj estas servitaj per punĉo adulterita per aldono de kruda alkoholo, Manuela –superekscitita kaj iom ebriiĝinta– babilas naive pri la ĝojo surporti ion, kion ŝia admirita Fräulein, portis sur ŝian korpon. La subpremanta direktorino, aŭdinte tion, restas ŝokita, kaj Fräulein von Bernberg, demandita pri la okazaĵo, provas protekti Manuela-n rifuzante de ajnan intereson pri la knabino. Manuela estas punita per izolado el la lerneja vivo, kio torturas ŝin tiel multe, ke ŝi ĵetas sin el kvaretaĝa fenestro.

En tiu ĉi okazo, iu Greka amafero estas rigardata kiel malsaneca kaj nenormala, sed la tragedio klare fontas ne el la amo mem, sed el la malsukseco de stretmensaj gepatroj kaj instruistinoj, por kompreni la bezonon de amo kaj tenero ĉe knabino senigita je normalaj akompanantoj kaj rilatoj. Simila temo estas la centro de alia germana romano de proksimume la sama epoko, Der Skorpion (La skorpio) de Elizabet Weiraugh.

La heroino, Melitta Rudloff, konata kiel Metta, ankaŭ tre juna perdas sian patrinon. La persistado de tiu ĉi modelo montras, ke la romanistoj, ĝenerale tre spertaj, eĉ se nur nekonscie, pri psikologio- konscias pri la aparta predispozicio de la senpatrinaj knabinoj por romantike enamiĝi al pli aĝa virino. Metta, kiel knabino, enamiĝas al sia guvernistino, kiu senkompate ekspluatas la lojalecon de la knabino, eĉ postulante de ŝi, ke ŝi lombardu la familian arĝentaron, por ke la guvernistino povu havi monon por doni al sia amanto. Kiam oni malkovras la komplicecon, Metta protektas la guvernistinon per silento, la virino estas maldungita, kaj Metta –senigita je sia idolo– venĝas rifuzante ricevi lecionojn aŭ lerni ion ajn.

En plena adoleskanteco, Metta, apatia, revema kaj mallaborema, konatiĝas kun Olga, virino baldaŭ tridekjara; rafinita, vivsperta kaj iom aventurema. La tuja amo de Metta al Olga donas, ĉe la komenco, novan sencon al ŝia vivo; ŝi “vekiĝas” kaj denove komencas interesiĝi pri la legado de bonaj libroj kaj pri la kultivado de sia menso. Olga enkondukas al ŝi en la mondon de arto kaj muziko, kaj ĝenerallinie helpas Metta-n por rompi la muldon de sufoka burĝo hejmeca. Olga estas tamen nestabila kaj iom neekvilibra virino, kiu ludas duoblan ludon; ŝi akceptas monajn donacojn de Metta, kaj lasas la knabinon trompi sian familion. Finfine la patro de la knabino kaj ŝia Onklino Emily komencas suspekti pri tiu ĉi amikeco, metas detektivojn je Olga, malkovras ke ŝi estas fifama lesbanino kaj sendas Metta-n por resti en la hejmo de iuj parencoj. Metta prenas monon de la skribotablo de sia onklo por forkuri al Olga; Olga akceptas ŝin tenere, kaj ambaŭ trapasas kelkajn ekstazajn tagojn kune en la vilaĝo. La rilato estis antaŭe naiva, sen fizika kontakto escepte de kisoj; nun, kortuŝita pro la evidenta dezirego kaj bezono de Metta al ŝi, Olga akceptas ankaŭ la seksajn proponojn de la knabino. Koratako suferita de la patro de Metta interrompas ilian feliĉon. Metta revenas en la hejmon, sed post la ŝoko pro la morto de sia patro elglitas denove al Olga. Meze de la nokto, la geonkloj de Metta malkovras ambaŭ kune; Olga, nekapabla fronti ilin, asprece rifuzas la knabinon, kaj Metta, tute rompita, forlasas Olga-n.

Kiam ŝi retrovas la kuraĝon, ŝi provas denove kontaktiĝi kun Olga, sed ŝiaj leteroj restas senrespondaj. Fine ŝi malkovras, ke Olga, ties ŝuldoj aĉetitaj de la familio de Metta, estis obstine persekutata de detektivoj kaj instigita al memmortigo. Tio donas al Metta la forton rompi por ĉiam kun sia familio kaj starigi sian propran vivon.

En tiu ĉi libro, Greka amfero, kvankam tragika kaj rigardata kiel nenormala de la kuratoroj de la knabino, servas kiel viviga forto por veki knabineton el la monotonio de sia ĉirkaŭantaro kaj havigi al ŝi intelektajn interesojn. La sama temo –Greka amo kiel konstrua forto– aperas en freŝdata romano de la juna franca verkistino Françoise Mallet-Joris: Le Rempart des Béguines, tradukita sub la titolo The Illusionist. La pigra kaj revema Helena, 16-jara, konatiĝas kun la rusa amantino de sia patro, Tamara, kosmopolita, rafinita kaj iom korupta virino, kiu rapide delogas la knabinon al seksa kontakto. Helene estas surprizita vidante, ke tiu ĉi rilato, kiun ŝi scias estas rigardata kiel malmoralaĵo, ŝanĝas ŝin por pliboniĝo ĝis tia grado, ke sia patro kaj ĉiuj instruistoj ekrimarkas, ke ŝi komencas “vekiĝi” kaj pli interesiĝi pri sia tasko, siaj vestoj kaj sia ĉiutaga vivo. Tamen la rilato havas ankaŭ sian detruan flankon. Samkiel Olga en The Scorpion, Tamara ludas duoblan ludon; jen ŝi dorlotas kaj karesas la knabinon, jen ŝi timigas kaj eĉ batas ŝin. La patro de Helen konsentas la rilaton sur la evidenta bazo, ke Helena bezonas iun, kiu lernigu al ŝi pri vestoj, kaj donu al ŝi virinan akompanon ĝenerale. Kiam Helen malsaniĝas pro skarlatino, kaj delirante ŝi daŭre nomas Tamara-n, Tamara timiĝas de la travidebleco de tiu ĉi rilato. La patro de Helen decidas edziĝi al Tamara, pensante ke Helene estos kontenta eĉ havi sian amatan Tamara-n kiel duonpatrinon; anstataŭe, Helene turniĝas sovaĝe kontraŭ Tamara kaj post la geedziĝo rifuzas havi nenian rilaton al ŝi.

Vera sklavigo inter knabino 16-jara kaj kripla duonpatrino manka je amo estas portratita en Sign of the Ram, de Margaret Ferguson. Leah, paraliza post akcidento suferita savante siajn duonfilinon kaj duonfilon de dronado, estas uzinta ilian dankemon por devigi la tutan familion plenumi ŝiajn kapricojn, kaj por kontentigi ŝian senton de povo. Tiu ĉi pasia admiro al Leah estas pli evidenta ĉe la juna Christine, ĉe kiu ĝi atingas tiajn dimensiojn, ke sia pli aĝa fratino sugestas “Diri al ŝi, ke ŝi devos ĉeesti la lernejon se ŝi daŭre agas kvazaŭ lernejano enamiĝinta al la ludinstruistino”. Kiam Sherida, la juna asistanino de Leah, venas al la domo, Leah subtile okupiĝas pri la admiro de Christine, unue kredigante al Christine, ke Sherida estas la amanto de la patro de Christine (la edzo de Leah). Ŝi incitas la knabinon ĝis tia grado, ke Christine provas veneni Sherida-n per dormigaj piloloj. Kiam ŝi ekkonscias pri kion ŝi faris, tamen, Christina rifuzas Leah-n en naŭzo kaj ŝoko: “Ŝi nur volis vidi se ŝi kapablus min farigi tion al ŝi… Mi volas neniam revidi Leah-n”. Kaj Leah, rifuzita de sia antaŭe adora familio, memmortigas sin.

Kvankam tia alligo ja povas konduki iun knabineton al katastrofo, la tragedio ankaŭ povas rezulti el la rifuzo de pli aĝa virino al Greka alligo. En Thalia, de Frances Faviell, juna virino iras al Kornvalo kiel somera akompananto por familio kun malgrandaj infanoj, kaj la adoleskanta Thalia, manka je amo, serĉas avide la korinklinon kaj konfidon de Rachel; kiam Rachel malakceptas ŝin, Thalia sin dronigas. Malpli melodrama, sed eble pli realisma kaj frapanta, estas mallonga portreto en romano verkita de knabino apenaŭ postlasinta mem adoleskantecon: Chocolates for Breakfast, de Pamela Moore. Courtney, la filino de iu neŭroza kaj narcisisma filmaktorino, estas sendita en internulejon, kaj dum mallonga tempo estas adoptata de simpatia, afabla instruistino; sed ĵus kiam Courtney estas eliranta el enkonkiĝo, la instruistino ekrimarkas la naturon de tiu ĉi alligo kaj malakceptas ŝin, kaj Courtney rifuĝas denove en soleco. Oni sugestas, ke tiu ĉi rifuzo de ŝia prema bezono de amo elĉenigas la seksan disamoremon kaj diboĉadon, kiuj karakterizas la postajn adoleskantajn jarojn de Courtney.

Tiu ĉi aro da ekzemploj pri la Greka amo en la literaturo servos por montri kelkajn el la karakterizaĵoj de tiaj rilatoj.

Ili okazas kutime inter iu matura knabino –ie inter naŭ- kaj dekses-jara– kaj iu virino maturaĝa. Senpatrinaj knabinoj, aŭ tiuj kun nesufiĉa patrina prizorgo kaj subteno, ŝajnas senti la plej grandan bezonon pot tiaj alligoj, ĝenerale pro manko de kompreno aŭ tenero en siaj vivoj. La rilato estas ĝenerale tiel bona –aŭ malbona–, kiel la virino kun kiu la knabino estas sufiĉe feliĉa aŭ malfeliĉa por enamiĝi. En la plej bona okazo, tia rilato riĉigas kaj ŝveligas la tutan vivon de la knabino; en la plej malbona okazo, ili povas konduki al tragedioj kiaj, tiaj de Christine en Sign of the Ram. La rilato estas ofte naiva kaj romantika pli vole, ol manifeste seksa, kaj almenaŭ en fikcio tiu ĉi ŝajnas esti la malpli punata kaj pli bone tolerata. Tragedio tamen ŝajnas ne esti esenca al tia rilato (krom se, samkiel Tamara en The Illusionist aŭ Leah en Sign of the Ram, la virino mem estas korupta), sed ĝi okazas nur kiam (1) la rilato estas miskomprenata kaj interrompata de krompersonoj, aŭ (2) la pli aĝa virino timas aŭ rifuzas tian alligon.

Sed, la leganto povas ja precizigi, tiuj ĉi ne estas historioj pri realaj kazoj; ili estas romanoj, kaj oni devus heziti eltirante konkludojn el ili.

Mi permesas al mi malkonsenti. Eĉ ne unu el ĉi tiuj romanoj oni povas klasi kiel “komercan romanon”; ĉiuj estas seriozaj verkoj kun honesta celo, kaj tial ili spegulas kiamaniere inteligentaj virinoj kun matureco, psikologia kompreno kaj intelekta honesteco, vidas la Grekajn amrilatojn en iu socia kunteksto. Finfine estas elde la imago de la romanistoj pli vole, ol elde la esplorado de la sociologistoj, ke ni akiras nian konon pri la interpersonaj rilatoj de iu epoko, pri tio, kiamaniere la homoj en tiu epoko reale pensas kaj sentas. Sekve, tiun ĉi aron da romanojn ni ja povas preni kiel validan, kvankam partan, portreton de la Grekaj amrilatoj tiaj, kiaj ili okazas inter virinoj kaj junaj knabinoj.

Notoj[redakti]

1^  The Farringdons, 56-7, citita en Jeannette Howard Foster, Sex Variant Women in Literature, Nov-Jorko, Vantage, 1956, 243.

2^  Foster, 244.

3^  The Farringdons, 14, citita en Foster, 244.

Bibliografio[redakti]

  • The Farrindongs, 56-7, citita en Jeanette Howard Foster, Sex Variant Women in Literature, Nov-Jorko, Vantage, 1956, 243.
  • Colette, Sidonie-Gabrielle. Claudine à l'École. Parizo, Ollendorff, 1903. Unua angla traduko, Claudine at School", Nov-Jorko, Farrar, 1930, 1957; pe tŝ Diary of a 16-Year-Old French Girl, Nov-Jorko, Avon, 1957.
  • Faviell, Frances. Thalia. Nov-Jorko, Farrar & Straus, 1957.
  • Ferguson, Margaret. Sign of the Ram. Londono kaj Filadelfio, Blakiston, ĉ. 1945. Brita filmo kun la sama titolo, ĉ. 1949, rolulis Susan Peters kiel Leah.
  • Finley, Martha. Elsie Dinsmore. Pluraj eldonoj en la 1980aj kaj poste; mk Grosset & Dunlap ĉ. 1927 aŭ poste.
  • Fowler, Ellen T. The Farringdons. Nov-Jorko, Aplleton, 1900.
  • Hull, Ellen R. The Fire. nv en Century Magazine, Nov. 1917.
  • Mallet-Joris, Françoise. Le Remparts des Béguines. Origina franca eld. ne vidita. Ang. tr. de Herma Briffault, The Illusionist, Nov-Jorko, Farrar, 1952; pe tŝ The Loving and the Daring, Nov-Jorko, Popular Library, 1953.
  • Merezhkovskij, Dmitrij. The Birth of the Gods. Ang. tr. de Natalia A. Duddington, Londono, J. M. Dent, 1926.
  • Moore, Pamela. Chocolates for Breakfast. Nov-Jorko, Rineheart, 1956; pe Nov-Jorko, Bantam, 1957, 1970.
  • Warner, Susan (pseŭd. de Wetherell, Elizabeth). The Wide, Wide World. Pluraj eldonoj en 1880aj kaj poste.
  • Weirauch, Anna Elisabet. Der Skorpion. Berlino, Askanischer Verlag, 1930, 3 vol. Ang tr. de Whittaker Chambers, The Scorpion, Nov-Jorko, Greenberg 1932; mk Willey Books, 1948; pe tŝ Of Love Forbidden, mallongigita, Nov-Jorko, Avon, s.d. ĉ. 1951; Scorpion, Avon, ĉ. 1953 (?); pe kiel The Scorpion, Nov-Jorko, Fawcett, Crest Books, 1958, 1964.
  • Winsloe, Christa. The Child Manuela. Germana titolo ne vidita; laŭ D-ro Foster aperis en 1933, ĵus antaŭ la suriro de Hitler, kaj estis la bazo de la filmo Mädchen in Uniform (1932). Ang. tr. de Agnes N. Scott, Nov-Jorko, Farrar, 1933.

Suplemento[redakti]

Aliaj titoloj estas konataj, kiuj povus aŭ ne pase trakti la temon de inaj ekvivalentoj al Greka amo. Ili ne estis freŝdate sufiĉe rekontrolitaj por tiu ĉi artikolo, sed supozeble ja ne difektus ties konkludojn. Parta listo jene:

  • Bennett, Arnold. Elsie and the Child. Nov-Jorko, Doran, 1924.
  • Garrett, Zena. House in the Mulberry Tree. Nov-Jorko, Random, 1959.
  • Hull, Helen R. The Quest. Nov-Jorko, Macmillan, 1922.
  • Lofts, Norah. Jassy. Nov-Jorko, Knopf, 1945, pe Signet, 1948 ktp.
  • O'Higgins, Harvey. The Story of Julie Cane. Nov-Jorko, Harper, 1924.
  • Pattison, Jane Gale. The First Sip of Wine. Nov-Jorko, Crowell, 1960.
  • Rehder, Jessie. Remembrance Way. Nov-Jorko, Putnam, 1956.
  • Torres, Tereska. Not Yet. Nov-Jorko, Krown, 1957, pe Nov-Jorko, Creast, 1958.

La mallongigoj uzitaj en la bibliografio estas samsignifaj al tiuj de la Kontrollisto de Lesbeca Literaturo. Por tiuj ne familiarigitaj kun ili, ili estas ĉi tie ripetataj (adaptitaj al Esperanto por tiu ĉi traduko. N. de la t.):

  • mk=malmola kovrilo
  • pe=poŝeldono
  • nv=novelo
  • tŝ=titolo ŝanĝita al
  • tr=traduko

Alliaj mallongigoj estas evidentaj en kunteksto.

Fontoj[redakti]