Inter æternas

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante:

Vi inter tiuj, kiujn Dio kronis,
kies triumfojn ni surtere benas,
brile elstaras pro meritoj altaj,
ho Benedikto!

Vin maljuneco faras eĉ pli juna,
vin ne damaĝas kiu ajn volupto.
Velkas la flor', sed verdas via koro,
alten levita.

Hejmon, gepatrojn fuĝe vi forlasas,
anaĥoreto iĝas kun fervoro;
sekve vi skribas belajn dokumentojn,
vortojn de l' vivo.

Ĉiuj popoloj fine sin submetos
al Krist' Jesuo, tion vi instruas.
Donu per viaj preĝoj, ke ni strebu
ĉiam ĉielen.

Estu honoro, brilo kaj adoro
al Di', la Patro, Filo kaj Spirito,
per kies graco glore vin ĉirkaŭas
tiom da laŭdoj.

latine:

Inter æternas superum coronas,
quas sacro partas colimus triumpho,
emicas celsis meritis coruscus,
o Benedicte!

Sancta te compsit puerum senectus,
nil sibi de te rapuit voluptas,
aruit mundi tibi flos, ad alta
mente levato.

Hinc fuga lapsus patriam, parentes
deseris, fervens nemorum colonus;
inde conscribis documenta vitæ
pulchra beatæ.

Iam docens omnes populos subesse
legibus tandem placitisque Christi,
fac tuis cuncti precibus petamus
cælica semper.

Claritas Patri genitæque Proli,
Flamini Sancto decus atque cultus,
gratia quorum tibi tanta laudis
gloria lucet.


Latina teksto:

Petrus Venerabilis († 1156)

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2009

Breviero:

Propraj tekstoj laŭ la kalendaro > la 11-an de julio > Sankta Benedikto > horo de la legaĵoj
Propraj tekstoj laŭ la kalendaro > la 11-an de julio > Sankta Benedikto > vespera laŭdo

Eksteraj ligiloj[redakti]

apagarInter aeternas]]