Internacia Socia Revuo/1-1/Al niaj kunlaborantoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al niaj kunlaborantoj
————

Ĉiuj manuskriptoj devas esti ricevitaj de la Redakcio antaŭ la 10a de ĉiu monato.

Ne estos presataj :

1e  La manuskriptoj malbone skribitaj ;

2e  La manuskriptoj, kiuj enhavos tro multajn lingvajn erarojn ;

3e  La manuskriptoj, kiuj estos skribitaj sur ambaŭ flankoj de paperfolio ;

4e  La artikoloj, kiuj tute ne rilate al nia plano kaj fundamenta deklaracio.

Neniu manuskripto estos resendita al la aŭtoro, se li ne sendis poŝtajn markojn por ĝia resendo.

Ĉiu redaktoro estas responda pri siaj artikoloj.

La Redakcio estas responda nur pri la artikoloj subskribitaj de ĝi mem.

Nia revuo, havante, kiel ĉefan celon, la informadon pri la Socia Movado Ĉiulanda, ni tre insiste petas niajn kunlaborantojn, ke ili sendu al nia Redakcio ĉiumonate, ĉirkaŭ la 5a, resumon de la interesaj faktoj en sia lando : strikoj, kontraŭ-militarismo, revolucia, laborista kaj popola movado, k. t. p.

Ili skribu tre legeble!! Kaj, se eble, per skribmaŝino.

La Redakcio.