Internacia Socia Revuo/1-1/La vilaĝanoj agristoj en Rusujo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La vilaĝanoj agristoj(1) en Rusujo (1861–1906)
*  *  *

Antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis en Rusujo la granda tragedio, kiu nomiĝas « ribelo de vilaĝanoj agristoj ». En la momento, kiam tiuj ĉi linioj skribiĝas (aprilo 1906) neniu ankoraŭ scias, kian finon tiu tragedio havas. Sed jam fluas riveroj da sango; fajro kaj brulego saltas de unu vilaĝo al alia, kaj la homaro, frapita de miro kaj de teruro, staras antaŭ la granda scenejo kaj serĉas penetri la sekreton de l’estonto, la sfinkson de la rusa revolucio, kies unu kaj tre grava elemento estas la agrara demando. Al la legantoj estas sendube interese scii la historion de tiu ĉi kolosa tragedio, ĉar sen ĝi oni ne povas kompreni la venontan sorton de la rusa imperio, kiu pretiĝas ludi nemezureble grandan rolon en la evolucio de la homaro. La historio de la vilaĝanoj agristoj estas skribante tie ĉi rapide kaj kunpremate, sed mi esperas, ke ĝi sufiĉe klare montras la kaŭzojn, kiuj kondukis tiun ĉi malfeliĉan klason al senfine materiala mizero, al nemezurebla spirita almozuleco, al terura stato de plorinda estaĵoj.

(La materialoj, uzitaj por tiu ĉi skizo, estas la freŝe aperintaj broŝuroj de Riazanoz, Soluber, Tugan-Baranovski, k. aj. La atentinda marksisma vidpunkto de Riazanov pri la evoluo de la rusa agrara klaso, trovis tie ĉi sian decan lokon).

*  *  *

Le 19an Februaron 1861 la tuta Rusujo de servulutoj, en la nombro de pli ol 20.000.000, estis liberigitaj per unu « eksvingo de plumo ». La eksvingo liberigis vilaĝanojn, kiuj laboris por la sinjoroj en la ŝvito de sia frunto, kiuj estis sub la aprobo de la sankta eklezio vipataj kaj turmentataj, kiuj estis sub la inspekto de la justaj tribunaloj vendata kiel bestoj, kvankam la vendintoj, farinte tion, ne havis la humanan konsolon de la spritaj amerikanaj negro-vendistoj diri « ke la negroj ne estas homoj ». La pluma eksvingo liberigis vilaĝaninojn kiuj dum la knabineco devis enporti diversecon en la enuajn liton de monogamaj kristanoj bienuloj, dum la patrineco forlasis siajn infanojn por sekvi novan aĉetinton, kaj poste, fordoninte ĉon, labori por siaj sinjoroj ĝis la lasta spiro de sia mizera vivo. Fine la pluma eksvingo liberigis vilaĝanidojn, kiuj, de sia naskiĝo, estis fatale kaj neeviteble kondamnitaj al turmentado,

(1) La vorto agro de la latina ager (prilaborata, kulturata tero) estas apenaŭ evitebla aŭ anstataŭebla per la vorto kampo, kiu, entenante la ideon agro, havas pli vastan sifnifon (komparu : batala kampo, kampo de Marso aŭ de Majo, kampa aŭ sovaĝa abelo, kampvagisto, la kampo de la vido te teleskopo, malfermi liberan kampon al la ambicio de k. t. p.). La radiko agr. tute internacia, aperas ne sole en la malnova latina vortaro, kiel « agrarius » (agra, agr-ar-a), « agricola » (agr-ist-o, agr-o-kultur-ist-o), « agricultio » (agr-o-kultur-o), sed ankaŭ en la terminoj de la nuntempaj socialaj fenomenoj (komparu la germanan « Agrarier », la anglajn « agrarian, agrarianism » k. c.).