Saltu al enhavo

Internacia Vegetarana Kongreso

El Vikifontaro
Internacia Vegetarana Kongreso ()
Vegetarano, 1914 (p. 2)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Internacia Vegetarana Kongreso

Dum la internacia vegetarana kongreso en Hago (s’Gravenhage), 24-26, aŭgusto 1913a, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj, kaj niaj gesamideanoj J. A. Gill (Tunbridge, Anglujo) kaj J. C. Dirksen (Hago, Nederlando) faris paroladojn en Esperanto, la unua pri “ La du verdaj aferoj , la dua pri “ Kio devus aparteni al la tuta homaro ”. El la parolado de samideanino Dirksen ni ĉerpas laŭ la oficiala protokolo de l’kongreso jenon:

Kaj mi kredas, ke multaj forlasus la viandan nutraĵon, se ili mem ĉeestus la transportadon kaj mem estus devigataj mortigi la bestojn. Ni esperu, ke la pleja multo eĉ ne scias la turmentadojn, kiujn la bestoj ĝenerale suferas antaŭ ol malaperi en la homaj stomakoj. Por ni holandanoj ekzistas bonega verketo pri tio de Felix Ortt nomita: “ Nenecesaj turmentoj pro nutraĵo, modo kaj sporto ”. Estus utile, se tiu libro estos legata de ĉiuj homoj. Tiam ili certe ankaŭ ne plu volus sin ornami per plumoj, sin vesti per peltaĵoj, glaceaj gantoj k. t. p.

Oni ja ne povas toleri, ke oni mem estas la kaŭzo de tiom da suferado, agante laŭ homaj principoj. Kompreneble oni neniam povas esti konsekvenca en ĉiaj detaloj. Ni vivas ankoraŭ en socio, kiu ne estas aranĝita laŭ niaj principoj, kaj ni ĉiam devas atenti, ke ni ne fariĝu esceptoj, pro la sama kaŭzo, kiun mi jam en la komenco citis. Mi ne juĝas bone, ke oni tuj rekonas la vegetaranojn laŭ eksteraĵo, vestaĵo k. t. p. Tiam ni komencas nin apartigi de aliaj, kaj tio neniam povas akceli nian movadon.

Cetere mi kredas, ke la vegetarismo ne estas aparta io, kion ni povas altrudi al aliaj. Laŭ mi la vegetarismo devas esti la natura sekvo de ies pensmaniero. Propagandante vegetarismon, oni akiros eble multajn adeptojn, kiuj tamen post kelka tempa forlasos niajn vicojn pro manko de bona kompreno de l’esenco de vegetarismo. Unue decas al ni ataki la homan egoismon klopodi disigi pli vastajn ideojn pri humanismo; precipe tio povas okazi en la edukado de infanoj.

Ĝuste tiuj ne havas ankoraŭ antaŭjuĝon kaj estus kapablaj alpreni ideojn, kiujn pliaĝuloj ne plu povas kaj volas pripensi. Se jam la edukantoj semas principojn pri homamo en la infanan animon, tiam ni ne bezonas timi pri la estonteco. Tiamaniere iom post iom disvastiĝos pli altaj principoj, kaj certe tiam la vegetarismo ne plu estas rigardata kiel kaprico de kelkaj, sed kiel vera beno por la tuta homaro.

Elparolinte miajn plej bonajn dezirojn por la sukceso de ĉi tiu kongreso, mi volas fini per la vortoj de D-ro Zamenhof, kiujn ni ankaŭ povas apliki je vegetarismo:

L’Espero, l’Obstino kaj la Pacienco,
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝon post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro!


En venonta numero sekvos la parolado de samideano Gill.