Internacia organizo de la esperantistoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Oficiala dokumentaro de la Praga UK 1921

INTERNACIA ORGANIZO DE LA ESPERANTISTOJ.

Dum la Kongreso en Hago estis akceptita la propono, starigi komisionon por studi internacian organizon de la Esperantistoj. La kongresanoj elektis kiel reprezentantojn S-rojn Arnhold en Dresden, Page en Edinburgh kaj Poncet en Lyon. La Centra Oficejo en Parizo sin reprezentigis de S-roj Warden en Edinburgh kaj Chavet en Paris, kun S-ino Cense kiel anstataŭantino, la komisiono de UEA delegis la raportanton kaj S-ron Privat, Ĝeneve. Poste tiu Organiza komisiono elektis S-ron Page kiel prezidanton.

En la kongresa decido estas dirite ke la komisiono raportu antaŭ la printempo, por ke la esperantista gazetaro povu diskuti ĝiajn proponojn antaŭ la kongreso en Praha. La Komisiono ne raportis kaj la redaktoroj cedis al la petoj de la komisionanoj ne malfermi la diskutojn ĝis estos preta ĉu plena projekto, ĉu almenaŭ listo de la ĉefa; punktoj, permesanta sisteman esploron publikan. Mankas ĉiu kaŭzo ekscitiĝi pri problemo de administra konstruarto, kiu postulas klaran kapon, severan logikon kaj kelkajn kalkulojn. Sed, ĉar montriĝis kelkaj punktoj delikataj, kiel pro la sufiĉe certa ebleco ke dum publika pritrakto tro frua multaj proponoj pri detaloj estus sufokintaj la principojn, la silento de la gazetaro montriĝis dankinda helpo al la Komisiono. En situacio simila al tiu de redaktoro estas ankaŭ la raportanto. Kun kelkaj proponoj mi, kaj eble aliaj kolegoj, ne konsentis. Por plia verkado de kritikoj kaj kontraŭproponoj mankis la tempo ĝis la kongreso, sekve S-ro Page iniciatis kunvenon en Dresdeno por priparoli la aferon. Atentiginte lin pri mia devo skribi pri ĝi en tiu dokumentaro, mi volonte cedis al lia peto ne krei antaŭjuĝon favore de iu aŭ alia opinio. Tial mi limigas min je konsideroj ĝeneralaj, alcelante laŭeblan senpartiecon. Tamen, kion mi vidas nigra, tion mi ne povas nomi blanka kaj reciproke.

La Komisiono.
Pri ĝiaj laboroj parolos S-ro Page. Entute la skriba procedo montriĝis tiom tempperdiga, ke la plimultaj Komisionanoj petis la Prezidanton okazigi kunvenon. Post diversaj klopodoj pri tempo kaj loko estis de li fiksita la Brita Kongreso en Harrogate, la 15an de majo, je kiu promesis ĉeesti la du britaj Komisionanoj, S-ino Cense kaj la raportanto. Lasthore mi devis malmendi pro malsano. Poste daŭriĝis la korespondado, kaj kiam aperos tiuj linioj, estos okazinta la aludita dua kunveno, en Dresdeno. Citindaj estas du tre interesaj projektoj de S-ro Page, la unua en formo de preta statuto, la alia laŭ ĉefaj vidpunktoj; plie la kritiko kaj la kontraŭprojekto de S-ro Chavet en Parizo. A1 novulo en esperantaj aferoj la procedado de la Komisiono povas ŝajni malpraktika. Tiel ĝi ne estis, sed peza, kiel niaj plej multaj internaciaj rilatoj. Pro manko de kredito, kiun la kongreso forgesis havigi al la Komisiono, la aktoj ne povis esti plimultigataj laŭ dezirata nombro, la vojaĝkostoj de organizota kunveno devis esti zorge konsiderataj, k. t. p. Plie kelkaj profesie multokupitaj Komisionanoj nur disponis pri la malmultaj horoj de sia libertempo kaj ne estis trovebla dato, al ĉiu plaĉanta por vojaĝo. La kongreso nur faros sian devon, varme dankante al S-ro Page por lia kuraĝa laboremo, kaj lia sindona respondado al la multaj leteroj. Similajn spertojn UEA faris de longe, kvankam ĉe ni la kondiĉoj estas li favoraj: interkonsento pri la principoj, preta statuto kaj tradicioj kaj rilate nian komisionon multjara kunlaborado kiu permesas iom diveni kaj sekve sin aranĝi je tio kion pensos la kolegoj. Sed kunvenon de la Komitato ekster la kongresoj ni diversfoje estus bezonintaj kaj neniam sukcesis ĝin aranĝi, El tiuj faktoj, pruveblaj per pliaj ekzemploj, ni lernu taksi la cirkonstancojn tiel, kiel ili estas. Kiu deziras Centran Organizon maldormanta, tiu rezignu je la revo de granda estraro internacia. Oni starigu funkcieblan estraron malgrandan, konscian pri sia tasko kaj respondeco kaj periode ŝanĝu ĝin parte aŭ tute.

La rezultato.
Mi ne scias, ĉu la Prezidanto de la Komisiono prezentos unu projekton kun individuaj ŝanĝproponoj, ĉu li simple submetos diskutotajn principojn. Ĉiel oni ne prijuĝu la Komisionon laŭ tio. Ĝi havas la meriton ke, malsimile al antaŭaj provoj, ĝi ektuŝis ĉiujn malfacilaĵojn, ekzamenis la ĝisnunan organizon (kiun mi konsideras reguligita malordo), kaj penis fosi fundamenton por fortika konstruaĵo. Neniu do miru se, anstataŭ la atendata polurita regularo de Ligo, voĉdonebla post formala diskuto, la Komisionanoj eble verŝos sakon da problemoj en la kongresejon, petante la opinion de la samideanoj. Kiam tiom da deziroj interkruciĝas kun malmultaj praktikaj eblecoj, tiam bona solvo bezonigas sian tempon. Dum ĉiu kongreso ni flikis je la organizo, sekve ni ne ŝparu la tempon de unu aŭ de du pliaj kongresoj favore de ordigo tute nova. Malpaciencaj pro la troa traktado de oficialaĵoj, la fakaj societoj jam frapas al la enirpordo. Kiam ili vidos nian bonan volon maplenigi la tablon je tiu traktotaĵo baldaŭ eterna, ili iom atendos. Kontraŭe ni promesu ke poste la kongresoj estu larĝe malfermataj al la problemoj praktikaj, la sole gravaj por la ekstera agado.

La Kontraktantoj.
Antaŭ dudek jaroj la instiganto de Centra Organizo estus simple povinta kunigi la izolajn Esperantistojn kaj la kelkajn naciajn societojn tiam pli malpli ekfunkciantajn. Hodiaŭ oni devas atenti plurajn unuiĝojn kaj oficejojn, ĉiuj indaj je plia ekzisto, ĉiuj kune tro komplikaj kaj precipe tro multekostaj kompare al niaj rimedoj. Kion nuna organizisto perdis je libereco, tion li gajnis en formo de konsulteblaj ekzemploj. Ŝajnas al mi esti lia tasko: Instrui sin el la pasinto, konservi kio montriĝis taŭga, kaj kombini novan maŝinon laboranta kun minimumo da kostoj kaj bruo. Li memoru, ke oficejo ne estas Centro Organiza, sed nura Centro Administra, ne celo, sed laborilo multekosta. Kaj la tuta Ligo aŭ organizo ne estu starigata kun la ĉefa ideo amuzi nin mem, sed por enuigi - enuigi la aliajn - t. e. puŝi la homaron al la uzado de la lingvo internacia. Kompreneble oni kalkulu antaŭe la spezojn. Penadinte ekzameni la proponojn de Ligo laŭ tiuj ideoj, kiujn mi supozas esti ankaŭ tiuj de multaj membroj de nia Asocio, mi ne povis konsenti je ĉio. Detaloj estos donataj, se necese dum la kongreso.

Ĉar estus malsaĝe ĉion detrui, oni devas alceli la konsenton de la ĉefaj kunlaborantoj. La diverseco de ilia jura konstruo estas unu el la plej grandaj malfacilaĵoj. Mi citu unue la Centran Oficejon en Parizo, kiu laŭ kelkaj dokumentoj apartenas al la Esperantistaro laŭ aliaj al S-ro Sebert. Ĉiel estus tre dezirinda la akcepto flanke de tiu bonfaranto de la movado, tiom kiel privatulo, kiom kiel Prezidanto de Societo de Amikoj de la Centra Oficejo. - La ĝeneralaj kongresoj de Esperanto decidas pri laŭkongresa »oficialeco« donata al iuj institucioj, agas parte kiel reprezentantoj de la »Esperantistaro« rilate certajn rajtojn al la Centra Oficejo, kaj povas esprimi dezirojn pri ĉio kio koncernas la movadon. Komplikiĝas la afero pro la neklara situacio de la kongresoj. Se la fondota Ligo devos finance subteni la Lingvan Komitaton, tasko alcelinda, tiam ne povas resti flankelasita la reorganizo de tiu estraro. - Ĉe UEA, la naciaj kaj fakaj societoj la aliĝo al aŭ la dissolviĝo favore de la Ligo estos decidata konforme al iliaj statutoj. En nia Asocio devos okazi voĉdonado de la Delegitoj kaj laŭ peto eĉ voĉdonado de la membroj.

La principoj.
Samideano iam esprimis la impreson, ke la Pariza Oficejo kaj UEA ambaŭ pretekstas sian pretecon al unuiĝo, sed fakte preferas resti sendependaj. Konante niajn kunlaborantojn en Parizo, mi kredas konkludi pli ĝuste ke ne mankas la sincera volo, sed diferencas la principoj. El la multaj problemoj mi nur citu : Ĉu la Ligo ĉefe devos subteni oficialajn instituciojn kaj oficejojn, ĉu ĝi havu celojn pli ĝeneralajn? Mallonge: Ĉu oficialaĵoj, estas celo aŭ ilo? - Same kun la oficiala gazeto. Ĉu estas necese havi gazeton por oficialaj informoj kaj regularoj, ĉu oni publikigos nur tiom da oficialaĵoj, kiom la publiko ŝatas legi kaj pagi por ili? - Ĉu la Ligo konsistu nur el membroj senperaj, kiel UEA, ĉu ĝi akceptu ankaŭ membrojn aliĝantajn pere de naciaj kaj fakaj societoj? Profito de la unua sistemo: konstruo pli simpla, enkasigo kaj administrado malpli kosta. De la dua sistemo: Plia universaleco. - Se estos akceptataj naciaj societoj, ĉu iliaj membroj pagos same multe kiel la senperuloj, ĉu notinde malpli? En la unua kazo la ĝenerala kotizo devas esti relative malalta, en la dua oni kreas du specojn tre diversajn de membroj, kaj en ambaŭ oni riskas ne trovi la necesajn sumojn. Kiel estos reprezentataj en la estraro la senperaj pagantoj, la naciaj kaj fakaj societoj, eble ankoraŭ la Lingva Komitato, la Societo de Amikoj de la Centra Oficejo en Parizo kaj la Dumvivaj Membroj de UEA, en justa proporcio, konforme al iliaj oferoj aŭ ilia morala graveco? - Kaj kiel krei Komitatojn kiuj respondas samtempe al la deziro kunigi multajn kapablulojn kaj al la praktika neceso ilin limigi al nombro, kiun Prezidanto povas movigi?

Ankaŭ oni povas sin demandi, ĉu tia centrigo de esperantistaj celadoj estas ĝustatempa, ĉu ni perdos bonan okazon ĝin ne realigante nun, aŭ ĉu ili atingos ĝin pli trankvile se ni plektas kvazaŭ nur la korbon, kien enfalos iom post iom la fruktoj maturaj.

Kiam mi studis la ĝisnunan organizon, mi miris pri la abundo de regularoj, kaj la manko de ciferoj. Lerninte, ke antaŭ ol konstrui oni kalkulas, mi sugestis ke ĉiu oficejo malfermu siajn kontolibrojn, por ke ni povu starigi buĝetojn laŭ la diversaj planoj. Aŭdinte ke tiu postulo estas tro frua, mi atendas ĉu la kongreso preferos Ligon aŭ Asocion centrigitan, aŭ nuran kunlaboron de memstaraj societoj kaj oficejoj. En la unua kazo mi mankus mian devon kontraŭ nia Asocio, rekomendante aliĝon sen antaŭa ekzameno de la financaj sekvoj.

UEA.
La sola oficiala agado de nia Asocio konsistis en la etekto de la reprezentantoj. S-ro Privat kaj mi korespondis laŭeble pri la projektoj, sed ĉiu respondis persone. Nian Komisionon mi informis mallonge pri la okazintaĵoj. Kopiaĵoj de la aktoj mankis, ankaŭ la afero ne estis sufiĉe pretigita ĝis nun. Tial la estraro de UEA ne submetas proponon al la kongreso. Kion dum la traktadoj mi prezentis kiel la verŝajna opinio de UEA estas: Ke ni ne kredas nin la sole ebla, aŭ ne perfektigebla internacia organizaĵo esperantista, sed ke la baldaŭ dektrijara ekzisto de UEA pruvis la valoron de ĝiaj demokrataj principoj, la utilon de ĝia agado kaj la taŭgecon de ĝiaj financaj kaj administraj metodoj. Estos do antaŭvidinde ke niaj membroj maldeziros komplikaĵojn kaj ekzamenos laŭ tiuj vidpunktoj la novan Ligon, je kies favoro ili devos ĉesigi sian Asocion.

Ne ĝenataj per iu propono la membroj nun povos decidi. Mi petas ke ĉiu kongresano juĝu tute libere, konscia je sia respondeco.

Ed. Stettler.