Interpopola Konduto/Ŝtato kontraŭ ŝtato
ŜTATO KONTRAŬ ŜTATO
Milito estas la sentema punkto, kie du moraloj
interbatiĝas kun siaj du kontraŭaj kutim-potencoj.
Ĉe la homoj kaj ĉe la homamasoj ekzistas instinktopotencoj,
mem kontraŭaj al la ĉiutaga moralo.
Ne tute formortis la batalemo kaj, sub ardado de pasioj, povas revekiĝi la sanga brutaleco. En privata vivo foje aperas ekzemploj de tio. Mortigoj okazas tiam, kiam pasioj ege flamiĝis kaj ĵaluzo blindigas ĉion alian. Sekve, dum estas vere, ke milito renkontas kontraŭ si abomenon pri buĉado, ĝi ankaŭ profitas la fendaĵojn de la pactempa moralo! Rapide ĝi grandigas ilin por sia celo, kaj ĝia heroismo baldaŭ envicigas ankaŭ krimecon kaj brutalecon elĉenigitajn.
Ĝia leĝaro detruas alian kodon. Sufiĉe rapide superregas milito kaj elmoraligas la popolojn. Ĝia brulego formanĝas la fadenon, pacience teksitan de lernejo kaj familio en eduka teksaĵo. Perforto reprenas sian malnovan lokon kaj poste serpentigas sian venenan buŝon tra la socia, seksa kaj politika vivo, kien ĝi reloĝigas morojn el pasinteco malproksima.
Fakte la moralmilito nutriĝas el la malvirtoj de l’ nuntempo kaj el la virtoj de l’ estinteco. Grandega estas la diferenco inter epoko, kiam la plej granda merito kuŝis en fizika forto, kaj alia tempo, kiam eĉ ofte mala estas la ordo.
Ankaŭ en tio la Anglo-Saksoj montras ekzemplon de progreso per alkonformiĝo. De ili venas la sporto kaj ties aparta moralo. La kulturadon de la fizika forto kaj de la fizika lerteco ili flankmetas en la kampon de arto kaj ludo. Tiel ĝi fariĝas senkulpa kaj eĉ utila al publika sano.
Plie ĝi trudas al si tiajn regulojn, ke ĝi kreas lernadon de sinkontrolo. Ĝi kreskigas la kapablon regi siajn pasiojn kaj respekti la kontraŭulon. Embrion de tio jam entenis la kavalireco mezepoka. La sporta moralo, fonto de l’ angla fair-play, plivastigas sian influon al ceteraj kampoj de la vivo.
En 1914 ĝi troviĝis en konflikto kun la moroj de la milito. Oni ja vidis soldatojn batali sen malamo, decidi ripozhalton je kristnasko, trakti la kontraŭulojn kiel kamaradojn, interŝanĝi ĉokoladon kontraŭ cigaredoj kaj eĉ provi piedpilkan ludon inter tranĉeoj.
Pri tio maltrankviliĝis la staboj. Danĝera ĝi povus fariĝi. Okazis averto severa kaj absoluta malpermeso.
Kiam do konflikto inter regnoj kuntrenas la anojn al milito, tiam ĝi ektuŝas ilian akiritan moralecon, ekbatiĝas kontraŭ ĝin kaj emas ĝin detrui. Tion ĝi sukcesas en larĝa proporcio, sed ion ĝi tamen survoje renkontas. Interfrapiĝas la nunaj kutimoj de pli milda humaneco kun la kutimoj de pli kruela estinteco.[1]
Iom rezistas do la privata moralo kontraŭ la ŝtata ĉe milito.
Dum pactempo, sub armita paco, daŭras la batalo inter regnoj sur la kampo ekonomia kaj politika, ne nur inter individuoj devigataj agi kiel soldatoj, sed ankaŭ inter ŝtatoj, defendataj de sia gazetaro kaj de anonima oficistaro.
En tiu ĉi batalo ne okazas interbatiĝo inter pli sovaĝa kolektiva moralo kaj malpli sovaĝa privata moralo. Sur la vojo de la nacia pasio tiam ne troviĝas, ia familia moralo por rezisti, eĉ se malmulte.
El tiu ĉi kampo ĝi tute forestas, ĉar la ŝtatistoj, diplomatoj kaj ĵurnalistoj agas kiel servistoj kaj advokatoj de la nacia intereso. Ilia persona moraleco male incitas ilin ne perfidi ĝin.
Patrujo estas por ili la plej supera plafono: ne ekzistas alia devo super tiu.
Dum milito, la homo kiu devas enpuŝi bajoneton en la bruston de samkatastrofano, ricevas malgraŭ sia patriotismo tre ĉagrenan impreson, ĝis kiam tia brutaleco jam fariĝis kutima ĉe li. Certe li preferas pafi je longa distanco kaj ne vidi proksime la rezultojn sur homa karno. Nur per pingloj sur geografia plano la staboj mezuras efikojn de l’ pafo. Pro tio ili ŝajnas tiel cinikaj al la soldatoj mem.
Oficisto aŭ ĵurnalisto staras eĉ pli malproksime de la rezultatoj de sia porlanda agado. Preskaŭ nula estas la ribelemo de la individua moralo je tia distanco.
La fremdaj popoloj ja ne vidiĝas kiel aroj da homoj, kies sorto simpatie gravas. Ili figuras en kalkuloj kvazaŭ ŝakpecoj en ludo aŭ kvazaŭ rifoj en marvojaĝo.
Kiel iloj aŭ bariloj de la nacia politiko, ili estas taksataj laŭ tio, ĉu ili ĝin helpas aŭ malhelpas.
Kiel »subpremataj« estas rekonataj nur la popoloj sub la regado de kontraŭulo. Kiujn turmentas la patrujo mem aŭ ties aliancanoj, tiuj ne havas eĉ rajton al ekzisto aŭ al justeco.
Eĉ al aliancanoj la simpatio daŭras nur tiom longe, kiom ilia kunhelpo estas bezonata. Aŭskultu la paroladojn oficialajn. Sub la flataj vortoj apenaŭ kaŝiĝas en iuj la malŝato kaj, en aliaj, la humiliĝo senti sin grasigataj kiel aldona kanonviando.
Kiel la milito samtempe uzas la heroecon de l’ bravulo kaj la brutalecon de l’ krimulo, tiel same ĉion kune utiligas la nacia batalo dum pactempo. La sindono de l’ oficisto lojala al sia regno, la takto de l’ diplomato, la fido de l’ patrujamanto, la fervoro de l’ verkisto, ĉio ĉi kunvarbiĝas al ĝia servo kune kun la ruzeco, la sinpuŝo, la vanteco, la malklereco, la fiereco kaj la malamo de la plej difektitaj homoj, kies difektoj mem servas la nacian celon kune kun la noblaj ecoj de l’ aliaj.
La naciaj dioj similas tiujn antikvajn idolojn, kies adorado postulis samtempe sanktulojn, asketojn, oferantojn kaj templajn malĉastulinojn. Super la nacia politiko ekzistas do nenia moralo kapabla instigi eĉ la plej etan reziston. Por ĉiu, la sankta plafono de l’ patrujo ludas la rolon de plej supera ĉielo. Nu, tiuj malsamaj ĉieloj kondutas kiel nuboj. Ilin al tondro puŝas la vento kaj ekfalas la hajlo sur ĉiujn popolojn.
Por ke la blinda nacia fervoro trovu haltigan bremson sur la vojo al katastrofo, necesus ia interŝtata moralo, baranta la sinpuŝajn kaj brutalajn kutimojn per aliaj pli mildaj kaj pli saĝaj moroj, kiaj ekzistas ja inter la anoj de iu ajn aro. Unuvorte, necesus kuna tegmento super la naciaj plafonoj.
Ĉar kreis al si ĉiu popolo sian »animon», necesus altigi ĝin al la sento pri supera kuneco. Alie ĝi estas animo ne kompleta kaj netaŭga por vivo en socio.
Nek ideo nova, nek organizo nova sufiĉas por starigi realan moralecon. Necesas krome la kutimo kaj emocioj. Fakte, la rilatoj inter la ŝtatoj estas ankoraŭ multe malpli progresintaj ol la rilatoj inter la homoj. Sekve, ankoraŭ tre primitivaj estas la moroj kaj sentoj pri tiuj aferoj.
La rajto de eksterlandaj personoj staras multe pli progrese ol la internacia juro pri ŝtatoj, kaj la diplomata ĝentileco inter ambasadoraj sinjoroj multe pli alte ol la bonvolo inter iliaj nacioj.
Ĝis nun la naciaj aroj kutimis inter si konduti kiel inter si kondutas uloj sen ia ajn moraleco. Eĉ, la sento de l’ amasoj malfruas rilate al la faktoj, ĉar aperis jam kelkaj ekkutimoj etikaj inter ŝtatoj, sed ili ankoraŭ ne postlasis sian stampon en la popolaj emocioj.
La moralecon de l’ individuoj faciligas, krom la kutimo, ankaŭ la kritiko pri si mem kaj la sento pri solidareco aŭ samsorta kuneco. Ĉu estas videblaj iaj ĝermoj de tio en la vivo de la homaj aroj inter si? Ĉu ekzistas ie fortoj moviĝantaj en tiu direkto?
- ↑ Cetere baldaŭ atingas la tekniko skalon pli kruelan ol antaŭe. Historiisto Ferrero insistas aparte pri la cifera diferenco inter la sumo de mortintoj aŭ vunditoj en la XX-a-centjara milito kaj en antaŭaj militoj. (Prelego ĉe la Universitato en Lausanne, februaro 1931.)