Interpopola Konduto/Ŝtatoj en societo
ŜTATOJ EN SOCIETO
Etikaj iniciatoj de homoj, kiel Gandhi en Hindujo kaj Cérésole en Eŭropo, kreskigas ĉe popoloj novajn sentojn kaj kutimojn. Unu grandskale provis, alia malpli vaste, sed la fenomeno estas tute samspeca. L’ animon nacian ili trafas per maniero de ara konduto alia ol la ĝisnuna.
Ĉu ekzistas ia provo simila sur la kampo de interŝtataj moroj?
Ĉu internacia juro jam enskribis aliajn kutimojn ol la uzon de perforto? Ĉu diplomatio konas ion alian ol la utiligon de ruzo? Ĉu ekzistas novaj spertoj etikaj sur tiu ĉi kampo?
Ĉiu kompreneble tuj pensas je la provo de Ligo de Nacioj, je ties Internacia Juĝejo, je la promesoj pri rezigno je milito, je la kontraktoj pri arbitracio. La iniciato de Prezidanto Wilson estis ja etika interveno. Ĝin sendube naskis la ĝenerala naŭzo pri la milito kiel metodo por solvi konfliktojn.
Ĝia jura formo estis kompromiso. Profeta ideo pri la rilatoj inter ŝtatoj; ĵusa realaĵo pri venkintoj kaj malvenkintoj. Jen ĝiaj gepatroj. Fido de unu, malfido de ceteraj, jen la baptopatroj. »Ĉu vi kredas al tiu Ligo de Nacioj?« mokridis famulo en 1919.
La ironio de la sprita Clémenceau prezidis ĉe la bapto, dum la kredanto Wilson ploris pri honto. Por akceptigi sian tekston, li devis ĝin enmeti en packontrakton komplete kontraŭan al sia ideo, kiu celis ja pacon sen venkintoj kaj sen malvenkintoj, por egaleca kunlaboro.
Pro tiu neregula naskiĝo, la ideo suferis jam de l’ infaneco. Ne deziris ĝin la patrino, kaj mortis la patro sen usona rekono al la bubo. Eĉ pli gravaj sin montris la malfacilaĵoj de kreskado.
Kutime la juro konfirmas la morojn. Male, antaŭis ilin la Kontrakto de la Ligo. Alia baro: vastan etikan movadon, kiel la gandhistan en Hindujo, vivigas la entuziasmo de la agantoj mem. Dume la Ligon subtenis nur ekstera fervoro de esperema publiko. Sed la aktoroj mem estis skeptikaj. Nu, kiam eklaciĝas mem la teatraĵo, la ĉeestantoj baldaŭ ĉesas aplaŭdi. Jam ili mokmovas la ŝultrojn, kiel Clémenceau leginte la manuskripton.
Malgraŭ tiom de kontraŭaĵoj, tamen kreiĝis iaj kutimoj kaj iom da sperto. Ekfunkciis uzebla maŝinaro. Ĝin utiligi nepre deziras la malgrandaj ŝtatoj, iafoje ankaŭ iu granda, kiam hejme regas tiuj, kiuj kuraĝas kritiki eĉ la propran nacian konduton.
Dudeko da konfliktoj ricevis solvon. Kelkaj rompoj estis evititaj. Unu militon la Ligo haltigis en Balkano kaj kvin aliloke malebligis. Estas jam io. En tri okazoj invaditaj teritorioj estis liberigataj pro Liga interveno. En du aliaj ĝi malsukcesis.
Al eksplodoj de ara malamo ĝi donis tempon iom kvietiĝi. Al popolamaso furioza, svinganta la patrujan flagon sub la palacaj fenestroj, ŝtatisto povis respondi: »Jes, ni tuj ekmilitus, se nia subskribo ne malebligus tion. La nacia honoro devigas nin atendi enketon. Vivu la patrujo, sed estu fidelaj al ties promeso!« Post unu monato ĉiuj estis jam trankvilaj.
Unu evitita buĉo, eĉ tio estas granda gajno. Sed la tuta sistemo funkciis nur por la pli malgrandaj Kiam temis pri la pli grandaj, tiam ekhaltis la radoj. Kaj tamen kalkulindaj estas la malgrandaj. Iliaj disputoj kuntiras la ceterajn.
Kiom el la francaj kaj germanaj soldatoj, frakasitaj en Argonaj arbaroj, ion sciis pri panserbismo aŭ pri malproksima studento mortiginta princon ie en Balkano? Malgrandaj militoj rapide fariĝas grandaj, se diplomatio kuraĝigas ilin anstataŭ malebligi.
Ne tute vana estis la sperto en Genevo. Akiritaj: kutimoj povas plivastiĝi. Kiam graviĝis ia konflikto, jam fariĝis pli nature pensi pri arbitracio aŭ pri plendo ĉe la Ligo antaŭ ol tuj mobilizi armeon.
Cirkaŭ la tablo kreiĝis ia tradicio instigema al paciĝo. Ce la Generalaj kunvenoj, pli multnombraj, kreskis la influo de la malgrandiaj ŝtatoj. Ekregis atmosfero severa kontraŭ malpaculoj. Pli kaj pli oni malŝatis tie la brutalajn agmanierojn. Minacon oni ekkutimis malaprobi. Ankaŭ ofendemon. Eĉ troan obstinon: »Nu, cedu iom. Estu komprenema. Aŭskultu la kontraŭulon. Ankaŭ lia popolo havas bezonojn.« Same kiel en ĉiu societo, la bonaj manieroj havas proprajn postulojn kaj sankciojn. Amaso da ĵurnalistoj el ĉiuj anguloj de la mondo svarmas por Observi ĉian intervenon, ĉian parolon, ĉian voĉdonon.
En sia ĉefurbo, ŝtatisto ja timas ofendi la nacian opinion. En Ĝenevo li havas kontraŭ si du rokojn danĝerajn al ŝipoj: Se pro pacamo li cedos iom, lia regno lin kulpigos pri malforteco. La postenon li riskas perdi, kiam li revenos. Se kontraŭe li nenion cedos, tiam lian patrujon oni ĉie montros per fingro en la tutmonda gazetaro kiel kulpulon.
En Ĝenevo, kiel en ĉia societo, regas la timo pri onidiro. La flankon de la paco sendube iom premas la internacia popol-opinio.
Kiel aŭdantaron, antaŭ ol ekzistis la Ligo, la glavludantoj de mondpolitiko havis nur la nacian, publikon, ĉiu en la propra lando. »Venku!« ĝi kriadis.
Per la Ligo la cirko fariĝis multe pli tutmonda kaj la plimulto de la ĉeestantoj male aklamas la plej cedeman kaj paceman. La individua malvenkisto fariĝas virtulo sur la kolektiva kampo. La popolaro dankas al la kavaliro, kiu remetas la spadon en la ingon. Ne plu ĝojigas tie la dueloj. Ekflaras la ŝafaro la odoron de la buĉejo, kien ies disputo riskas tiri ĉiujn kune.
La guston pri sportludo certe ne perdis la publiko. Ĉiam heroojn ĝi deziras. Ĉe la kunvenoj en Ĝenevo la plej amataj kavaliroj estis baldaŭ la viroj, kiuj rezistis al naciaj egoismoj kaj batalis por la komuna intereso. Vidu la gloron de Nansen aŭ de Lord Cecil, pioniroj de senarmigo, ĉiam prokrastita. Notu la faman obstinon de Princo Arfa, delegito en Persujo, kiam li sola per historia voĉdono malebligis la ruinigon de l’ artikolo X kaj poste ricevis la gratulojn de la maltgrandaj ŝtatoj, devigitaj al sindeteno pro timo al la grandaj.[1]
Kiuj rifuzis cedi pri Ligaj principoj, tiuj estis honorataj. Sur tiu kampo gratuliĝis la obstino kaj ekŝajnis hontinda ĉia kompromiso. En tiu direkto sendube sentiĝis etika premo kontraŭ la diplomata.
Antaŭ ol detrui malvirton, ĉia kolektiva moralo kaŭzas hipokritaĵojn. Tiun konatan fenomenon abunde spertis la Ligo. Jen, fidelaj al sia nacia egoismo, kvindek ŝtatoj kunvenis en societo fondita por detronigi tiun egoismon. Antaŭ ol rezigni ĝin, ili kaŝvestos ĝin. Neeviteble.
Apud apostoloj, vi do vidas la blufistojn. Ĉiun negativan voĉdonon superkovras amaso de florbukedoj enterigaj. Ĉaroj plenaj de funebraj kronoj kun elokventaj vortoj ĉiam sekvas belan principon, kiun oni rifuzas apliki. Tio estas la fama saluto de l’ malvirto al la virto. Ĝi naŭzas ege… sed samtempe ankaŭ disvastigas ideojn.
Reveninte hejmen, ĉiu penas sin savi el pretaj kritikoj. Malsame oni parolas tie ol en Ĝenevo. Por kvietigi la nacian opinion, necesas insisti pri la rifuzoj. La florojn oni forŝovelas. Urĝas montri, kiom firme oni defendis la interesojn de l’ patrolando. La interesoj de la Ligo ne havas multajn advokatojn. Ilin oni konsideras nur, se la politika plimulto tion prizorgas.
Al laboristaj kritikantoj foje ekvenis la penso kolekti la ĵetitajn florojn. Ili memorigas pri bela principo forĵetinton. Elstaris la vastigitaj ideoj kvazaŭ rozoj kun propraj dornoj. Ili kelkfoje ĝenis registaron.
Sed plej ofte nura naŭzo regas ĉe malriĉulo. La malsincereco de diplomatoj kaŝas al li eĉ la progreson de ideoj. Ekmuĝas lia kolero. Nenion plu scii li volas, kaj ĉion en saman sakon li enmetas per severa juĝo. La tuta sistemo naŭzas lin, inkluzive la ĝenevaj kulisoj.
Tiamaniere lia kontrolo jam ne estas timinda. Nura naŭzo ja ne kapablas anstataŭi detalan observadon de la nacia konduto per enlandaj okuloj. La necesa ekzameno tiam neglektiĝas.
Kie ĝi ne laciĝis, pli timinda ĝi fariĝis. Al blinda egoismo nacia ĝi kontraŭstarigis ne surdan kapdoloron, sed konscion novan kun la lumo al trafa direkto. Forta premo tiam ekvilibras la alian.
En Anglujo tiu popola kontrolado estas mem-organizita. Dum la milito, laboristaj gvidantoj fondis Unuiĝon por demokrata Kontrolo. Malliberejon ili riskis. Tien iris Morel. Postmilite, konservativa Lord Cecil kaj liberala Gilbert Murray starigis la vastan »Unuiĝon por la Ligo de Nacioj«. En 1930 ĝi jam havis duonmilionon da membroj. Intertempe, sub prezido de konservativa regnano, ĝi publike riproĉis samkoloran registaron en afero de interŝtata konduto.
Atente ĝi ekzamenas la raportojn de la britaj delegitoj al Genevo. Laŭnecese ĝi turnas sin al vasta publiko. Entute ĝi ludas rolon de nacia konscienco pri devoj interŝtataj. Ne mankas indignigitaj gazetoj en Londono por kulpigi tian organizon pri perfido al patrujo, dum eksterlandaj ĵurnaloj admiras ĝian pledon por justeco al oeteraj popoloj. Nur hejme sonas bele: »Nia lando super ĉio, ĉu prava, ĉu malprava«. Eksterlande ĝi ofendas.
Kiam eksidis al povo registaro laborista, ĝi kompreneble puŝis al sama direkto kaj progresigis la Ligan superecon kontraŭ la nur brita supereoo. Tiam subskribis Anglujo la devigan submeton de konfliktoj al interŝtata juĝado kaj la ŝiparan egalecon kun aliaj.
»Tiu fiera Imperio, ĝis hodiaŭ neniam klininta la kapon antaŭ iu ajn, devos de nun kliniĝi antaŭ fremdaj juĝistoj en Hago, iuj kontinentaj sinjoroj nenion sciantaj pri l’ regado de la maroj.« Pronacia gazetaro plendas kaj protestas. Ĝi ploras pri estinta grandeco. Kontraŭe la geniaj verkistoj, de Wells ĝis Bernard Shaw, kiel la francaj poetoj en 1848, de Lamartine ĝis Victor Hugo, bonvenigas la novan grandecon, turnatan al paoo per propra ekzemplo.
En Genevo du moraloj renkontiĝas interbate. Internacia estas la celo, sed naciaj la ordonoj de registaroj al delegitoj.
Por naŭ ŝtatoj el dek, antaŭ ĉio staras la propra kaj aparta profito. La reprezentanto devas labori por sia regno, eĉ se li parolos pri ĉiuj. Kiam oni konsentas pri avantaĝo komuna, eĉ tiam li devas tre zorgi pri la nacia vanteco. Ĉu temas pri ĝenerala utilo? Bone, sed nur per propono de nia lando, ne de alia. Ĝuste same ĉe ia klubo de fanfaronaj knaboj.
Kaj plie, kiom da intrigoj pri prezidoj, de kunvenoj, vic-prezidoj de komisionoj aŭ sidlokoj en la konsilantaro! Faru statistikon pri la telegramoj de registaroj al delegitoj. Kiom da ili por la prestiĝo de unu ŝtato? Kiom por ĉies bono?
Malsukcesa elekto ŝajnas katastrofo. Eĉ pri tiaj bagateloj oni eksiĝas aŭ minacas eksiĝi. ŝovinista gazetaro blekas: »Ne timu! Estu firma! Temas pri nia honoro!« Feliĉe militon ne kaŭzas tiaj aferoj. Iom post iom tamen agas la sento pri ridindeco.
Ĉe la Sekretariaro, same kiel en Hago, necesas dungi senpartiulojn. Tute ne! ekkrias la ŝtataj gazetoj. Intemacia oficisto estu morala viro. Ĝuste. Sed kiel vi komprenas tion? »Nu, morala signifas pornacia. Antaŭ ĉio li estu fidela al sia lando.« Laŭnecese li devos do perfidi la ofican taskon, se tion postulas avantaĝo patruja. Li tiam fariĝos en Ĝenevo spiono kaj advokato por la propra ŝtato.
Male — asertas kritiko, — ĉe taŭga ligo de nacioj, morala signifu internacia! Honesta oficisto estas tiu, kiu servas la komunan tuton, eĉ okaze kontraŭ sia patrujo, se ĝi estus malprava. Oni ne postulu, ke li perfidu ĝin, sed repacigu ĝin. Li ne rajtu servi ĝian egoismon. Li montru al ĝi la juran devon.
Ĉe la konsilantaro, la reprezentantoj ne povas agi libere. Ordonoj ligas ilin. Kiel Britujo, Francujo, Italujo, Finlando aŭ Kolombio ili parolas, ne kiel homoj aŭ homaranoj.
Jen eksidas du plendantoj en konflikto, ambaŭ invititaj al la tablo. La celo estas ilin repacigi. Kian sintenon mi havu? demandas sian registaron ambasadoro de neŭtrala ŝtato. Konstante same sonas la respondo. Parkere ĝin konas la telegrafistoj: »Kiom eble subtenu la rajton de la pli malforta, ĉar ĝi estas ankaŭ nia rajto, sed ne malamikigu nin kun la pli forta por ne malhelpi la komercan kontrakton, baldaŭ renovigotan kun ĝi.«
Alie dirite: Staru la tutan matenon sur unu kruro, sed ne falu! Ne deziras riskon ankaŭ la ambasadoro mem, se ĝuste li loĝas en la ĉefurbo de la pli forta. Tiamaniere la Konsilantaro taŭgas por repacigo, sed ne por justeco. Pli certa estas arbitracio.
Dum la milito de Nordo kontraŭ Sudo, tion provis Usono kun Anglujo. De tiu tempo la kutimo plivastiĝis. La ideon diskonigis kaj la praktikon plioftigis la Ligo de Nacioj. La nura fakto, ke ĝi ekzistas, devigas organizon aŭ agi, aŭ morti. Ĝia rutino estas mem kreanto de kutimoj. Oni tie renkontiĝas, oni diskutas, oni kunvivas ĉiujare kelkajn semajnojn en kolektiva atmosfero. Ŝtatistoj kaj ĵurnalistoj retroviĝas sub komuna tegmento malsama je siaj naciaj plafonoj. Dumtempe ili anstataŭas monologojn per interparolo.
Se ili nenion mirindan atingas, almenaŭ ili mezuras la haltojn, la progresojn aŭ la malprogresojn. Reciproka kompato kreas amikojn pli multajn ol oni supozas. Ĉiu pli bone komprenas la malfacilaĵojn de la ceteraj, preskaŭ ĉiam samajn kiel la propraj.
Ĉe tagmanĝo en apuda vilaĝo, Stresemann povis rakonti al kolego siajn batalojn kun la gazetaro, la malamajn kriojn en la strato, la suspekton en Parlamento. Tion Briand povis kompreni, eĉ sen la scio de la germana lingvo. Li ja konis mem la tutan maŝinaron kaj la binoklon je ambaŭ flankoj.
- ↑ Laŭ artikolo X de la Liga Kontrakto, la membroj-ŝtatoj promesas helpi sin reciproke por defendi sian sendependecon kaj teritorian netuŝeblecon kontraŭ atako.