Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Akiritaj kutimoj

El Vikifontaro
XVII.
AKIRITAJ KUTIMOJ


Skriba rezigno je milito — Defendaj armeoj — Gasoj

— Rimedoj por milito — Rimedoj por paco — Germanujo pri Ruhr-invado — Francujo kaj Bismarck en 1875 — Adoro al antikvaj rimedoj — Adoro al novaj — Konflikto inter malaj adoroj — Haga Tribunalo — La juĝoj — Publiha malaprobo kiel haltigilo — Pastraro pri packontraktoj — Decido de l’ Anglikana Eklezio — Rezisto al nacia leĝo — Lord Ponsonby — Korfu — Formiĝo de kutimoj — Sento federala — Flagoj — Patriotismo regiona kaj federala — Naciaj kaj religiaj festoj — Kristnasko kaj festo

pri Mithra — Mikso kaj supermeto de kutimoj.


Iaj kutimoj stariĝis per la Ligo de Nacioj. Tiu ekkerno de Ligo kreskigis propran moralon unue supraĵe. Militon oni rezignis per publika kontrakto. Ĉiuj! regnoj de la mondo subskribis ankaŭ la solenan Keloggan promeson kun Usono. Surpapere la milito fariĝis krimo, sed ĉu konvinkiĝis are la naciaj animoj? Ankoraŭ ne. Nur al propra bonfido kredas ĉiu. La bonfidon de la ceteraj oni pridubas. Kontraŭ la novaj kutimoj staras la malnovaj kun pli longa sperto. Kontraŭ Ja pacrimedoj pli perfektiĝas la militrimedoj. Unu milionon vi elspezas por la pacigiloj kaj unu miliardon por la bataliloj, ofte la miloblon. Jen la barometro pri la malfido.

Apartenas al militflanko ĉio teatra kaj pompa en la publika vivo. Fierajn flagojn, viran muzikon ŝatas la popolamasoj. Tion havigas nek Ligo de Nacioj, nek Haga Tribunalo, nek Kellogga Kontrakto. Sed armeo ja. Per uniformoj, paradoj, ceremonioj, funebroj kaj manovroj, ĝi plezurigas tiun emon de l’ publiko. Simbolon kaj koloron de l’ patrujo ĝi preskaŭ monopolas. Al la balkono vi kuras por ĝin rigardi, kiam eksonas trumpetoj.

Nu, kiel tio malutilus? iu demandas. Ĉiu patrujo ja subskribis la Kontrakton pri rezigno je milito. Ĉiu estas netuŝebla. Ĉiu armeo nur defenda. Dume ĉiu prepariĝas por batalo, en okazo de atako.

Antaŭe la soldato, kun la piedoj en neĝo sur la landlimo, defendis ja la hejmon kaj familion. Nun mankas eĉ tiu konsolo. Se lia brava lando kontraŭstaros la invadon, tiam la edzino kaj infanoj eĉ pli riskos ol li mem. Dumnokte falos el alta ĉielo gasbomboj sur la urbojn kaj vilaĝojn. Mortigaj nuboj disfluos ĝis la fundo de rifuĝaj keloj.

Siajn bruligitajn pulmojn elvomos knabinetoj en la brakoj de l’ sufokita patrino.

Kompreneble ĉiu armeo povas revenĝi kaj ekflugi kun bomboj por buĉi la familiojn de l’ kontraŭa. lando. Sed ne aperas la maskoj en la belaj paradoj. Ne prikantas la muziko la raŭkajn ĝemojn de la brulvunditoj. Fiere flirtas la standardoj, noble paŝas la ĉevaloj kaj al la fenestroj miljara kutirno logas la popolon. Ke la militrimedoj malhelpas al la pacrimedoj, pri tio pensas neniu. Ke malfido kreskas pro armeoj kaj armiloj, tion kalkulas neniu. Ke la viaj instigis la najbaron konservi la siajn, tion vi ne rimarkis. Kia juĝejo, kia tribunalo sufiĉus certigi nian sekurecon en urbo, kie diversaj partioj estus ege armitaj?

Aliaj rimedoj ol milito jam estis uzataj por defendi nacion. Kiam francaj regimentoj invadis la Ruhran distrikton post la mondmilito, Germanujo ne batalis per pafiloj. Francujo mem devis baldaŭ revoki hejmen siajn soldatojn pro publika malaprobo ekstera kaj hejma.

Ankaŭ Francujo rifuzis batali en 1875, kiam Bismarck minacis je invado. Al princo von Hohenhole, germana ambasadoro, la duko de Decazes, tiama ministro de eksteraj aferoj, dek aris fiere, ke Francujo ne respondos al tiu atako, se ĝi okazos, kaj lasos al la invadontoj la tutan kulpon pri ĝi: »Mi konsilos al nia marŝalo retiriĝi kun armeo kaj registaro malantaŭ la riveron Loire kaj atendi tie, sen pafo, ĝis vin juĝos Eŭropo aŭ Dio.. .«[1]

Ne ekzistis tiam eĉ Ligo de Nacioj. Tamen ne okazis la atako, parte pro la timo je rusa interveno post diplomataj avertoj.

Jen du ekzemploj de senmilita defendo sukcesintaj. Neniu regno estas devigata mem kondamni siajn urbojn kaj vilaĝojn al detruo por havi la rajton plendi al tribunalo. Lia rajto restas entuta, se ĝi rifuzis militi. Tiam ankaŭ ebliĝas nenia dubo pri la kulpo de l’ atakinto. Kompreneble kuŝas tie granda risko. Ĉu la risko estas malpli granda ĉe l’ alia metodo? ĉu venkinte, ĉu venkite, ruinigita lando tamen devas pledi poste. Luksemburgo kaj Belgujo, ambaŭ retrovis memstarecon post la mondmilito. Unu batalis,[2] alia ne. Ĉinujo perdis Manĝurion malgraŭ provoj je batalo.

La plej ofta juĝilo pri tiaj aferoj ne apartenas tiom al malvarma kampo de la faktaj rezultatoj, kiom al la varma kampo de la sentoj pri honoro kaj braveco. Pli ofte ne pripensas la homoj, sed ja sentas.

Nu, pri sentoj kaj etika juĝo en tiaj okazoj vi devas konstati vere du malsamajn religiojn kun du moraloj :

La malnova etiko turniĝas al la estinteco. La nova al la estonteco. Kiuj rimedoj estis dum jarmilo neoesaj, tiuj fariĝis ja sanktaj. Sekve sanktaj ili restas por tiuj, kiuj ne ŝanĝis la kredon. Kjuj ŝanĝis, tiuj fidas je rimedoj novaj. Kaj se la malnovaj iloj malhelpas la novajn, tiam ili fariĝas eĉ abomenaj al la novkreduloj.

Jen du samurbaj familioj, ambaŭ kun patro honesta oficisto: En unu hejmo la infanoj ricevas ludilojn el milituniformoj aŭ plumbsoldatoj. Tie li vorto antimilitaristo estas kvazaŭ sinonima kun malmorala. Ĝi vekas senton malplaĉan kaj juĝon severan. Pro hejma kutimo ĝin klasigos samfake la gefiloj kun la vortoj ŝtelisto aŭ danĝerulo, minimume kun frenezulo.

En la dua familio aspektas militludilo kiel sovaĝa barbaraĵo, bataloj kiel buĉegoj, la vorto militisto kvazaŭ insulto. Malsama etika tradicio nun staras kontraŭ la alia. Tie vi troviĝas antaŭ du malaj religioj, eble sub la sama nomo, ĉar ekzistas ekzemple tipoj de Kristanismo respondantaj al ambaŭ modeloj.

Unu estas adoro al la ĝisnuna plej ofta formo de sindefendo, alia signifas adoron al nova formo sopirita kaj bonvenigata. Ili reprezentas du religiojn kun amo al akceptita kadro, ŝatata pro kutimo aŭ ŝatata pro espero.

Ambaŭ havas sian netuŝeblon, ambaŭ sian fanatikecon. La plej profunda realo estas tamen nur unu sama: potenca instinkto pri memgardo. La malnovaj iloj de sekureco fariĝis sanktaj por tiuj, kiujn ili savis. Ili fariĝas abomenaj al tiuj, kiujn ili ne plu ŝirmas. La respekton gajnos la novaj rimedoj laŭ la kresko de ilia kapablo savi aŭ protekti.

Sato al utilo antaŭen aŭ malantaŭen. Rigardu malfeliĉajn vespojn, dum ili rondflugadas ankoraŭ daŭre super tablo, kie ja estis, sed jam ne estas, fruktokonfitaĵo. Tiel persistas kaj zumadas plue la homa logo al la malnova sistemo de nacia defendo; kaj eblan pikvundon ĉiuj timas.

Dum la malnovaj rimedoj restas ligitaj al kutimo, la novaj kreskigas iajn sentojn pozitivajn. Antaŭ ol starigi fidon, ili faciligas juĝojn. Tribunalo nun ekzistas en Hago. Ĝi jam juĝis plurajn aferojn. Eĉ grandaj regnoj pledis tie. Preskaŭ ĉiuj akceptis la devigon iri tien. Se alia subskribinto tion postulas, ili devas ĉeesti.

Kiu malkonsentas, tiu malbonfamiĝas. Ne la detaloj mem interesas la publikon, ekster la du regnoj. Pri tio la gazetaro ne multe parolas. Kio impresas, tio estas la sintumo al juĝado anstataŭ al milito. Jen la frapanta novaĵo.

Se iu regno mobilizas kaj rifuzas arbitracion aŭ repaciĝon, ĝi rompas jam du kontraktojn, la Ligan kaj la Kellogan, sed antaŭ ĉio ĝi ofendas la ceterajn popolojn. Tion enkalkulis la usona senatano Kellog kiel solan sankcion. Ĝenerala malaprobo ja influas la individuojn per morala premo. Ĉu ankaŭ al la nacioj ĝi povas efiki? Ĉio dependas de la gazetaro kaj de ties eblecoj paroli sendepende.

La malsukceson de la Ligo pri la manĝuria konflikto klarigas parte la granda malproksimeco inter Eŭropo kaj Estrem-Oriento, sed ankaŭ la izoleco de la japana popolo per unuflankaj informoj. Cetere la samon rimarkis la japanoj renverse.

En Okcidento la publiko nur interesiĝis pri tio, kio frapis ĝin kiel rompo de solena promeso. En Japanujo regis nur la detaloj pri la surloka situacio kaj indigno pri la malkompreno de la Okcidento.

Tiamaniere la ilo de »tutmonda opinio« ne funkciis en tiu ĉi okazo kaj male la japana popolo ricevis eĉ impreson, ke la Okcidenta juĝo estas maljusta kaj iom hipokrita, ĉar multfoje la Eŭropaj potencoj agis ja simile por defendi siajn interesojn antaŭ la subskribo de la novaj kontraktoj.

Tia izoleco de unu nacia opinio kaj akra kontraŭeco inter enlanda kaj ekstera vidpunktoj povas ekzisti ankaŭ inteme de iu ajn kontinento, kiam krizo aŭ danĝero kunigas tutan popolon kvazaŭ fervoran ŝafaron ĉirkaŭ amataj gvidantoj.

Sendube la radioparoladoj penetras nun ĉien kaj ebligas ian komparon kaj kontrolon, sed la lingva diverseco kaj la nacia atmosfero en kolera momento starigas sufiĉajn murojn el psika materialo.

Malgraŭ tiuj baroj, tamen ideojn kaj ekkomprenojn disvastigis la kontraŭmilitaj kontraktoj, eĉ se la tekstoj mem estas nekonataj de la vasta publiko. La difino pri atako fariĝis jam pli preciza. Komenci militon antaŭ ol plendi al juĝisto aspektas kiel krimo, almenaŭ el ekstero.

Ne montrinte la vojon, iuj ŝtataj pastraroj eksekvis tamen la movadon, kvankam timeme. Inter ili, kelkaj predikistoj kuraĝis defendi militrifuzantojn. Eĉ ili fondis intemacian asocion tiucele.

Tro timemaj por ilin aprobi, tro ŝtatdependaj por reveni, antaŭ ol la publiko mem, al la krista absoluteco kontraŭ venĝo kaj mortigo, tamen eklezioj profitis la okazon de tiuj kontraktoj por ekmarŝi unu paŝon antaŭen.

Ni jam citis la severan Enciklikon de la Papo Urbi arcano kontraŭ egoismo nacia.[3] En 1925 la Stockholma Kongreso kunigis la ceterajn kristanajn ekleziojn. Iagrada mea culpa estis konfesata tie. Fondiĝis universala Alianco por pacigo per eklezioj. Ĝi poste disvastigis tiun ideon, ke la ŝtatoj havas devon eviti militon.

En 1930, en sia regula Konferenco ĉe Lambeth Palaco en Londono, la anglikana Eklezio decidis oficialigi por si la konkludojn de tiu Alianco.

Por rezolucio 22-a la ŝtateklezia Konferenco «deklaras, ke milito, kiel rimedo por solvi konfliktojn inter nacioj, estas neakordebla kun la ekzemplo kaj instruo de Kristo.« La rezolucio 23-a »opinias unue, ke paco ne estos atingita antaŭ ol la internaciaj rilatoj estos regataj de religiaj kaj etikaj principoj, kaj due, ke la morala juĝo de la homaro devas esti varbata al la flanko de la paco.«

Rezolucio 27-a dekretas, ke »post kiam nacioj solene sin ligis per kontrakto aŭ interkonsento pri paca solvo de internaciaj disputoj, la kristana eklezio en ĉiu el tiuj landoj devos rifuzi sian konsenton al iu ajn milito, se la registaro de ĝia propra regno ne deklaris sin preta submeti la kaŭzon de la konflikto al arbitracio aŭ pacigo.«

Tio estas ja malsama ol la ĝisnuna kutimo beni armeojn ambaŭflanke. La nova decido devigus la Eklezion kontraŭstari eĉ nacian defendon, se la ŝtato rifuzis iri al Ĝenevo aŭ Hago. Sed la demando restas, kiamaniere la ŝtato provos informi la Eklezion kaj la publikon pri sia diplomata agado en tia danĝera momento. Tie kuŝas la dubo.

Tial daŭre proponas kelkaj pastroj de la malplimulto la puran kaj simplan rifuzon al ĉia milita partopreno kiel neakordeblan kun la ekzemplo kaj instruo de Kristo, ankaŭ ne kun la tradicio de l’unuatempa Eklezio.

Doktrina kaj fakta estas la diferenco. Principe ankaŭ la plimulto, per la citita decido, jam forlasis la laŭleĝan grundon por ekpaŝi al malobeo, almenaŭ en unu difinita ebleco. Ĉu ĝi plene komprenis tion, ne estas tute certe. Proklami devon rezisti al la nacia leĝo de la ŝtato, se ĝi malobeis la internacian regulon, tio estas enlande kontraŭleĝa kaj ribela minaco, eĉ se nur teorie. Se iam laŭlitere ĝi estus aplikata, tia decido riskus enŝlosigi en malliberejon eĉ arkepiskopon de Canterbury kaj memorigi pri la tempo de Vilhelmo-la-Venkinto. Sed ankaŭ tio estus kontraŭleĝa.

Sama spado teorie pendas super la kapo de Lord Ponsonby kaj de la centmiloj da kulpuloj subskribintaj lian faman deklaron. Senkondiĉe la dokumento ligas ilin per promeso rifuzi ĉian servon al milito en ĉiu ajn okazo. Ili ne vidas alian rimeon por forigi militon kaj opinias la buĉadon malmorala eĉ por sin defendi, kiam ekzistas juĝejo. Eĉ se nur du procentoj el ĉiuj homoj promesus la samon, ili diras, ne ekzistus sufiĉe da malliberejoj kaj milito fariĝus neebla.

Pri la etika flanko, jen ilia vidpunkto: Ĉu vi rajtas pafi najbaron enirintan vian ĝardenon por ŝteli viajn posedaĵojn? Hezitas la leĝo. Ankaŭ la Eklezio. Anglaj kvakeroj respondas ne. La hereditan moralon oni ne plu akceptas sendiskute. Formiĝas aliaj sentoj. Allogas novaj rimedoj. Eknaŭzis la malnovaj. Sammaniere malaperis dueloj iom post iom.

Tipa estis la grek-itala konflikto. Ĉe greka landlimo krimuloj ie mortigis en 1923 italajn membrojn de limfiksa komisiono. Tuj Italujo sendis ŝiparon kaj okupis la insulon Korfu. Grekujo ne pafis, ne deklaris militon. Ĝi sin turnis al la Ligo kaj al la Konferenco de l’ ambasadoroj, la du internaciaj ekzistantaj ebloj.

En Genevo kunsidis la Konsilantaro kaj proponis formon de pacigo. Ĝin akceptis la Konferenco. Konsentis Grekujo. Forlasis Korfuon Italujo kaj ekspiris la insulanoj. Kio estus rezultinta en okazo de rezisto milita? Amasoj da kadavroj ne faciligas poste la reciprokajn cedojn.

Ciu teritorio senmilite liberigita, ĉiu invado pace repuŝita kreas antaŭaĵon. De l’ antaŭaĵo al kutimo. De kutimo al konfido. De konfido al moralo. Jen la progresado laŭ ĉina priskribo.

Iam la juro povos malpermesi eĉ defendan militon, kiam sperto kapablos ĝin anstataŭi sukcese per paca protekto.

Inter usonaj ŝtatoj aŭ svisaj kantonoj jam ne ekzistas la demando. Kvazaŭ religie potenca fariĝis la forto de la sento federacia aŭ federala.

Verdire ĉe la homoj ĉiam ekzistas religiaj emoj al fortegaj araj sentoj. Nur la formon ili ŝanĝas. En Moskvo, post la mondmilito, laboristaj amasoj salutis jam la restaĵojn de Lenin kun sama fervoro kiel, antaŭ la milito, la popolo salutis eklezian sanktaĵon.

Inter bŭrĝaj skeptikuloj en Okcidento la patruja flago aŭ nacia himno kortuŝas eĉ la plej malmolajn,. En Sovjeta Ruslando tion sukcesas la flago ruĝa kaj la kanto de l’ Internacio. En ambaŭ lokoj kaj en ambaŭ okazoj iu regnano, kiu ne forprenus respekte la ĉapon aŭ ne partoprenus la kutiman saluton, riskus insulton aŭ baton tute same kiel pro blasfemo.

Tion memorigi nepre necesas por ekkompreni ĉion entenatan en konflikto inter du moraloj, subtenataj de dŭ malsamaj »religioj« aŭ adoroj. Tiu sento nova, kiu disvastiĝis en Okcidento grandskale post la mondmilito, ne plu rigardis la nuran patrujon kiel plej superan plafonon, sed la homaron, alie dirite jam ne la eron, sed la tuton.

La svisa respublikaro mem konis interne tiun saman evoluon de patrujamo tra sia historio. Ĝiaj kantonoj kutimiĝis al aparta vivo de diverslingvaj ŝtatetoj, ja kunligitaj, sed fiere memstaraj, eĉ sendependaj. Por ĉiu el ili la vorto nacio dumlonge signifis la popolon de unu landeto, la propra »respubliko kaj kantono« fervore amata.

Ankoraŭ nun ĉiu kantono ĵaluze konservas ne nur sian apartan registanon kaj propran parlamenton, sed ankaŭ sian himnon kaj flagon kun propraj koloroj.

Tian karan simbolon vi tute ne povus kompari kun la ŝildo de ia urbo aŭ provinco.

Male ĝi estas vera standardo de la patrujo kaj, jam de centjaroj, ĝuas religian respektegon, kiu daŭras apud la respekto al la federala svisa flago, poste oficialigita dum la XIX-a centjaro.[4]

Antaŭ ne tiom longe rezignis la svisaj respublikoj pri siaj apartaj armeoj kaj, ne de tiom longe, la komuna standardo estas ĉie salutata emocie apud la malnova kantona flago, ankoraŭ pli multobla ĉe la fenestroj dum publikaj festoj.

Avoj de la nunaj ĝenevanoj diris «veturi Svisujon«  por vojaĝi al Lausanne. Iliaj aŭtomobilistaj nepoj ankoraŭ nomas la straton inter ambaŭ urboj la «strato al Svisujo«.

Jam de longe Francujo konis internan unuecon, kiam ankoraŭ bataleme la naciistoj de Ĝenevo aŭ Friburgo defendis sian patriotismon kontraŭ la nova mentaleco »federala«, kiu al ili ŝajnis tiom danĝera kaj kontraŭnacia, kiom la nuna intemaciismo. Por ili la patrujo signifis la propran ŝtateton. Ne pli longe ol de tri generacioj ĝeneraliĝis en la svisaj lernejoj la egaleco inter la du patrujamoj. Estas facile organizi demandarojn laŭ usona enketemo. Al la nomo »patrujo«, nuntempaj lernantoj respondus, iuj per sia kantono, iuj per Svisujo, iuj per ambaŭ apude.

Eĉ la vorto federala ŝanĝis la signifon post kvindek jaroj. Tion atestas la lingvoj mem. Antaŭe ĝia senco estis simila al nuna federalista: partiano de federacio. Hodiaŭ usonangle aŭ svisfrance la vorto simple rilatas al ĉio koncernanta la centran registaron. Eluziĝis la vorto.

Vidu la evoluon de la vorto patrujo, patruja, patriota, k. t. p. Hieraŭ en Svisujo ĝi rilatis nur al unu respubliko, ĉu Berna kantono, ĉu Tiĉino, ĉu Ĝenevo. Hodiaŭ ĝi entenas ankaŭ la ideon pri tuta Svislando kaj cedas al ĝi ĉiam pli da loko.

Antaŭ unu centjaro, en 1830, la tutsvisaj patriotaj societoj renkontis ĝuste la saman kontraŭstaron kiel en 1930 la porpacaj asocioj. Ili ŝajnis kontraŭnaciaj kaj antipatriotaj, ĉar ili klopodis amigi pli vastan patrujon ol la ĝisnunan, la lokan respublikon.

Similan batalon oni konstatis pri ĉiu plifortigo de la centra povo. Unue neniu kantono volis cedi eĉ iom de sia absoluta suvereneco. Poste ĉiuj ekkomprenis iom post iom, ke tio estas neevitebla por la komuna bono.

Interne la diversaj kantonaj institucioj ankoraŭ malsamas en pluraj detaloj. Ankaŭ antikvaj ĵaluzoj, preferoj, simpatioj aŭ malsimpatioj ne tute malaperis, sed ĉar jam ne ekzistas kantonaj armeoj, sed nur kantonaj policoj, tiuj sentoj esprimiĝas nur per kantoj, ŝercoj aŭ karikaturoj, malpli danĝeraj ol milito.

Sed, kiam okazas ia datreveno, tiam la sento pri la plivasta komunlando regas apud la malnova patrujamo. Ambaŭ himnojn oni kantas, la federalan kaj la kantonan. Ne estus mirinde, se la Eŭropaj regnoj iam spertus tute similan evoluon. Cetere ĝi jam komenciĝis. Du paŝojn antaŭen, unu malantaŭen, tri pluajn, du revenen, tiel progresas ĉiu societo.

Dum homoj batalas, ili volonte kredas je dilemo inter ĉio aŭ nenio. Iuj vidas la malnovan adoron absolute forigota kaj la novan adoron sendiskute akceptota, aŭ male la novan venke repuŝota kaj la malnovan glore konservota. Tio estas kontraŭa al sperto historia. Ĝenerale ia geedziĝo fine stariĝas inter ambaŭ sentoj.

Fiksante daton por Kristnasko, la papo Liberius elektis la sunfeston de la Mithra religio, kies ĝojigan kutimon ŝatis la popolo. Tiel ĉiuj estis pacigitaj en fakta interkonsento kaj la moderna kristnaskfesto entenas ankoraŭ la paganajn manĝegojn samvespere kun la meso noktomeza. Neniel inspira ekzemplo ĝi estas, sed notinda realaĵo.

En Svisujo la nacia festo havas propran daton[5] en alia monato ol la Berna Festo aŭ la Geneva Eskalado, kiam oni kantas la kantonan himnon[6].

Post kvincentjara sinsekvo de kunligoj, ĵaluzoj, interbataloj kaj repaciĝoj, la svisaj respublikoj fine formis solidan ligon kun forta komuna sento inter egalrajtaj diverslingvanoj. Ke same okazos iam inter pli grandaj kaj pli kleraj nacioj, tio estas supozebla kaj nenio malhelpus tiam, ke, unu tagon en la jaro, ĉiuj nacioj en la mondo sonorigu samtempe la sonorilojn de siaj urboj kaj vilaĝoj por soleni sian sopiron al paca kunvivado.

  1. Letero al la franca ambasadoro en Berlino 29 Aprilo 1875. Vidu Hanotaux: Histoire de la France contemporaine kaj specialan numeron de la franca revuo Paix par le Droit. Februaro 1931, kun dokumentoj.
  2. Belgujo ne batalis nur pro si mem, sed ankaŭ pro sia promeso malebligi trapason de sia teritorio por ataki alian najbaron. Lojaleco ne permesus alian sintenon sen sufiĉa antaŭ-averto pri l’ rezigno je la promeso.
  3. En ĉapitro VII pri Eklezio kaj Ŝtato.
  4. Vidu ankaŭ William Martin: Histoire de la Suisse, Paris, Payot 1924.
  5. I Augusto, datreveno de la unua Kontrakto inter svisaj kantonoj en 1291.
  6. 12 Decembro, datreveno de la ĝeneva batalo kontraŭ Savojo en 1602.