Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Eklezio kaj ŝtato

El Vikifontaro
VIII.
EKLEZIO KAJ ŜTATO


Kiu kapablas observi patrujon — La vero pri gepatroj — Scienco kaj patrujo — Pornacia kredo kaj kontraŭ-pastra racionalismo — Eklezioj kaj sinkritiko — Sento pri pekoj individuaj, ne kolektivaj — Eklezio humiligata de ŝtato — La kosto de reamikiĝo — Encikliko de Pio XI — Patrujo super kristana religio — Mussolini pri »La nekonata sekteto« — Iama absoluteco — Moderna kompromiso.


Kiu kapablas malfermi siajn okulojn? Kiu kapablas observi la patrujon kaj ties konduton?

Ekonomiajn faktojn, diplomatajn avantaĝojn, ĉion pri la materia vivo de la ŝtato vi povas ja taksi kaj mezuri. Sed ĉion mistikan aŭ pasian, ĉion aman aŭ kredan, kiel esplori tion?

El ekstero unue. Vidu la patrujon de l’ ceteraj homoj. Kian animon ili kreas al ĝi, kian nacian dion ili adoras, pri tio ni mem ofte parolas kaj ili reciproke pri la nia. Sed nian observadon malheligas la vualo de l’ antaŭjuĝoj.

Ne multaj inteligentuloj emas imagi sin en la haŭton de la najbaro por kompreni lin pli bone. El ekstere oni juĝas kaj malbone juĝas. El ekstere oni estas juĝata kaj estas malbone juĝata.

El interne observi ŝajnas ankoraŭ pli maldece. Ne estas eble rigardi malvarme tion, kion oni amas. »Sian patrinon oni ne juĝu.« Sed erare estas kredi, ke oni devus observi malvarme. Sen amo nenion oni povas ja kompreni.

La infanoj en la XX-a centjaro malpli timas ekscii la veron pri siaj gepatroj. Ili amas ilin eĉ ne kredante ilin perfektaj. Malpli timemaj, eble malpli silentaj ili estas, sed pli malkaŝemaj. Certe pli spontana estas ilia karesemo.

Por esti el interne observata, l’ animo nacia bezonus la helpon de scienco. Sed kiom da scienculoj lasas en sia laborejo la sciencon kune kun la blanka surtuto! Mikroskopon ili prenis por ekzameni tiujn emociojn, kiujn ili ne partoprenas. Por rigardi patrujamon, ili formetas la ilon, ĉar ili mem estas kredantoj sur tiu kampo.

En la latinaj landoj iom post iom la kontraŭpastra racionalismo anstataŭis la katolikan kredon per la patriotisma kredo. Tiu ĉi lasta fariĝis la sola religio altigita super ĉiuj ceteraj kaj ĝuanta ĉiujn ŝtatrajtojn sen ia limigo al ĝi aŭ toleremo al ne samaj konvinkoj.

Kio fariĝas el animo nacia tiel lokita plej supren? Manke de scienco, ĉu troviĝas alia interna okulo por ĝin observadi, alia konscienco por ĝin kontroli? Scienculoj mem konfesas, ke nura scienco ne povas forigi militon. Serĉado de venenaj gasoj sufiĉe montras sciencon envicigita por buĉado. Necesas etika vidpunkto.

Tian etikan internan okulon kie ni serĉu? La kristanaj eklezioj instruas ja sinkritikon, sed plej ofte rezignas instigi al ekzameno de l’ kolektiva si en formo nacia. La tutan homaron ili proklamas kulpa, sed nur la individuajn pekojn ili rekonas.

Eĉ sur tiu kampo humiligis ilin la monarkioj. La roma kaj lutera eklezioj, ambaŭ estis ofte devigataj fermi siajn okulojn, forviŝi aŭ eĉ pli-malpli rajtigi ĉe princo devojiĝojn ordinare kondamnitajn ĉe nura subulo. Inter tia kosto kaj la propra ekzisto ili devis elekti. Ankaŭ por ili la korpa vivo kaŭzas ian submetiĝon de l’ spirito.

En la XX-a centjaro eĉ pli granda estas la humiliĝo, ĉar necesis en la ŝtato cedi la lokon al la prinacia religio. La alia, per si mem tutmonda, ricevas subtenon nur, se ĝi servas la pli malvastan.

Eŭropaj militoj devigas samekleziajn pastrojn preĝi en kontraŭaj sencoj. Oficiraj gazetoj ekzamenas la influon de l’ armepastroj al la kuraĝo de l’ soldatoj kaj al la venko ĝuste sammaniere kiel ili mezuras la efikecon de gaso aŭ nova pafmaŝino.

Se ribelus la eklezioj kontraŭ tia subigo, se ili ekjuĝus la nacian moralon de la ŝtato en la nomo de alia principo tutmonda, ili estus forigotaj de la publika vivo kaj persekutataj en sia instruado. La movado por seneklezia lernejo, kun apogo de nacia pasio, fariĝus ne rezistebla.

Post la mondmilito, ŝtato kaj eklezio fariĝis malpli malamikaj en Francujo. Sur patriotisma bazo realiĝis la repaciĝo. Anstataŭ esti bruligata, Johana de Arko estas nun komune festata. Dum enterigoj de marŝaloj en Parizo, piaj prelatoj kaj liberpensaj ŝtatistoj aperas kune anstataŭ sin eviti.

Sub servado al la prinacia religio de la ŝtatoj, la Eklezio regajnis sur la kampo tera multon el la perdita grundo. Eĉ sur la kampo spirita, ĝiajn proprajn dogmojn la filozofoj malpli atakas, de kiam ĝi kliniĝis al tiu ekstera dogmo.

Relevi la kapon kaj de supre juĝi la prinaciajn religiojn de la ŝtatoj, tio estus ja komenci riskoplenan batalon. Jam la kondamno al la francaj rojalistoj[1], tamen agrabla por la Respublika Ŝtato, kostis kare al la Katolika Eklezio en la vicoj de la nacianista junularo. Same en Germanujo la episkopa kritiko pri la rasista movado kaj en Italujo la papa protesto kontraŭ »pagana adorado de la ŝtato« jam en 1931. Jam ĉe surtroniĝo Pio XI deklaris en Encikliko Urbi Arcano la jenon:

»Ĉiuj popoloj, kiel partoj de la homa familio tutmonda, devas esti kunligitaj per frateca kutimo. La amo al patrujo kaj al raso fariĝas fonto de multaj maljustaĵoj kaj de malnoblaĵoj, kiam, transirante la limojn de la justo, ĝi defalas al troa amo je la nacio.«

Ĉe la Protestanta flanko, tute simila estas la risko. Eĉ aldoniĝas unu plia: la risko de l’ interna disiĝo, kiun aŭtoritata eklezio kapablas eviti. Nura diskuto pri milito aŭ patrujo povas rompi la pacon de la ŝafaro, kaŭzi eksiĝojn, malkuraĝigi kotizantojn kaj inviti la polvon amasiĝi sur la sidbenkojn de l’ŝtataj kaj armeaj estraranoj, okupataj nur en la tagoj de naciaj festoj.

Mortis Kristo por ke vivu lia instruo. Ĉiam emas eklezioj moderigi sian instruon por ke ili vivu mem. Ili ne vidas tion. Jam de longe enkorpiĝis la kutimo supermeti la patrujon super ilian moralan juĝkampon kaj' agi same pri la klasaj privilegioj, ne kunigeblaj kun kristana frateco.

Voli por la ceteraj vivantoj tion, kion oni postulas por si mem, certigi por ĉiuj infanoj kaj ĉiuj maljunuloj tion, kion oni nepre havigas al sia familio, konsenti leĝojn kaj oferojn tiucele, konsideri la bezonojn de fremdaj nacioj, ami siajn kontraŭulojn kaj redoni bonon kontraŭ malbono, jen idealo sendube tre malfacile gardebla, kvankam eble ne pli ol tiu pri seksa disciplino, multe pli taksata de l’ eklezioj.

Ĉiuokaze, tio estas la nepra instruo de la Prediko sur la Monto kaj tiu, kiu proklamis ĝin, preferis morti ol rezigni je ĝi. Nur por daŭri en la spaco la eklezioj' evitas subigi la patrujojn al sama juĝo kiel la individuojn. Simila zorgo povas ŝanĝi ilian sintenon ankaŭ laŭ aliaj cirkonstancoj.

Multe malpli timemaj ili montras sin al la ŝtato, kiam tiu ĉi kontraŭdiras ilian komprenon pri edziĝo aŭ religia instruado.

Tiam ili ne hezitas tuj kontraŭbatali. Dum la XX-a jarcento la plej ofta modus vivendi inter ili kaj la ŝtato estas ia rega divido. La ŝtato fiksu la moralon de la patrujo, ili fiksu la moralon de la familio. Kaj se la unua formanĝas la duan, se milito igas la patron mortiginto, la edzinon vidvino kaj la gefilojn orfaj, se la klasa maljusteco forŝiras la patrinon el la hejmo por laborigi ŝin en fabriko, tiam al la eklezioj restas disponebla nur proponi al la homoj: rezignacio en ĉi tiu mondo. Tro malfrue alvenas ilia kompato. Nesufiĉa kaj humiliga, tiel vidas almozhelpadon tiuj, kiuj sentas sin forlasitaj kaj riproĉas tion al eklezioj.

Nesama estis la sinteno de la eklezioj en la komenco. Antaŭ ol imperiestro Konstantino ĝin oficialigis, la kristana eklezio daŭris tri centjarojn sendepende. »Nura sekto nekonata ĝi estus restinta sen la subteno de la Roma Imperio«, eĉ respondis iam Mussolini al la papo en publika parolado.

Sed, dum tiu tempo de sendependeco ĝi restis »absoluta« pri ĉiuj punktoj. Militservon ĝi malpermesis al siaj anoj. Vi devis ĝin forlasi antaŭ ol vi rajtis ricevi komunion. Kiel martiroj de kristanismo estis honorataj tiuj, kiuj rifuzis militservon. La unuaj gvidantoj de l’ Eklezio ja proklamis la neakordeblecon inter sia religia kredo kaj ĉia preparo de milito, eĉ pordefenda[2].

Kiam la imperiestroj de la ekfaliĝanta imperio aneksis la Eklezion tondante ĝiajn principojn, ili komence renkontis iom da rezisto. Necesis atendi ĝis Sankta-Aŭgusteno por trovi faman teologon pretan varbi la kristanan fervorecon por la defendo de l’ Imperio kaj de ĝia civilizo grave minacata. Spite je tiaj aliĝoj tamen ruiniĝis la Imperio malgraŭ pluraj armeaj venkoj[3].

Ankaŭ pri socia egaleco la komenca kristanismo sin montris multe pli radikala ol la pli posta. Unuatempe la membroj de l’ Eklezio realigis inter si komunismon en formo plej simpla. Tiom malproksime de tio ĝi staris en la deknaŭa centjaro, ke la kolektivistaj ideoj tiam kreskis eĉ kontraŭ la eklezioj kun ilia malbeno. Same okazis ankaŭ pri internaciismo preskaŭ ĝenerale.

Post la mondmilito de 1914 aperis iaj provoj al vekiĝo. Konstatinte la sukceson de laboristaj unuiĝoj, la Katolika Eklezio favoris la kreadon de kristan-socia movado por tiri la laboristojn el la influo de siaj kontraŭuloj. Tiuj novaj sindikatoj subtenis postulojn pri salajroj aŭ asekuroj, sed ne minacis la socian sistemon mem. Ilin kontraŭbatalis la ceteraj unuiĝoj kiel dividelementon en la klaso laborista. Evoluis la movado al partioj politikaj por eklezia defendo.

Ĉe la flanko protestanta kunvenis en Stokholmo en 1925 tutmonda kongreso, kiu principe rekonis, ke milito kaj socia maljusteco ne povas akordiĝi kun la kristana moralo[4].

Internacian instituton por sociaj esploroj fondis en Genevo la Federacio de Kristanaj Eklezioj, sed el tio ne rezultis ĝenerala movado de l’ protestantismo kontraŭ la sistemo de privataj profitoj, ankaŭ ne kontraŭ la milita devigo. Pri tiuj punktoj la radikalopiniaj pastroj formas malplimulton, kiu klopodas sin organizi.

Plej ofte ekster oficialaj kadroj esprimiĝas ia revekiĝo de kristanismo kaj reveno al ĝia pratempa necedemo kontraŭ la kolektivaj pekoj.

Ke la plimulto de l' oficiala pastraro ne aliĝas al tiu movado, tion oni klarigu ne nur per singard emo, sed ankaŭ per la fakto, ke multaj ne kredas tiun ĉi mondon plibonigebla. Ili rezignas la provon igi ĝin paradizo kaj akceptas ĝiajn krimojn kaj maljustaĵojn kvazaŭ neeviteblajn sur la tero.

Tiamaniere ilia edukado de l’ animoj kaj de la karakteroj preparas individuajn virtojn, kiuj poste servas kolektivajn malvirtojn anstataŭ ilin korekti. Estas vera tragedio.

  1. ↑ anoj de reĝo anstataŭ respubliko, riproĉitaj de la Papo pro provo identigi sian movadon kun katolikismo.
  2. ↑ Interalie Justeno Martiro kaj Origeno.
  3. ↑ Heering: De Zonderval van het Christendom 1928. Angla traduko: de Thomson, London 1930. Franca traduko: Dieu et Cesar 1933. Harnack: Militia Christi, Tubingen, 1905.
  4. ↑ Vidu en ĉapitro XVII decidon de l’ Anglikana Eklezio en 1930 pri rifuzo helpi militon.