Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Homaj oferoj

El Vikifontaro
VI.
HOMAJ OFEROJ


Altaroj antikvaj — Oferoj de homoj kaj bestoj — Abomeno sankta — Milito kaj pronacia religio — Profetaĵo de Mickiewicz — Milita mistiko — Armeo ĉe svisoj — Ŝiparo ĉe angloj —Reynold pri svisa patriotismo — Alkonformigo de sentoj ĉe anglo-saksaj popoloj


Krimo por la homo kaj devo por la regnano, jen la strangaj ecoj de la milito, kaj tamen estas ĝi, kiu pleje kunhelpas igi patriotismon sankta. La milito entenas teruran oferon. Ĝin oni povas postuli nur en la nomo de sento tre potenca.

Antikvaj religioj jam konis la homajn oferojn sur malpli granda skalo. Unuatempe la sento pri teruro kunhelpis al ilia prestiĝo. Pliposte ĝi sin turnis kontraŭ ilin pro morala evoluo.

Profetoj kondamnis tiujn hombuĉojn. Por ke la popolo ne forlasu Ia diojn kaj la pastraron, necesis ke tiuj fariĝu malpli sangavidaj.

Budho en Hindujo, Kristo en Palestino celis eĉ multe pli. Ili maltimis la koleron de la pastroj kaj hontigis ilin pri buĉado de bestoj. Ili atakis la pastran ideon pri dieco kaj difinis ĝin per amo kaj helpsavo al vivantoj.

Nuntempe la sanga kutimo preskaŭ ĉie malaperis. En Hindujo la lastaj restaĵoj de bestofera kutimo. estas kondamnataj de Tagore kaj Gandhi kiel skandalo.

Simile, en Okcidento, abomeno al milito sin turnas hodiaŭ kontraŭ la prinacia religio, kiu tro glorigis ĝin. Patriotismo devos rezigni la militojn, se ĝi ne volos vidi sin anstataŭata de alia mistiko.

En 1833 Adam Mickiewicz, la poeto de krucumita Polujo, skribis strangan profetaĵon:

»Kiel Kristo suferis pro la pekoj de la homoj, tiel Polujo disŝirita punpagas la pekojn de la ŝtatoj.

Sed kiel Kristo ja venkis la tombon, tiel ankaŭ Polujo revivos por savi popolojn kaj ilian ligon sigeli por daŭra justeco. Kaj kiel sur tero ĉesis la sangaj oferoj post reviviĝo de Kristo, tiel same ĉesos militoj post reviviĝo de Polujo.»[1]

Tiu neordinara profetaĵo meritas re-citon post unu centjaro. Polujo reviviĝis. Ankaŭ Ligo ekstariĝis. La sangaj oferoj . . . estas almenaŭ diskutataj.

En sia batalado kontraŭ novaj sentoj, patriotismo videble suferas unu ĉefan malfortaĵon, t. e. la tro granda loko donita al la milito en sia malnova mistiko.

Malpli minacata ĝi estus en la koro de la popoloj, se ĝin regus poezieco de l’ naskiĝa lando, religio de l’ civita devo, reciproka interhelpo kaj ofero de l’ maljustaj privilegioj.

Sed ĉiuj mistikaj fortoj, ĉiuj simboloj, monumentoj, relikvaĵoj, emblemoj, estas turnitaj al la milito kaj al ties herooj. Kial? Ĉar al milito kaj ne al paco estis dediĉitaj ĝis nun la plej grandaj sinoferoj. Tro da tomboj ĝi fosis. Kiel la homoj povus ĝin forgesi? Al ĝi sin klinas la piaj memoroj.

Kia tento al perforto por revolucioj!

Se venas iam ondego forbalaonta tiun tutan mitologion kiel sangan abomenaĵon de l’ pasintaj tempoj, kio restos al patriotismo kontraŭ la konkurencaj kredoj? La plej taŭge adaptataj al novaj kondiĉoj estos fine la plej fortaj.

Vidu konkretan ekzemplon: Svisujo, lando malgranda kaj tre patrujama. Dum centjaroj ĝi defendis siajn valojn kontraŭ iuj aŭ aliaj. Pro la militista sperto kaj la malmoleco de la grundo, ĝiaj plej sanaj viroj ekkutimis elmigri fremdlanden kaj dungiĝi kiel soldatoj en la servo de grandpotencoj.

Ambaŭ tradicioj kreis al ĝi popolanimon kaj nacian mistikon tre tipan. En ili la milita heroismo ludas grandan rolon, simile kiel la maro gravas al la angloj. Nun en Svisujo sidas la Ligo de Nacioj. Strangaj konfliktoj ektuŝas la kutimojn kaj la pensojn de la lando.

Edukado, naciaj kantoj, historio, legendaro, prapatra honoro kune donis al ĝi militan poezion tiom influan al spiritoj, kiom la majesto de l’ grandiozaj pejzaĝoj.

Ĉe militservo en armeo la regnanoj renkontiĝas ĉiujare dum mallonga deviga periodo. Memoraĵojn kamaradecajn kaj malofte abomenajn ĝi postlasas al tri generacioj de viroj ne partoprenintaj mem en milito. Por multaj svisoj ĝi estas la tipa nacia organizo, kaj la ideo pri senarmigo ekŝajnas al ili kvazaŭ ia funebro, doloriga, konfuzanta kaj kontraŭa al ĉiuj tradicioj plej sanktaj.

Malaperigu tiun armeon aŭ reduktu ĝin al dana formato kaj vi senigus tiel la svisan patriotismon de ĝia ĝisnuna koloro.

Estas do natura fakto, ke pluraj intelektuloj en Berno malkvietiĝas. Multaj el ili estas mem oficiroj kelkajn semajnojn ĉiujare.

Aŭskultu Gonzague de Reynold, la friburgan poeton de la Kantema Gloro: »Ne temas pri milito, li skribas, ankaŭ ne nur pri nia defendo, eĉ ne pri nia historia tasko: gardi la Alpojn. Temas pri nia spirito. Jam la grundo ĝin montris al ni: la armeo estas la sola formo de komuna eduko kaj de nacia disciplino, kiun tuta Svislando akceptas kaj kiu taŭgas al ĝi . . .«

Tro negative sonas tia priskribo. Se ĝi estus kompleta, Svisujo ne havus multajn ŝancojn de plua vivo.

Ekzistas por helvetismo alia bazo ankaŭ elĉerpita el la pasinteco, sed turnata al estonteco kaj sekve pli daŭra. Krom amo al la lando kaj al ties fidelaj montaroj, restas plie la fakto de paca kunekzisto kaj eĉ amikeco inter popoloj el malsamaj gentoj, lingvoj kaj eklezioj.

Tiun pacan kunvivon minacas la eŭropaj militoj pro la kultura sameco de parto de la svisoj kun unu najbaro kaj de alia parto kun lia kontraŭulo. Male ĝin plifortigas la paco kaj ĝi povas eĉ utili kiel eksperimento kaj simbolo por estonta federacio de popoloj. Tie kuŝas, por la svisa patrujamo, fonto de multe pli solida mistiko. Pli konforma al la estontaj bezonoj de Svislando kaj de la najbaroj, ĝi estas malpli tuŝebla de eksteraj minacoj.

Sed el espero vivas nacia mistiko nur ĉe premataj popoloj. Ĉe liberaj nacioj ĉefe el rememoro ĝi vivas. La hodiaŭaj sanktaj formoj kaj sentoj respondas al hieraŭaj bezonoj, kaj la klopodoj por konformigo al novaj postuloj ŝajnas ankoraŭ daŭre blasfemaj.

Frapantan ekzemplon pri tio montras Anglujo. Necesas unue kompreni, kiom fortegaj estas tie la sentoj pri ŝiparo kaj rego de la maroj, konsiderata tie kiel bonfara polico. Ĉefministro ja diris: Estas la maro ni.

Tuŝi tiun ŝiparon aŭ ĝin aludi malfavore, klarigi al la publiko, ke aliaj nacioj ĝin konsideras kiel minacon al sia libereco, konsili, ke oni ĝin malgrandigu aŭ submetu al la servo de ia supera juro, anstataŭi la ideon de paco brita per ideo de paco tutmonda, ŝanĝi la »patran« imperialismon per enviciĝo en ĉies rangon, jen proponoj, kiuj povus ja ŝajni ankoraŭ multe pli blasfemaj al patrujamantoj de grandpotenco, kutimanta respektadi sian nacian dion kvazaŭ la reĝan leonon, kiu gardas la pordojn de l' mondo.

Tamen, kun rimarkinda konstatemo pri la faktoj, la publika opinio en Anglujo malpli ol la ceteraj konstraŭstaras la necesojn de l’ alkonformiĝo. Ja konservante siajn eksterajn formojn, malnovajn kaj kolorplenajn, ĝi ŝanĝas iom post iom sian prinacian religion kaj ĝin tiel sekurigas kontraŭ detruaj ventegoj.

  1. ↑ Adam Mickiewicz: Libro de l' polaj pilgrimantoj.