Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Interna memkontrolo

El Vikifontaro
IX.
INTERNA MEMKONTROLO


Interna kritiko — Premata Klaso — Tagore kaj Lao-Ĉe pri mizero — Laborista ribelo — Ties tutmonda karaktero — Juĝantoj de patrujo — Pledo de Ch. Naine al milita tribunalo — Germanaj sindikatoj pri belga neŭtraleco — Jaŭres mortigata — Mac Donald are insultata — Anglaj laboristoj pri Generalo Dyer — Amritsara buĉado — Konflikto inter kontraŭaj fidelecoj — Kondiĉoj de unuforma konscio.


Scienco konas nek bonon, nek malbonon. Eklezio konas preskaŭ nur individuajn pekojn. Por malkaŝi la kolektivajn, restas nur iliaj viktimoj. Nu, mortintoj ne parolas. Kiu do juĝos la patrujon kaj ties animon?

Tiun grandan blasfemon kontraŭ la nacia netuŝeblo kuraĝas la klaso laborista. La interna okulo konsistas el la forgesatoj de l' malsupro.

La amo al patrujo altigas la homon super si mem. Jen ĝia belaĵo. Sed ne super sia mono. Jen ĝia manko. Flegante la nacian korpon, la patrujamantoj malzorgis la krurojn kaj brakojn. Ili atentis tro ĉefe la lipojn.

Ilia ŝtato ne starigis justecon inter la stomako. kaj la membroj. Knaras la funkciado. Al tiu klaso, kiu penas en fabriko, mankas hejme la komforto. Ĝi ne ricevas la tutan frukton de sia penado. Ankaŭ la nacio ne ricevas ĝin. Tro belan parton forprenas la dungantoj.

Jam en la sesa centjaro antaŭ Jesu-Kristo konstatis la ĉina pensulo Lao-Ce, ke »mizeras la popolo, ĉar kiuj ricevas de ĝi, tiuj postulas pli ol estas al ili ŝuldate. Jen la kaŭzo de la mizero«[1]

Pli moderna pensulo el Oriento, Rabindranath Tagore, poete priskribis tiun plimulton de homoj restantaj ĉe la malantaŭo de l’ pentraĵo:

»Estas ilia okupo surporti la ceterajn. Ne havantaj la tempon kulturi sin, bredataj per la forĵetaĵoj de l’ nacia riĉo, malpli nutrataj, malpli vestitaj, malpli edukitaj, ili servas la ceterajn. Ilia laboro estas la plej malagrabla, ilia sorto la plej malbona. Tie ĉi kaj tie ili mortas pro malsano, pro malsato. Jam bele, kiam ili ne mortaĉas de la suferigoj kaj insultoj, kiujn la supruloj defaligas sur ilin malsupren. Sen la necesaĵoj aŭ sen la komfortoj ili devas vivi. Kvazaŭ lampoportiloj de l’ civilizo ili staras, super la kapo tenas oleajn lampojn: La homoj supre ĝuas la lumon, ili malsupre ricevas la fanditan oleaĉon degutiĝantan sur iliajn kompatindajn korpojn.«[2]

Kiam lernas la lampoportiloj legi, kalkuli, pripensi kaj sin organizi, tiam ilia suferado naskas ekindignon. Kaj indigno blovas al ribelo. Reziston ĝi renkontas kaj batalo ekflamas. La konscio pri klaso estas foje tiom forta, kiom la konscio pri nacio. El malsupre tiu nova konscio ekrigardis la patrujamon kaj kuraĝis proponi demandojn al ĝi.

Ĉar simila situacio ekzistas alilande, ia solidareco naskiĝis. Internacia sento ekformiĝis el komunaj sopiroj al justeco kaj idealo.

Tiam la nacia animo ricevis juĝantojn enlandajn.

Tiuj juĝantoj kulpigis la ŝtaton, ke ĝi ne estas organizata je la profito de ĉiuj, sed nur de iu malplimulto, ili riproĉis ankaŭ la ŝtaton, ke ĝi disponigas ĉies vivon por militoj, kies neceson ili dubas. Tiujn militojn ili vidas kiel atakon aŭ defendon de bieno, ne kolektiva, sed posedata de kelkaj.

Tion pensanta laboristo, rifuzinta militservon, aperis al tribunalo kiel juĝanto: juĝanto kontraŭ juĝantoj.

»Mi ne konas tiun ĉi patrujon. Estas nia tero amata, vi diras, sed el tiu ĉi grundo mi ne posedas eĉ unu kvadratan centimetron kaj al mi ĝi estas tiom fremda kiom tero ĉina aŭ perua. Vi diras »nia tero« kiam ni defendu ĝin, sed vi ne plu diras nia, kiam ni dividu ties fruktojn. Kial mi ĝin defendu?

«Patrujo, vi diras, konsistas el niaj vilaĝoj kaj urboj. Sed ankaŭ ili ne apartenas al mi pli ol la grundo, sur kiu ili kuŝas. Tie mi povas loĝi nur pagante pezan tributon al la posedanto, ĉu svisa, ĉu germana, ĉu franca.

Kial vi postulus, ke mi mortigu homojn sub tia preteksto? »Patrujo, vi aldonas, entenas miajn samlandanojn kaj, se mi ne havas bienojn defendotajn, almenaŭ mi prenu armilojn por protekti tiujn, kiuj partoprenas la saman ekziston kiel mi. Certe mi komprenas tiun devon, multaj el miaj samlandanoj meritas esti defendataj... sed ankaŭ la malfeliĉuloj, la ekspluatatoj en aliaj landoj... Via divido inter samlandanoj kaj fremduloj ne akordiĝas kun mia situacio de laboristo...

«Patrujo, vi diras, estas ankaŭ mia edzino kaj la filinoj de l’ popolo kaj mi prenu armilojn por ilin defendi. Plaĉu al ĉielo, ke neniam okazu tio, ĉar la malamikojn de mia edzino kaj de la filinoj de l’ popolo vi ne serĉu trans la landlimo! Ili staras ja pli proksime sur la kamparo, en fabriko, en oficejo, en magazenoj kaj estas tiuj, kiuj lacigas iliajn malfortajn korpojn kaj igas ilin naski nur malfortajn idojn, antaŭdestinitajn fariĝi viktimoj de la vivbatalo!«

Tiaj sentoj estis jam tre disvastigitaj en 1914, sed malmultaj homoj kuraĝis rifuzi la uniformon kaj iri en malliberejon. La plej populara propono estis obei la mobilizon por renversi la pafilon aŭ pafi malantaŭen.

Ĝi plene malsukcesis en la faktoj malgraŭ la plej belaj kongresaj rezolucioj. Tiuj juĝantoj de la patrujo, kiuj ne volis iri en malliberejon, partoprenis en la milito kun tiom da heroeco kiom iliaj enlandaj kontraŭuloj. Ili tiam trovis ion defendindan: Liberecon, lingvon aŭ proprajn institituciojn. Post kelkaj jaroj ili tamen ĉesigis la militon per revolucio en pluraj landoj. Tiam multaj el ili bedaŭris, ke ili ne tuj komencis per tio por eviti la tutan buĉadon.

Ili eksentis kvazaŭ oni trompis ilin amase kaj deposte malfidis la patrujaman pasion, kiu kuntrenis ilin. Kritikemaj ili fariĝis pri la konduto de sia propra ŝtato. Volonte ili malkovris ties respondecojn anstataŭ: kulpigi ĉiam aliajn. Foje eĉ ili malpravigis sian patrujon pro ties konduto al najbaro aŭ al kolonia popolo.

Nacian sinkritikon, nacian »senton pri peko«, kiun eklezioj ne kuraĝis veki sur tiu kolektiva kampo, tion ili kuraĝigis kaj eĉ igis kvazaŭ kutimo en siaj rondoj.

Se vi deziris, post la mondmilito, serĉi en Germanujo severajn juĝantojn pri la perforta trapaso tra Belgujo, tiujn vi trovis multope ĉe la laboristaj unuiĝoj.

Ja sento pri etiko internacia ekfondiĝis. Laboristaj reprezentantoj en Parlamentoj ekesprimis tion kvazaŭ voĉon de konscienco rilate al ekstero.

Ilin kompreneble rigardis tuj kiel perfidulojn tiuj enlandanoj, kies plej supera plafono estas nacia. Pro sama kaŭzo Jaures en Parizo estis mortigita de pasia patrujamanto. Ĉar la granda oratoro postulis en Francujo, ke oni estu justa ankaŭ al Germanujo, li aspektis kiel agento de l’ eksterlando.

Oni timis lian kritikon pri la patrujo, kiun li tamen amis profunde, sed ne blinde.

En Anglujo samjare Ramsay Mac Donald estis forpelita de societo, ĉar li rifuzis akcepti senrezerve la militdeklaron en 1914. Post kiam li fariĝis ĉefministro de laborista registaro dek jarojn pli poste, oni kulpigis lin en gazetoj, ke li perfidas la imperion akceptante la devigan submetiĝon de Britujo al supera »eksterlanda« tribunalo en Hago.

Ĝis tiam oni kutimis ripeti Right or wrong, t’ is my country (Ĉu prava, ĉu malprava, mia lando antaŭ ĉio). Li respondis en Parlamento: If we are wrong, we don’t deserve to win«. (Se ni estas malpravaj, ni ne meritas gajni proceson). Tio estis ja nova moralo por granda Imperio.

En 1919 en Hindujo Generalo Dyer fajrigis maŝinpafilojn sur senarman popolamason, kunvenintan en Amritsar spite al lia malpermeso. La guberniestro jam estis proklaminta alarmstaton post ribelo kun dombruligo kaj mortigoj.

La oficiala buĉado faligis mil viktimojn, el tio kvarcent mortintojn.

En Londono laboristaj deputitoj kaj pluraj aliaj protestis en Westminster. Fine la Ĉambro de la komunumoj publike riproĉis la Generalon, revokotan hejmen de la registaro. En la Ĉambro de la Lordoj lin gratulis la plimulto de la nobelaj sinjoroj, ĉar li savgardis la ordon kaj la prestiĝon de la brita flago. Por ili Dyer estis nacia heroo maljuste kalumniata. Eĉ monkolekton al lia honoro malfermis la Morning Post[3].

Nun serĉu la impreson faritan en Hindujo foliumante la tiutempan Young India[4]. Legu ankaŭ la biografion de la Generalo, kiu estis brava soldato.[5] Por li, angla oficiro, hindaj patrujamantoj, ĉu Patel, ĉu Gandhi, estas nur malŝatindaj incitantoj kaj la kunveno en Amritsar nur amaso da danĝeraj malamikoj. Dyer amas sian patrujon kaj pro ĝi riskas sian vivon. Piede li venos al tiu kunveno kun kvardeko da homoj. Li savu la honoron de l’Union Jack, mokatan de perfiduloj! Por li sankta devo.

La kontraŭaj esprimoj estas tre malsamaj. Laŭ Gandhi[6]la Generalo estas kompatinda homo, kiu ektimis kaj elnerviĝis. Li volonte flegus lin, se li estus vundita aŭ malsana, sed li proponas formalan malaprobon de la krimo kaj proklamas nacian funebron por ĝin postuli de la registaro.

Al la hinda popolamaso la Generalo aspektas monstro kun sangoplenaj ungegoj. Al la nacio kaj al Gandhi la viktimoj estas historiaj martiroj. Dum centjaroj oni respektos ilian memoron.

Ĉiuj sinceraj estas tiuj malsamaj vidpunktoj. Jen konflikto inter kontraŭaj moraloj. Ĝi do pripensigu. Kie staras la unuforma konscienco? Kredantaj homoj troviĝas en ambaŭ kampoj. Tiel estas en ĉiuj militoj.

Por ke unuforma konscienco ekzistu, ja necesus, ke ĉiuj kredu je unu komuna valoro, lokata super ĉiuj ceteraj ŝataĵoj kaj ankaŭ necesus, ke ili akordigu siajn raciojn por apliki ĝin en detaloj. Mezuru la amplekson de tia paŝo.

Kontraŭaj amoj ĉiutage interbatiĝas ekstere kaj interne de la homoj kaj de aroj homaj.

En la Dyer-afero, la vidpunkto de la britaj laboristoj troviĝas samforma kun tiu de la hindoj. Tute nature. Ekzistas simpatio inter malfeliĉuloj kaj komuna antipatio kontraŭ la sistemo, kiu suferigas ilin. Jen du sentoj formantaj en la nacia konscio eron de internacia konscio. Eble la internacia konfliktos kun la nacia aŭ ĝi kompletigos ĝin kvazaŭ nova ĉelo. Ĝi kreskas en senco negativa kaj en senco pozitiva. Unuflanke ĝi utilas al la nacio kiel elemento de sinkontrolo kaj sinkritiko.

Aliflanke ĝi helpas la nacion altiĝi super si mem kaj konstrui al si pli vastan amon, kvazaŭ patrujon de patrujoj.

En ambaŭ direktoj ĝi puŝas al novaj moralaj devigoj de kontrolo kaj agado. Ĉe individuoj la etiko nomas tiujn: sento pri kulpo kaj servemo. La sama traduko valoras ankaŭ por la popoloj en societo de nacioj.

  1. ↑ Tao-Teh-king, LXXV.
  2. ↑ The Visva-Bharati Quartely, novembro 1930. Letero de Tagore.
  3. ↑ Disvastiĝis tro da legendoj pri la voĉdonoj en tiu ĉi afero. Ĉe la Ĉambro de la Komunumoj la revoko de l’Generalo kun riproĉo estis aprobita per 230 voĉoj kontraŭ 129 la 8. Julio 1920. Ĉe la Ĉambro de la Lordoj tiu revoko estas bedaŭrata kiel maljustaĵo per 129 voĉoj kontraŭ 86, la 20. Julio 1920.
  4. ↑ Angle Young India, kompleta eldono vol I. 1919 — 1921. France La Jeune Inde elektaĵoj tradukitaj. Stock. Paris 1924.
  5. ↑ Life of General Dyer de John Colvin, London 1929.
  6. ↑ Al Gandhi ne estis eble alveni al Amritsar por kvietigi la popolon. Lian eniron en la provincon la guberniestro malpermesis.