Interpopola Konduto/Klasa konscio
KLASA KONSCIO
Esplorante la konscion pri klaso, ni trovis ties
forton apud la konscio pri nacio. Tia forto ekzistas ĉe
klasoj supraj same kiel ĉe malsupraj. Sed malsupre
ĝi stariĝas ofte kontraŭ la nacia konscio por ĝin kritiki
kaj konkurenci, dum ĉe supraj klasoj, ambaŭ sentoj
ŝajnas unu kunmikse. Kial do estus malpli patrujama
la laboristo kaj pli patrujama la monhavanto? Ĉu
ne ekzistas ankaŭ financaj Internacioj batalantaj por
defendi klasajn avantaĝojn? Sendube ekzistas tiaj, sed
al ili mankas ĉia sento religia.
El malsupre kreskas la religiaj sentoj de l’ popolamaso. Kristanismon kaj patrujamon ne eltrovis imperiestroj. Kiuj pli poste profitis el popolaj sentoj, tiuj leĝigis ilin je propra avantaĝo por ĝui tian povon aŭ prestiĝon, kian tiuj kapablas havigi al gvidantoj.
Historio de l’ antikvaj civilizoj montras pastraron profitantan el la popola pieco por starigi sian kastan komforton malantaŭ ŝirmilo de sankteco.
Kristanismo estis en la komenco radikale revolucia kaj estus povinta, jam antaŭ la Norduloj, detrui la Imperion, se Konstanteno kaj liaj posteuloj ne estus ĝin aneksintaj kaj modifintaj en senco moderiga.
La nacian mistikon de la ŝafgardistino lotringa juĝis tre danĝera la tiatempa eklezio, ĝin malbonvenigis ankaŭ la burĝoj kaj la kortego. Nur la militistoj komprenis ĝian valoron, kiel bonege montris Bernard Shaw en sia teatraĵo »Saint Joan«.
Kio igis patriotismon ĝenerala sento, en Francujo, ĝis la fundo de la kamparoj, tio estis la granda revolucio. Pro ĝi la regnano fariĝis soldato por defendi la teron forprenitan el la manoj' de l’ sinjoroj. Similan senton kreis la rusa revolucio batalanta kontraŭ la »blankaj« armeoj post la fordivido de la teroj kaj bruligo de kasteloj.
Klasa kaj nacia konscio samflanke fervoras ĉe la popolo, kiam ĝi kredas sin mastro de la tero kaj de la ŝtato. Kio tiam okazas ĉe la posedinta klaso nun detronigita?
Dum la franca revolucio, ĝi rifuĝas eksterlanden kaj incitas fremdajn potencojn almiliti la propran landon por rekapti la povon kaj posedon. Sekvas kompreneble ĝenerala kulpigo al tuta tiu klaso pro perfido al patrujo. Procesoj okazas, eĉ araj suspektoj, kondamnoj kaj buĉoj de kulpuloj kaj senkulpuloj. Ĉiuj elmigrintoj kaj ties parencoj, amikoj aŭ ielaj kunuloj ricevas senkompatan punon. Aresto egalas morton. Klasa kaj nacia konscioj ne plu kuniras, kiam oni perdis la bienon, la monon kaj la povon. Oni vidas la Jakobanojn[1] kiel bandon da buĉistoj, ilian registaron kiel aron da friponoj. Oni deziras, ke venu milito kaj venku la eksterlando kontraŭ la propra nacio. Oni fariĝas »malvenkisto« aŭ »defetisto«, tio estas sopiranto al malvenko de la patrujo.
La celo estas ja liberigi la patrujon el la Jakobana tiraneco. Simile la malvenkistoj en 1917 kaj 1918 deziris ĝin liberigi el imperiestra tiraneco.
Komparu la senton de la sovjetaj laboristoj kaj de la rusaj elmigrintoj post la mondmilito.
Ne troviĝas pli taŭgaj atestantoj ol la vortoj de la gepatra lingvo. Legu la gazetojn de la franca revolucio. La vorto Patrujo entenis la revolucion. Ties adeptoj nomiĝis Patriotoj. La kanto Marseillaise en 1795 egalis La Internacion en 1920.
Kaj kiuj kantis ĝin kun Rouget de l’Isle en tiu tempo, ne ĝuis eksterlande pli belan famon ol la bolŝevikoj post unu centjaro kaj kvarono: »Ili klopodas enkonduki en la Respublikon[2] tiujn inferajn instruojn, kiujn sekto malpia, blasfema kaj freneza eltrovis por detrui ĉiajn religiajn, civilajn kaj politikajn principojn. Jam fondiĝis en la ĉefurbo kaj en pluraj provincoj de Polujo kluboj fratiĝantaj kun la Parizaj Jakobanoj. Tien ili sekrete disvastigas sian venenon, ĝin blovas en la mensojn kaj lasas ĝin fermenti. La starigo de fajrejo tiom danĝera por ĉiuj Potencoj, kies regnoj najbaras la landlimon de la Respubliko, tute nature kaj devige ekvekis ilian atenton; ili kune interkonsentiĝis pri la rimedoj por haltigi la malbonon tuj ĉe naskiĝo kaj malproksimigi de siaj landlimoj tiun danĝeran venenon...«[3]
Tiun revolucian kaj soldatan patriotismon uzis Napoleono Bonaparte por starigi sian militan imperion. Kiam li poste falis kaj la francaj reĝoj restariĝis sur tronon, ilin malutilis du gravaj faktoj en la okuloj de l’popolo: unue, ke de fremda interveno ili ricevis la kronon kaj due, ke ili provis malfari la revolucion ankaŭ socie.
La postaj reĝimoj estis devigataj alianci kun patriotismo por vivokapabli. La naskiĝinta grandindustrio utiliĝos al milito kaj al nacia defendo. En 1870 la trian respublikon naskis en Parizo la malvenko sendube, sed ankaŭ la rezistemo.[4] De la franca revolucio la tria respubliko certe perdis la vulkanan forton, ĉar la politika celo estis atingita, sed ĝi konservis sian soldatan patriotismon rigardante al venkinta Germanujo. Tiu sento gajnos la revenkon en 1918.
En Germanujo tian popolan patrujamon vekis la malvenko sub Napoleono Ia. Ĝia fervora filozofo estis Fichte[5] kaj ĝin profitis la Hohenzollernaj princoj. Ili ĝin organizis poste kun helpo de la grandindustrio, kiu ludas ĉefan rolon, ĉar la sango de la soldatoj ne kostas tiom kare.
Se la laboristoj forlasas la patrujaman bazon por alia idealo, tiam la grandindustrio troviĝas al ili en duobla konflikto: interbatalo klasa kaj interbatalo religia inter la nacio sankta kaj la internacio blasfema.
Profitanta el patriotismo kaj mastro de ĝiaj rimedoj, la reganta klaso gvidas tiun senton kaj en ĝin enprofundiĝas. Sed se socia revolucio triumfas kaj forigas la industrion el la manoj de la ĝisnunaj posedantoj, kiom longe ili restas ankoraŭ patriotaj en ŝtato kiu forigis ilin? Tion decidas la religia forteco de ilia propra sento, la eduko, la kutimoj, la hejma moralo ricevita kaj nun ofendata.
Antaŭ ol ĝi troviĝos en tia situacio, la privata industrio sin defendas. Ankaŭ trans la landlimoj ĝi organizas reziston. Ne malpli fervora ol la laborista estas ĝia klasa konscio. Pro logiko ĝi ja devas ankaŭ labori sur tutmonda plano.
Sed malfavore al ĝi ekzistas unu diferenco fundamenta. Ke la laborista klaso kreskigis ian novan religian senton pri tutmonda patrujaro kaj pri egaleca socio, tion ĝi kapablis fari, ĉar ĝi enkalkulas ja nombran amason.
Sed la financistoj kun siaj aferistaj internacioj ne povas disvastigi mistikon pri siaj karteloj. Ne troviĝus publiko por akcepti tion. Ili konsistas el eta malplimulto, kiu perdas la tradician ŝirmilon, se la popolamaso forlasas la prinacian kredon.
Unuflanke ili subtenas la nacian mistikon, al kiu ligas ilin ankaŭ la familiaj sentoj kutimaj. Aliflanke klopodas ilia klaso por sin organizi trans la landlimoj. Tia internaciismo estas ja pure aferista kaj vidas sin atakata el du flankoj samtempe: de la klaso laborista sur la tutmonda bazo kaj de la popola nacianismo de la mezaj klasoj, kriantaj »mortu hebreoj! mortu kosmopolitaj financistoj!«. Tie vi trovos la klarigon de certaj ecoj en faŝistaj aŭ naci-socialistaj movadoj, kiuj timigas iujn riĉajn helpintojn.
Nacia konscio kaj klasa konscio povas naski diversajn kunmetaĵojn. Ili kontraŭstaras aŭ kuniĝas en strangaj interkruciĝoj.
Ankaŭ tre grava diferenco tempa montriĝas. Ĝis la XX-a ceentjaro la profitgajno bazis sur libera konkurado. La komerca sistemo igis la financistojn kontraŭuloj inter si. Nun ilia klaskonscio devigas ilin unuiĝi por rezisti al laboristaj postuloj. Ankaŭ la racio proksimigas ilin per ŝanĝi teknikon. Ilia ekinterkonsento trans la landlimoj malfruas je duoncentjaro kompare kun la internaciemo de laboristoj kaj ankoraŭ regas ĉe ili la konkuremo.
Ne nur al armilfabrikantoj utilas naciismo, sed ankaŭ al ĉiuj industrioj povantaj vivi nur per ŝirmo de doganaj muroj. Se laboristoj minacas la muron, ilin punas senlaboreco, se ili toleras ĝin, ilin frapas multekosta vivo.
Eĉ plie. Se la nacia tradicio fariĝas malutila al iu financa intereso, se la inteligento montras alian rimedon internacian, tiuj supraj klasoj, kiuj oficialigis la patrujamon kiel sian religion, de nun trovos tiun senton survoje kiel baron. Ĝi regas en moroj, en mensoj, en koroj, unuvorte en la aero nacia, kiun ili spiras hejme kaj publike. Ĝin oni pridiskutas nur en rondoj malamikaj al privata kapitalo.
Dum ĝi restas la ĉefa religio de l’ supraj kaj de l’ mezaj klasoj, estas tre danĝere agi kontraŭ. Tion oni povas fari malantaŭ kurtenoj ĉe banko aŭ en oficejo. Sed se la kontraŭeco iam malkaŝiĝas al la strato, ĝi tuj estas fimontrata kiel hipokritaĵo. Indignas la popolo kontraŭ financisto, publike patriota kaj, aferiste internacia.
Same kiel ĉe scienco, vi konstatas malkonsenton inter la kora kredo kaj la malvarma racio.
- ↑ Nomo donita al la ekstremuloj de la Franca Revolucio, ĉar ili kunvenis en malnova ĉambrego jakobana.
- ↑ La Serenissima Respubliko (Polujo).
- ↑ Deklaro de la rusa ambasadoro Jacques de Sievers anoncanta la sendon de regimentoj al Polujo kaj la duan dividon de tiu lando (29 Marto - 9 Aprilo 1793).
- ↑ En Januaro 1931, kiam mortis marŝalo Joffre, la francaj plej ekstremaj socialistoj kiel Paul Faure insistis en sia gazeto Populaire pri tio, ke ili kun Jules Guedes kontraŭstaris la forlason de Parizo en 1914 kaj ke la generalstabo devis ĝin defendi pro minaco de popola ribelo.
- ↑ J. G. Fichte: Reden an die Deutsche Nation, 1813.