Interpopola Konduto/Konkludo
Ni esploris faktojn: Nacian moralon en konflikto kun aliaj. Internacian moralon formiĝantan. Generalajn faktojn pri kutimoj kaj pri sentoj. Eksperimentajn faktojn, kiuj enkondukas novaĵojn.
Gravas eĉ la plej malgrandaj. El estintaj kaj estantaj miksaĵoj devenas la estonteco. Patriotismo estas, kunmetaĵo el revolucio kaj konservemo. Similaj elementoj kreskigas novan moralon aŭ moraron. Ĉiu sperto farita, ĉiu kutimo akirita, ĉiu sento disvastigita partoprenas la floriĝon.
Ni ĉiuj emas preferi unu doktrinon. Ĝi kunagas tiom, kiom ĝi estas aplikata, sed ne sola ĝi troviĝas. Ankaŭ mil aliaj faktoj lasas sian postsignon en la moviĝanta realo. Ni ĉesu nun priskribi publikajn fenomenojn. Eĉ sen provo profeti, ĉiu povas ja riski antaŭkalkulon aŭ dedukti konkludojn. Estas lia privata rajto. Sola kondiĉo estu, ne kompromiti sciencon kaj nur propraspeze kalkuli.
La vivo de homaj aroj similas al la vivo de individuoj. Ankaŭ por ili necesas interna sano kaj harmonio de ĉeloj: Iom oni trograndigas iluzie la graveoon de unu ero. Ankaŭ ĝi mem estas aro kaj daŭras nur tiom, kiom ĝi kontentigas la bezonojn de la konsistaĵoj. Malatentitaj partoj emas al dissolvo de la korpo kaj al reveno je aliaj unuaĵoj.
Eroj kaj aroj, individuoj kaj grupoj, akiras konscion pri sia aparta ekzisto. La konfliktoj kun la ekstero kreas kompleksojn aŭ sentarojn batalajn kaj defendajn. Erinaca mistiko de la pikharaj bestoj.
Kiam erinacoj-homoj vivas en societo, tiam ilian konkordon ĝenas tiuj kompleksoj. La flamiĝon de tiuj emoj repremas iom post iom la sento grupa, la respekto al la aro. Kreskas kontraŭaj kutimoj kaj stariĝas moralo malfavora al egoismo de ĉiu individuo.
Tiun necesaĵon helpas racio por faciligi kunvivadon. Helpas ankaŭ sento. Speco de sankta abomeno ĝeneraliĝas. Ĝi haltigas la deziron mortigi interne de la grupo. Ĝi starigas barilon al troa vanteco kaj troa krueleco de ĉiu. Dumaniere ĝi agas: en individuo, per kredo kaj kutimo; ĉirkaŭ li, per kolektiva premo de publika opinio kaj leĝaro.
Timo je onidiro, timo je tribunalo, ĉiaj timoj egalas minacon je puno. Honton aŭ bedaŭron, riproĉon aŭ mokon, monpunon aŭ kondamnon.
Ĉio estas penso, ekkrias filozofo. Ĉio estas sento, respondas psikologo. Ĉio estas kutimo, konstatas sociologo. Kiom utilus kontraŭmeti unu al alia realaĵojn fakte miksitajn?[1]
Kune ili konsistigas la ekzistantan moralon. La plej grandaj edukintoj de l’ Homaro ĉiam predikis ŝpari tribunalojn kaj kreskigi en ĉiu individuo la personan kunmetaĵon de intema memkritiko, akirindaj kutimoj kaj reganta konvinko.
Nenia juĝistaro, nenia polico sufiĉus por reteni ĉies enviojn, se ilin ne moderigus jam la potenca kutimsentaro de la kolektiva moralo.
Interne de la grupoj, ĝi malakrigis iom post iom la pikilojn de l’ individuaj erinacoj. Sed nun pli proksime staras la diversaj homaj aroj pro la rapidiĝo de la komunikiloj. Malvastiĝis la spaco aŭ la tempo por ĝin traveturotaj. Nun la civilize kombitaj erinacoj amasiĝis en gigantajn histrikojn[2] laŭ la bildo de la Troja ĉevalego aŭ moderna tanko. Ekzistas nun la societo de la histrikoj aŭ pli ĝuste de la dornpikaj grupoj. Tiu nova societo de grupoj aŭ aro de aroj ne povas pace vivi alimaniere ol la pli malgrandaj tutoj el kiuj ĝi konsistas. Siavice ĝi devos nepre tondi la pikilojn de la naciaj histrikegoj, strangaj aroj da kombitaj erinacoj, emaj relevi eksteren ĉiujn siajn dornojn, kiam ili stariĝas en kolektivaj buloj unu kontraŭ alia.
Tiu sama distingo inter bono kaj malbono, kiu valoris interne de la kolektivaj buloj, nun valoras ankaŭ por la gruparo. Nur la transiro estas konfuza.
En la nacia patrujo, ĉiujn pikilojn vi klasigas en la fakon pri malbono, se ili leviĝas inter individuoj. »Mortu malamo, rabo kaj mortigo, mortu minaco kaj brutala minaco.«
Sed en la fakon pri bono vi klasigas la samajn pikilojn, se ili eksteren leviĝas kontraŭ alia grupo. »Vivu malamo, buĉado kaj venĝo«, se la nacio ricevis ofendon aŭ malkontentigon. Tiam »vivu vanteco, fiero kaj egoismo« de la dorna bloko!
Kio estis kulpa inter anoj de la grupo, tio nun fariĝas virta kontraŭ alia grupo. Kiu rifuzas venĝi kaj malami, tiu pekas kontraŭ patrujo. Amo, pardono, helpo, kompreno aŭ ofero al malamiko, fariĝas krimo kaj perfido al la nacio.
En la regno, dekstrulo kaj maldekstrulo bataladis kaj insultadis unu la alian. Subite okazas la pli vasta konflikto inter ilia lando kaj la ekstero. Jen ili paciĝas kaj interkisiĝas. Kortuŝe. »Vivu pardonemo«.
Nun ili minacas kaj insultas la dekstrulojn kaj maldekstrulojn de la najbara ŝtato. Ankaŭ kortuŝe. »Vivu malamo sankta«.
Ne plu taŭgas tia klasigado. Se viajn plafonojn vi metas sub komunan tegmenton, necesas akiri ankaŭ komunajn ideojn pri bono kaj malbono.
La plej grava kulpo de la ŝtataj moralistoj kaj pastraroj estis erara konfuzo inter ununombro kaj multnombro. Ne ekzistas nur unu patrujo, mia patrujo, la patrujo, sed multaj patrujoj, niaj patrujoj, la patrujaro. Tute same en nia lando ne estas nur mi, sed ni.
Se iu kredas posedi moralon eternan, kiel li povas samtempe ĝin subigi al malvasta provizora plafono, limigita en spaco kaj daŭro? Konstante la landlimoj ŝanĝigis dum centjaroj kaj ĉiam nur partojn de la terglobo ili okupis. Rigardu la geografiajn kartojn de la diversaj epokoj. Se la patrujon oni starigas ame kvazaŭ egan personon, tiam ĝi kapablas kunvivi kun aliaj samuloj nur kun la sama konscienco, kiu nepre necesas al individuoj en societo, tio estas sento pri bono kaj malbono, supera al si mem.
Ja materialistoj, ne religiuloj, simple konstatas: al nova grupiĝo, nova moralo; al pli vasta socio, pli vasta etiko.
Kredanto, rifuzanta la pli vastan amon, povus tiam ankaŭ rifuzi la adoron al la nacio, se li volas koni nur homojn, ne arojn. Sed ami limigitan grupon kaj ne la gruparon, tio fatale gvidas al malamo kontraŭ homoj. Ŝovinismo entenas malpli da amo al unu patrujo ol da malamo kontraŭ homoj, amantaj alian patrujon, aŭ kontraŭ samlandanoj, amantaj patrujaron.
»Se vi permesas malamon, tiam lasu nin elekti, kion ni malamu!« ekkriis la forgesitaj ĉeloj, kiuj provis grupiĝon laŭ klaso. Inter unu batalo kaj alia batalo, tiam la premato elektis tiun kampon, kie li vidis esperon. Por lin refratigi al la patrujo, necesus unue ĝin mem refratigi ekstere kun la ceteraj kaj interne instigi ĝin ami pli frate tiun mizeran duonon, neglektitan kaj suferantan.
Se oni devus kalkuli nure sur bonvolo, tiam nek interna justeco, nek ekstera paco iam atingiĝus laŭ la nuna rapido. Sian brutalan laboron faradas ankaŭ la bezono kaj la ribelo kun la helpo de publika lernado. El interfrapoj kaj zigzagoj elstariĝas la nova moralo.
Ekzistas nur du rimedoj de ŝanĝa kreskado ĉe grupoj, ankaŭ ĉe individuoj. Tion atestas kuracarto kaj psikanalizo tute same kiel sociologio. Unu estas blinda rezisto al la novaj kondiĉoj, kaj rezultanta eksplodo. Morton oni riskas. La dua estas alkonformigo de l’ organoj, ideoj kaj sentoj. Malpli riske.
Vi prenis tro multon el tio, kio nun mankas al najbaro. Kiam ekregos lia bezono, kiaj estos la du eblaĵoj? Aŭ vi cedos al li la troaĵon, aŭ li forprenos ĝin de vi, eble kun la resto. Saĝo racia kaj bonvolo profunda montras la unuan metodon por restarigo de l’ ekvilibro. La dua signifas batalon. Ĉiutaga realo entenas ambaŭ. La unua plejofte malfruas, kvazaŭ beleta virino pri si mem okupita.
Se la bonvolo plikleriĝus, se la saĝo plivastiĝus, ili kune ludus egan rolon por pasigi la homaron de unu al alia moralo. Ui konformigus individuan egoismon al socia egaleco kaj nacian patrujamon al pli vasta sento. Tiam ĉesus militoj, kiel ĉesis dueloj.
Sed superstiĉo metas lokajn limojn al bonvolo kaj nescio haltigas ja saĝon. Ne multaj homoj demandas la religion de Kristo aŭ la etikon de Budho por gvidi sian voĉdonon aŭ sintenon al la ŝtato. Nur sian klasan, eklezian aŭ partian pasion ili esprimas kaj ofte ĉiujn tri kune.
Anstataŭ fariĝi milde, adaptiĝo naskiĝas el interbatoj kaj rebatoj. Tiam la nova moralo konservas postsignojn el tio. Arma rezisto kaj ribelo postlasas en la vundoj la venenon de perforto. Niaj idoj ja vivos el stranga miksaĵo de klaskonscio, parte sukoesinta, kaj de patriotismo, larĝigita al kuna tegmento super plafonoj aŭ al kuna ĉielo super tegmentoj.
Tiam la eklezioj, ankaŭ adaptitaj al la nova sento, kredeble helpos ĝin per evoluinta mistiko. La popolanimo estos ĉerpinta komunan moralon homaran el akiritaj kutimoj kaj renovigitaj instruoj. Interbatalintaj elementoj, Ligo de Nacioj kaj sovjetunuiĝo, revolucioj okcidentaj kaj orientaj, budhista veko kaj kristana pento, ĉiu laŭ granda aŭ malgranda partopreno, estos kunfarinta la estontecon.
Grizonda torento ŝaŭmu pro kolero pensante je kristala rivereto. Tamen ambaŭ ne evitos, ke iliaj akvoj troviĝu kunmiksitaj en posta rivero kaj maro. La estonteco ne elektas sian devenon.
Hieraŭ la sankta egoismo ŝajnis idealo. Hodiaŭ ĝi montriĝas danĝero, ĉar ĝi staras ja plurope. Al antaŭa kompreno aldoniĝas plua. Aŭdu Ministron Grandi, parolanta en la nomo de l’ faŝista registaro en 1931 :
»Je certa momento Italujo, ĵus faronta sian plej grandan nacian klopodon, nomis sanltta egoismo sian rajton kaj libereoon. Hodiaŭ tiu formulo ne plu kontentigas nian menson tute. La grandeco de nacio mezuriĝas ne nur per la amplekso de la defendotaj avantaĝoj, sed ankaŭ per la graveco kaj nobleoo de la plenumiotaj devoj[3]».
Jam de longe oni parolis pri la rajto de popoloj. Hodiaŭ oni malkovras, ke rajto de unu fariĝas devo de alia. Ni citis jam deklaron de Gandhi: »La angloj estas popolo praktika. Liberecon ili ŝatas por si mem. Ĝin ami ankaŭ por aliaj estas nur paŝo plue.«[4]
Estas fakte la samo, kiel ami ĝin por si mem, ĉar la alia havas propran sin tre similan al nia si kaj tiom gravan en liaj okuloj. Ni ĉiuj rigardas nur unu saman valoron finfine identan. En tio kuŝas nia iluzio, ke ni kredas ĝin samtempe unusola kaj malsama.
Neniu juĝisto povus rezoni tiamaniere sen risko montri sin partia kaj indignigi la publikon. Li ne vidas miajn interesojn teleskope grandigitaj kaj viajn interesojn ridinde malgravaj. La balancan pezilon li devas teni egale por ĉiuj kaj rigardi ĉiujn interesojn, kiel ĉiuj plendantoj vidas ilin: gravaj por si.
Tio estas nenio alia ol vero scienca. La sento pri justeco estas nura speco de objektiveco. Ignori la rajton de la ceteraj, tio similas kaŝi la kapon sub sablo.
Kiom utilas konservi, pri la graveco de si mem kaj de siaj avantaĝoj, iluzion, kiun ni konsideras erara ĉe najbaroj? Akcepti la vidpunkton de juĝisto estas pli praktike; ankaŭ pli vere.
Kiam oni atingis tion, oni jam ne bezonas eksteran juĝiston, ĉar oni posedas en si mem advokaton de la kontraŭuloj. La regulo pri fair play, tiu sporta leĝo, La estonteco apartenos al tiu kredo, kiu preĝos per agoj utilaj al ĉiuj. Kio gravas, tio estas plimultigi la eksperimentojn pri paco kaj justeco. La vortoj mem ne havas eĉ sencon sen apliko viva.
Plej trafe predikas la Kvakeroj aŭ Amikoj, ĉar ili silentas kaj nur agas tiel, kiel ili dezirus, ke ĉiuj agu. ili ankaŭ ne atendas. Ili tuj komencas. Templon aŭ pastron ili eĉ ne havas sed ili rifuzas mensogi, ekspluati aŭ militi kaj iras volonte helpi al ĉiaj konstruantoj de pli bona mondo, egale ĉu mahometanoj, ĉu hebreoj, ĉu budhistoj, ĉu sendiuloj. La Samaritanon amas tiuj silentaj kristanoj. Sian ateston ili skribas per spertitaj provoj, akiritaj kutimoj kaj sekvitaj ekzemploj. Pli ol ĉiaj predikoj ĝi efikas.
Kia homo, kia popolo vi volas mem esti? Kian mondon vi deziras kunkrei? Al kia homaro vi sopiras, por tie kunvivi feliĉe kaj egalece? Montru vian ideon per via agmaniero, de progreso al progreso. Jen praktika bazo de tutmonda katekismo por homoj kaj ŝtatoj.
»Granda popolo, skribis Romain Rolland, havas ne nur sian landlimon por defendi. . . Spirito ne estas la malpli grava parto de popolbieno. La homaro estas simfonio de grandaj kolektivaj animoj. Kiu ne kapablas ĝin kompreni kaj ami alie ol detruante parton de ĝiaj elementoj, tiu montras, ke li estas barbaro.«[5]
Tiu alvoko al la popola konscienco eksonis meze dum la ondego de 1914. Ankoraŭ nun ĝi pravas. Sed apenaŭ ekzistas tia konscio pri komunaj kaj reciprokaj valoroj. Ĝi estas organo kulturinda.
Ĝis nun la respondeco de unu homo limiĝis je sia konduto individua. Kolektiva konscienco plivastigos tiujn limojn. Necesos pensi ne nur al unuopaj maljustaĵoj, sed ankaŭ al tiuj farataj are aŭ grupe, kaj al tiuj, kiujn oni profitas, permesante ilin al ceteruloj.
Pasinte de la kampo pri etika racio al la kampo de religia entuziasmo, necesos, por organizi pacon kaj justecon, veki tiom da fervoro kaj oferkapablo, kiom patrujamo tion sukcesis por militoj.
Momenton imagu, kiom oni jam atingus per kvar jaroj da simila sindonado sen la buĉado! Kiel la kristanismo povis konsenti doni sian benon al ĉiaj kontraŭaj nacidefendoj kaj ankoraŭ ne predikis tiun pli urĝan senarman krucmiliton?
La homaj aroj emos al interna justeco kaj ekstera federacio por atingi tuton harmonian. Kiu scias, ĉu ili haltos tie? Progresos ilia moralo. Iam ili sentos ankaŭ la rajton de la bestaro kaj sian devon al tiu najbara mondo. Jam ni amias iujn bestojn. Aliajn ni turmentas. Ĉevaloj estas sklavoj senkompate uzataj.
Vidante, kiom da homoj buĉas aŭtotaobiloj ĉiutage sur la stratoj, oni povas ekpardoni nur memorante, kiom da ĉevaloj antaŭe tiradis tro pezajn ĉaregojn.
Kiam ni komprenos ĉian ekzistaĵon kiel ĝi vidas sin mem, tiam la universo jam havos nenion por klarigi al ni kaj ni konscie partoprenos ĝian signifon.
Tiam ni povos mezuri la iluzion de ĉiuj egoismoj, homaj kaj naciaj. Taŭga labordivido postulas ja, ke ĉiu en la mondo plenumu sian taskon individuan kaj aran. Sed necesas bone scii kian taskon. Ĝin plenumi malutilante al ceterulo, sen ia kalkulo pri liaj reagoj, kaj igi tian forgeson ĉefa religio sia, tio estas nur voki militon kaj ĝin antaŭe sanktigi.
Aŭ evoluos patriotismo al ara moralo, kiu igos la nacion kapabla kunvivi en societo, aŭ ĝin anstataŭos alia formo de kolektiva sento, pli favora al paco. Verŝajne ambaŭ emoj apude kreskos kaj, iom post iom, ili kuniĝos. Ambaŭ estas nur aspektoj de unu fenomeno viva.
- ↑ Vidu Novicov: La morale et l’ intérêt, Paris, Alcan 1912, Dewey: The nature of human conduct, New-York, Hall, 1922. Levy-Bruhl: La morale et la science des moeurs. Paris, Alcan 1903.
- ↑ Histriko estas pli granda besto kun longaj pikharegoj, kvazaŭ dorna porko.
- ↑ Le Temps, 16 Mars 1931.
- ↑ Vidu ĉapitron XII.
- ↑ Super la batalo (1914).