Interpopola Konduto/Kontrolo kaj protekto
KONTROLO KAJ PROTEKTO
Kaŭĉuko en Kongolando — Klasbatalo en Sudafriko — Koloniaj mandatoj — Internacia kontrolo — Ekatentas la publiko — Sekvoj ĉe aliaj kolonioj — La problemo pri malplimultoj — Timo je kontrolo — Venkintoj kaj venkitoj — Ĉu paco, ĉu justeco? Kio unue — Kontrolo pri armado
— Sento pri sekureco — Relativa senpotenco de polico.
Dum egoista sin montras la konduto nacia sur la
kampo diplomata, tre ofte kruela ĝi montriĝas en
kolonioj. Ne por faciligi la vivon al enlanduloj oni
alportas tien la grandajn progresojn de tekniko, sed
por akceli la profitilojn de la blankuloj.
Malmulte gravas la sentoj de la ceteraj homoj, kiam ili havas nigran haŭton. Estas ja konata la sovaĝa sinteno de blankaj popolamasoj kontraŭ arestitaj nigruloj en Suda Usono.
Por havigi al si laboristojn en Afriko, la grandaj kompanioj pri Kaŭĉuko provis ĉion, eĉ turmentadon. La edzinojn oni forprenis, la virojn oni batis, la rifuzantojn oni punis per fortranĉo de korpaj membroj. Tiajn prooedojn permesis koloniaj administradoj kiel la estraro de Kongolando sub Leopoldo Il-a[1] kaj eĉ nigrula ŝtato kiel Liberia.[2]
En Sudafriko, blankaj laboristoj aplikas renverse la klasbatalon kaj ligiĝas kun boeraj naciistoj kontraŭ enlanda loĝantaro senigita je regnanaj rajtoj.
La plej rimarkinda novaĵo iniciatita per la Ligo de Nacioj estas la sistemo de koloniaj mandatoj, ebliganta publikan kontrolon pri la nacia konduto de l’ venkintoj, almenaŭ en tiuj teritorioj.
Ĝis tiam ne ekzistis alia kontrolo tie ol soleca voĉo de iu kuraĝa misiisto aŭ de konscienca vojaĝanto, pretaj riski sian vivon por atesta rakonto.
De tempo al tempo, iu deputito trovis okazon turni publikan demandon al la ministro de kolonioj en la hejma Parlamento; sed neeviteble li ĉiam estis tuj riproĉata pri trograndigo, kulpigo sen pruvoj, misfamigo de la patrujo kaj eĉ perfido kontraŭ ĝia honoro. Por sukcese lin silentigi, aŭ indigne lin respondi per elokventaj vortoj, aparte zorgis tiu registara fako, nomita de Dickens »la ŝtatoficejo por ĉirkaŭparolado.«
Nu, la mandatsistemo alportis la diskuton sur internadan forumon. Senkoloniaj ŝtatoj de nun rajtis ion diri. Tiamaniere sidis en la komisiono pri Mandatoj unu svedino, kiu foje reprezentis sian landon ĉe la Kunveno de la Ligo de Nacioj. Ŝi gvidis en Stockholmo higienan movadon de virinoj kontraŭ tuberkulozo kaj drinkado. La koloniajn guberniestrojn, unu post la alia vokitajn al la Komisiona tablo kvazaŭ al Tribunalo, ŝi sprite demandadis pri la maniero, laŭ kiu ili permesis al senskrupulaj komercistoj veneni la nigrulojn, aŭ pri la impresaj diferencoj inter malgranda monpuno al blankulo, mortiginta nigrulon, kaj dujara malliberigo al nigrulo, ŝtelinta manĝaĵon de blankulo.
Kiu konis iom la kutiman atmosferon de la koloniaj ŝtatpalacoj kun ĝiaj imponaj marmorŝtuparoj, al tiu ekŝajnis la nova soeno kvazaŭ iom el mondo renversita.
Usono malpermesis al siaj kunliganoj de l’ mondmilito aneksi senplie la eksgermanajn koloniojn kaj! la disrestaĵojn de l’ Turka Imperio.
En la Kontrakton de la Ligo de Nacioj Prezidanto Wilson enmetigis la artikolon 22-an, laŭ kiu »la prospero kaj progreso de tiuj popoloj formas sanktan taskon de la civilizo « kaj ili devas esti helpataj ĝis ili atingos maturecon.
Tiaj teritorioj estis konfidataj al protekto de unu aŭ alia mandatita ŝtato, kiu raportu ĉiujare al la Ligo pri sia regado tie.
La raportojn ekzamenas sinsekve la Komisiono pri Mandatoj kaj tiucele ĝi venigas reprezentanton de la koncerna potenco, foje la gubemiestron mem.
Kutimiĝintaj al la belsonaj frazoj de antaŭparoloj al Kontrakto, la unuaj subskribintoj ne tro serioze konsideris la kondiĉojn laŭliterajn. Kiam en niaj manoj kuŝas la teritorioj, venu kaj rekaptu ilin, se vi kapablas! Ili rigardis la tutan aferon kiel kaŝvestitan aneksadon kun plaĉa bukedo el piaj vortfloroj por kvietigi la skrupulojn de usona puritano.
Fakte la afero ne marŝis tiel ronde. La publikan scivolemon tiklis kaj vekis tiu Komisiono. Tiuj ĉiopovaj Moŝtoj el kolonioj, devigataj sin prezenti, kvazaŭ ekzamenaj kandidatoj, antaŭ juĝantaro kun paperujoj plenaj je demandoj, jen sufiĉe pika spektaklo!
Montriĝis homa sento ĉe kelkaj el la juĝantoj, ĉar ilin la Ligo elektis ja kiel spertajn individuojn, ne kiel oficialajn delegitojn de apartaj regnoj. Sed eĉ pli grave efikis la ĵaluzo inter la diversaj potencoj kaj kritikemo de tiuj, kiuj ne ricevis sian parton de la kuko aŭ perdis ĝin pro la malvenko. Tiuj elementoj sufiĉis por malebligi, ke la afero fariĝu nura teatraĵo, kiel esperis iuj en la komenco.
Certe ne paradizoj sur tero estas la teritorioj sub mandato. Demandu mem enlandanon. Sed almenaŭ fariĝis neeble, kaŝi la tuton sub kovra mantelo. Unu, el ili, la Iraka reĝlando, jam ekflugis per propraj flugiloj post ellaso el la brita kolombejo. Novaj kutimoj ekformiĝis per la ĵusa funkciado.
La publikan opinion ektuŝis la ideo, ke raportoj estas ŝuldataj kaj ia kontrolo devigata. Jen ekpaŝo. Koloniema gazetaro jam timis, ke la mandatsistemo baldaŭ vekos la orelojn de la enlanduloj mem. Tiam ne nur tie suferos la reganta potenco limigon de sia povo, sed iom post iom ankaŭ la ceterajn koloniojn ekpenetros tiu »febro al kontrolo».
Ĝuste tiel okazis. La blankrasista registaro Sudafrika proteste plendis en 1924 pri cirkulero de l’ angla ministro por kolonioj, kvankam la dokumento neniel koncernis la teritorion de tiu Dominiona ŝtato. Ĝi rilatis al Kenja kaj al Okcidentafriko.[3] Estis ordono al la Guberniestroj, ke ili akceptu novan bazon por estontaj decidoj. Kiam okazos konflikto inter intereso de la blankaj kolonianoj kaj avantaĝo de la enlandaj popoloj, de nun la dua ricevu la preferan konsideron. »Tiel vi rekte nin kondukos al respubliko de nigruloj kaj restos al ni nur pretigi la valizojn!« ekkriis la rasistoj de Cape kaj Pretoria, timante la infekton.
Tre simila timo malebligis, ke la Ligo de Nacioj serioze kontrolu la nacian konduton al gentaj kaj lingvaj malplimultoj en Eŭropo. Ili ja posedas ian plendrajton, sed ekzistas nenia juĝantaro simila je la Komisiono pri Mandatoj. Por ke plendo estu efike atentata, necesas, ke iu ŝtato prenu mem la aferon en manon kaj pledu ĉe la konsilantaro aŭ ĉe la ĝenerala kunveno. Malfacile tion atingis la naciaj malplimultoj, kaj tial plejofte dormis iliaj petskriboj en la fundo de tirkestoj.
Ĉiaj kontroloj el ekstero limigas la suverenecon de la regnoj kaj pro tio renkontas egan reziston. Same okazos pri senarmigo. La specialajn kontraktojn pri naciaj malplimultoj aŭ »minoritatoj« oni trudis nur al la venkitoj kaj al la regnoj novaj aŭ renovigitaj pro la venko.
En tiuj landoj de Orienta Eŭropo, limoj absolute justaj estas neeblaĵo. Restos ĉiam intermiksoj, ĉu vilaĝoj polaj ĉirkaŭ urbo germana, ĉu vilaĝoj ukrajnaj ĉirkaŭ urbo pola. En la urboj mem vi trovas du aŭ tri kvartalojn kun lingvo kaj religio malsamaj: luteranaj germanoj, katolikaj litovoj, ortodoksaj blankrusoj, grekuniaj ukrajnanoj, judlingvaj hebreoj ktp. En suda Balkano konataj estas la miksoj en Makedonio. Eĉ al kunsalato de diversaj legomoj tiu malfeliĉa lando pruntedonis la nomon. Nepre necesas ia garantio por moderigi la ĉikanojn, la batalojn kaj la venĝojn, ĉar ankaŭ ili enskribiĝas en la naciajn animojn kaj helpas nutri malamon kaj pligrandigi la riskojn al milito.
Sed la venkintaj potencoj restas ekster kaj super la propra leĝaro, kiun ili mem dekretis. Se ili tro severe ĝin aplikus al ceteraj landoj, tiam ankaŭ al iliaj regnoj ĝi alvenus kiel ondo novkutima.
Tion ili maldeziras, ĉar ankaŭ ĉe ili ekzistas kelkaj lingvaj minoritatoj ne ĉiam tute kontentaj.
Ke oni venu rigardi tion el ekstero kaj per maldiskreta nazo flaru en ilia kuirejo, tion ili nepre kaj energie malkonsentas. Jen kial la protekto de la Ligo de Nacioj ne ricevis permeson ekfunkcii normale sur tiu ĉi kontrolkampo.
Ankaŭ en alia senco ĝi estas »brulanta« problemo. Oficiala celo de la ĝenevaj kunvenoj estas ja konservi la pacon. Se ĉiumomente la membroj alvenas kun plendoj, tiam rapide la Konsilantaro fariĝas lavejo de malpuraj ĉemizoj kaj akra disputejo. Difektiĝas atmosfero. Malaperas ĝentileco. Pugnobatoj eksonas sur la blua tablo.
Certa tradicio formiĝis en la Ligo ĉe la Konsilantaro: paco antaŭ justeco. Laŭ nura ŝajno, ĝi estas ja saĝa kutimo. Sed laŭ sperto praktika, ĝi repuŝas tro da nesolvitaj disputoj, kiuj surloke pligraviĝas kaj baldaŭ infektas tutajn naciojn.
Trovita solvo, eĉ post neagrabla diskuto, male evitas amason da suferoj tuje kaj militon estonte. Neniu mortis pro la diskuto pri lernejoj en Silezio. Kontraŭe ĝi forigis utile kelkajn nubojn.
Anstataŭ ekzameni tiajn abscesojn mem, oni dum jaroj diskutadis la demandon, ĉu ilin esplori aŭ ne. Klara estis la rezultato: unuflanke pligraviĝis kaj inflamiĝis la danĝeroj surloke kaj aliflanke tamen plivastiĝis la timata ideo pri la kontrolo, post tiom da parola batalado pri ĝi antaŭ la tutmonda publiko.
Temas ĉi tie ne pri estonta doktrino, sed pri spertoj jam faritaj. Tial ne estas multe direbla pri la internacia kontrolado de l’ armiloj. Cefe ĝi gravas en sia rilato al la popolaj sentoj pri sekureco aŭ timo je danĝeroj.
Malfido estas detruilo por ĉiu societo. En ordinara vivo, sur la stratoj iradas grandega plimulto de homoj sen ia armilo en la poŝo. Ĉar ili ne kunportas mem revolverojn, ili ne imagas, ke la ceteraj pasantoj agas malsame, almenaŭ ne multaj. Ankaŭ oni ne vidas armilvendejojn en ĉiu stratangulo, kiom cigarbutikojn aŭ kafejojn. Kiam ekzistis tiom multaj, tiam oni ne havis tiun senton pri relativa sekureco, kiu nun ekzistas iom.
Inter nacioj male, tre ampleksaj kaj tre videblaj estas armilaroj. Kaj, se ili ne estas publike videblaj, eĉ pli timindaj imagas ilin la malfido de l’ najbaroj, emaj suspekti kaŝon. Nur kontrolaj eblecoj kaj kontrola kutimo sukcesos iam malkreskigi la malfidon sur tiu ĉi kampo. Senarmigo, sen kontrolo reciproka, nur instigas al suspektoj en la komenco.
El kio konsistas la sento pri sekureco en loka vivado dum paco? El la konvinko pri senarmeco sufiĉe ĝenerala, el la malofteco de krimoj, el la kutimo iri al juĝejo anstataŭ uzi perforton. Impresas ankaŭ la ekzisto de garda polico, sed ne tiom, kiom oni kredas
Unue la polico estas nombre malgranda. Plie ĝi ne malebligas krimojn. Nur aresti la krimulon ĝi kapablas. Plej kompleta sekureco ja troviĝas en vilaĝo, kaj tie ekzistas nur unu ĝendarmo, eble eĉ ne unu.[4]
Pli sentebla timo pri danĝeroj ekzistas en la urbegoj, kie polico estas pli videbla, kaj en ties ĉirkaŭkvartaloj, kie krimoj estas pli oftaj. En Ruslando la imperiestroj tenis ĉirkaŭ si multegan policaron. Tamen unu post alia caro falis mortigite. Ĉie oni vidis uniformojn tie. Tamen ne trankvilaj sin sentis la vizitantoj.
Vidu la strangan najbaron en apuda kampardomo. Nokte li dormas kun pretaj pafiletoj sur ambaŭ tabletoj. Lian sintenon observas psikologo. Supraĵe vi klarigos per timo lian armitecon. Profunde vi trovos ankaŭ ĝuste la malon. Liaj propraj armiloj kaŭzas parte lian timon.
Internacia sekureco, en formo de popola sento, kreskas nur el kutimiĝo al solvo de konfliktoj per tribunalo, el sperto pri militoj evititaj, el konfido kaj kontrolebla senarmigo. Ĉia malfunkcio, ĉia malfido, ĉia minaco, ĉia ultimato, ĉia paniko refortigas la malan senton pri danĝero, ankoraŭ la pli fortan’ sur tiu interŝtata kampo.
Antaŭ ĉio necesas la konvinko de la popolamasoj kaj tion disponas reĝe la gazetaro presa kaj parola.
- ↑ Vidu René Claparède: L' Evolution d’ un Etat philantropique, Atar, Genève 1909 kaj E. D. Morel: Red Rubber, London 1919.
- ↑ Vidu la enketon de la Ligo de Nacioj pri sklaveco en Liberia, Genève 1930.
- ↑ Vidu Kenya White Paper, julio 1923.
- ↑ En Eŭropo la sento pri sendanĝereco estas pli forta ĉe malgrandegaj ŝtatetoj kiel Lichtenstein aŭ Andora Respubliko ol ĉe la plej grandaj, mem superarmitaj.