Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Mesianismoj

El Vikifontaro
XIV.
MESIANISMOJ


Agado sen armiloj — Anglaj »suffragettes« — Laborista

striko kontraŭ von Kapp — Civila helpservo de Pierre Ceresole — Helpo al fremdaj nacioj — Polaj elmigrintoj en 1848 — llia mesianismo — Naciaj taskoj aŭ »misioj« — Eksterlanda malfido pri tiuj

»misioj« — Krucaj militoj kaj koloniaj entreprenoj.


Al libera lando ne prezentiĝas samaj okazoj kiel al mallibera nacio por ekprovi reziston aŭ batalon sen armiloj. Sur la kampo socia, plej konata provo estas la striko. Sur la kampo de politiko proviĝis diversfoje la rifuzado pagi la impostojn. Tion amase faris anglaj virinoj, kiam ili batalis por la voĉdonrajto antaŭ la mondmilito de 1914 . En malliberejoj ili provis ankaŭ la rifuzon manĝi kaj la minacon morti pro malsato.

Pluraj anglinoj oferis sian vivon dum la batalo de la »suffragettes«. Eĉ unu sin ĵetis sub ĉevalon, por devigi la reĝon legi petskribon. Post la mondmilito, kiam generalo von Kapp provis nuligi la Respublikon en Germanujo, la Berlina laboristaro sukcesis haltigi komplete la ekonomian vivon de la ĉefurbo per ĝenerala striko. Senpotenca kun armea forto, li devis rezigni. Sed tie temas ja pri bataloj hejmaj. Sur la kampo internacia ne ekzistas, krom milito, multaj provoj menciindaj. Gandhi zorgas pri l’ animo de sia popolo. Lia metodo havigis al Hindujo patriotismon ja heroan, sed ne militkoloran. Ĉu aliloke troviĝas io simila?

Jes, sed nur malgrandskale. Viro kiel Pierre Ceresole ekzemple preferas la Svislandon de la Ruĝa Kruco al la Svisujo de la dungsoldatoj ĉe la fremdaj reĝoj en antaŭaj centjaroj. Inter la du tradicioj, unu militista kaj unu samaritana, li elektis la duan por eduki sian generacion.

La Ĝeneva Ruĝa Kruco aplikis kompaton en la tempoj de milito. Kion organizis li, tio funkcias en la tempoj de paco. Per ĝi li kutimigis junularon defendi sian landon alimaniere ol per milito.

Se katastrofo aŭ subakviĝo ruinigis en iu lando vilaĝon, tiam en ĝoja kolegaro tien veturas la volontuloj de la Helpservo kaj alportas al suferanta loĝantaro la necesan kunlaboron de siaj brakoj.

En 1928 ili rebonigis al la vilaĝanoj de la ŝtateto Lichtenstein la kampojn kovritajn de ŝtonoj per elbordiĝo de l’ Rejno. En 1930 ili purigis la regionon de Lagarde en Suda Francujo post la terura subakviĝo. Serioza kaj efika estis tiu laborego de centoj da junuloj el deko da diversaj landoj. Inĝenieroj ĝin kontrolis kaj publike laŭdis. Jarojn poste, loĝantaroj danke festis la datrevenon de tiu senpaga frata manhelpo. Eĉ monumentoj ĝin memorigas.

Sekve ne la sian, sed aliajn landojn ili defendis en okazo de malfeliĉo. Tamen ankaŭ la sian ili servis tiel, ĉar ili kaŭzis al ĝi multajn amikojn.

Iuj el ili, ne ĉiuj, estis rifuzantoj de militservo. Ili malkonsentis prepari buĉadon kontraŭ najbara popolo, eĉ iris pro tio en malliberejon. Pli bone defendi sian patrujon ili kredis irante helpi la najbaron en malfacilo, ŝvitante kun li sur la kampo de katastrofo, partoprenante lian suferon kaj vivante senkomforte kaj soldate sen alia salajro ol lia miro amika.

Tiel ili kreskigis, same ĉe si kaj ĉe li, aliajn sentojn ol malfidon kaj sindefendon, nure negativajn. Ili helpas kunformi alispecan animon popolan.

Germanoj, skandinavoj, francoj, angloj, romanoj kaj slavoj aliĝis al tiuj entreprenoj de peniga laborado. Frateco de la fosilo anstataŭis la fratecon de l’ pafilo. Tie kuniĝis oficistoj, studentoj, laboristoj, militrifuzantoj kaj armeoficiroj, kiuj preferas tiaspecan militon al la sanga.[1]

La volontuloj de tiu helpservo proponas al ĉiuj popoloj sian metodon kaj predikas ĝin nur per apliko. Nur tiel oni kreas kutimojn. Ne sufiĉas ilin revi.

De 1830 ĝis 1848, Eŭropo vidis polojn sin miksantaj al ĉiuj klopodoj de iu ajn nacio penanta liberigi sin de fremda premo. Tiuj elmigrintoj el malfeliĉa lando flugadis al Italujo, al Francujo, al Hungarujo, al Germanujo por proponi sian helpon al frataj popoloj kun pafilo en la mano. Tia estis ilia mesianismo antaŭ la tempo de Krasinski: ie ajn militi por la rajto de popoloj kaj por Polujo, la simbolo kaj martiro.

Jen misio de patrujo, tasko de nacio. Ne nova estis la penso pri sankta rolo de unu popolo aparte elektita. Ĉiu lando ja konas la saman ideon kaj, en 1848 la eŭropa romantismo kulturis tiun dogmon. Ĝi estas eĉ formo de prinacia religio. Sed pli multe por milito ol por paco jam utilis tiaj mesianismoj.[2]

Al milito ĝi estis plej ofte turnita. Granda popolo ĉiam havas ian sanktan taskon aŭ mision en iu aŭ alia epoko. Ĝi kutime konsistas devigi la plej malfortajn suferi ĝian superregon kompreneble »por ilia propra profito«.

Ili »nescias fari«. Ili »ne kapablas regi sin mem«. Ili ne posedas internan ordon. Ili eraras. Nur la pli forta scias ĉion. Nur li rajtas instrui vin kaj li sulkas. egan brovon, se vi kuraĝas, kiel Gandhi, respondi al li: »Estas nia plena rajto memregi nin, eĉ malbone, laŭ nia plaĉo.«

En Hindujo Pax britannica, en Azio paco rasa, en Mezeŭropo pangermanismo, en Afriko franca civilizado, en Amerikoj hispana grandeco, en latinaj respublikoj usona protekto, kaj en Mezepoko la Krucaj militiroj, jen belegaj religioj por tiuj nacioj, kiuj predikis ilin, sed al la ceteraj popoloj ili plej ofte aspektis kiel teruraj minacoj pro la ŝiparoj aŭ armeoj videblaj malantaŭ la bela ideo.

Mesianismo armita nur per fosiloj kaj flegiloj prezentiĝas pli simpatie. Al Francujo en Sirio kaŭzis plimultajn amikojn ĝiaj lernejoj antaŭ la mondmilito ol ĝiaj regimentoj poste.

Esti bonvenigata sen malfido, tion sukcesas nur tiu mesianismo, kiu montras oferon de la predikantoj, ne tiu, kiu riĉigas ilin je la kosto de l’ aŭdantoj. Pri tio malofte pensis la plej grandaj nacioj. Inter ili ĉiu rigardis abomene la sanktan mision de la najbaro kaj samtempe imagis naive, ke ĝia propra nepre aspektas noblega al ĉies okuloj.

Tute alie aspektas la misio, kiam ĝi malgrandigas propran armeon de la lando anstataŭ ĝin pligrandigi. Kiam Danujon priokupis la ideo grandskale redukti la tutan militan aparaton, tiam temis pri speoo de mesianismo sendanĝera por la najbaroj. Al tiu skandinava ŝtato ĝi tiam kaŭzis multopajn simpatiojn. Nur unu timon ĝi vekis: la timon al ekzemplo imitinda.

  1. Vidu l' Armée des hommes sans haine, de AlexisDanan, Paris, Attinger, 1929.
  2. Mesianismo estas vorto derivata el mesio = elektito por savi, Misio signifas sanktan apartan taskon.