Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Milito kaj revolucio

El Vikifontaro
XI.
MILITO KAJ REVOLUCIO


Sentoj kaj racio — Demokratio juĝata de Mussolini

— La Mastroj de gazetaro — Fabrikado de publika opinio — En Okcidento — En Ruslando — Rusaj lernantoj kaj okcidentaj skoltoj — Kredoj novaj — Sovjeta Federacio — Soifas dioj — Revolucia ekscitiĝo — Suspektemo — Fremdaj potencoj kontraŭ Franca Revolucio — Kolektivaj pasioj — Kruelaĵoj de l' malamiko — Maloportunuloj — La Kvakeroj

pri kontraŭreligia propagando — Tagore en Moskvo.


Neniu klaso monopolas malakordon inter sentoj kaj racio. Sed eble la malsupra klaso malpli emas al tio. Ĝi ne komprenas harsplitadon. — Ion klaran ĝi pli ŝatas.

La Franca Revolucio estis klopodo por akordigi ambaŭ. La regnanoj estu egalaj en rajto politika. Oni amu tion, kio estas racia: Egalecon, Liberecon, Fratecon.

En la XIX-a centjaro, ĝenerala voĉdonrajto kaj parlamento simbolas ĉie demokration laŭ anglosaksa modelo. Ĝi restas politika. Estas nepra klapo ebliganta la plendojn, sed ĝi ne estas rimedo sufiĉa kontraŭ la malbonaĵoj. Kiu nenion posedas. tiu estas nek pli egala, nek pli libera kaj, kiu posedas ion, tiu estas ne pli fratiĝema pro la ekzisto de Parlamento. Limigite je politiko, la demokratio restas malkompleta kaj parola. Ekonomia libereco sen kooperativa egaleco mortigas fratecon.

Jen kiel juĝis Benito Mussolini la demokration en 1930: »La demokratio estas regado, kiu donas aŭ provas doni al la popoloj la iluzion pri ilia mastreco. La iloj por krei la iluzion estis diversaj laŭ epokoj aŭ, nacioj, sed fundamente kaj cele restis samaj. Jen mia neta opinio.«[1]

Logika konkludo ne signifas, ke fatale necesas nuligi la garantiojn de kontrolo demokrata. Se ili estas parte iluziaj: nova tasko estas ilin igi realaj. Sed por kompletigi sistemon ian ajn, vi ja devas unue konstati la mankojn.

Nu, ĉiu ja bone scias, ke la publikan opinion oni fabrikas per gazetaro. En antaŭaj centjaroj la portantoj de krono decidis mem pri publikaj aferoj. En la XX-a centjaro, granda reĝo de mona kapitalo estas devigata utiligi la malrektan vojon de ĝenerala voĉdono kaj parlamenta vivo. Necesas fabriki voĉdonon kaj opinion de milionoj da homoj. Nura korupto ne sufiĉas. Necesas la presmaŝino.

Ĝi laboras je duobla profito. Ĝi produktas dividendojn kaj opiniojn. Rekta kaj malrekta rikolto. La maŝinon kaptis la diktatoraj sistemoj en Italujo, en Ruslando, k.t.p.

Anstataŭ esti en la manoj de privata grandindustrio kaj servi por konverti la popolamasojn al ties vidpunkto, la rusa gazetaro pasis en la manojn de doktrinaj marksistoj, kiuj varbadas la publikon al sia filozofio.

Ĝi proklamas sin sendia kaj senpatruja. Fakte ĝi kreskigas alian dion kaj alian patrujon per vortoj novaj. Oni forgesas ĉiam, ke la »sans-culottes«[2] de la Franca Revolucio ne marŝis kun nudaj femuroj. Ili nur anstataŭis la ĝisgenuajn pantalonetojn per longaj pantalonoj, ankoraŭ uzataj de ni mem.

La religio de Sovjeta Ruslando, kie la portreto de Lenin estas pie respektegata, estas penado por akordigi la fervoran senton kaj la racion en ekonomia mondo. Ĝi estas kvazaŭ nova eklezio pozitivista.

En la lernejo, la rusaj infanoj lernas malami »la superstiĉojn de Okcidento, ĝiajn idolojn kaj tiranojn.« Ili kredas ekzemple, ke »la burĝaj skoltoj emas nur al rekompenco kaj militaj honoroj, ke ili volas ĉion por si mem individue, ne por ĉies bono. Ni, ruĝaj pioniroj, ni volas nenion por ni mem. Kiun bonon ni faras por ĉiuj, tiun ankaŭ ni mem profitas. Al vilaĝoj ni iras por instrui la kamparanojn kiel vivi pure kaj kiel atingi tion. Ni ludas por ili teatraĵojn, k.t.p.«[3]

La dio de tiuj knaboj estas absoluta egaleco ekonomia kaj servado al la komuno. Nomi tion »patrujo« estus abomene por ili. Iliaj »senpatrujaj« patroj aŭ pliaĝaj fratoj defendis sovjetan Ruslandon kun ardo nevenkebla kontraŭ armeoj »blankaj« aŭ fremdaj kaj fine favoris la nacian revekiĝon de dudek nacioj, kiun carismo provis rusigi. Ili kreis respublikojn armenan, tartaran, kirgizan, ukrajnan, k.t.p. kie iliaj reprezentantoj devis oficialigi kaj mem lerni lingvojn, kiuj pli frue rajtis nur silenti antaŭ la rusa.

Kio ankaŭ impresis eksterulon post la revolucio, tio estis malapero de luksaĵoj, ĝeneraligo de malriĉaj vestoj, deviga laboro, egaleco en penado, vastaj kuracejoj, akuŝejoj, kooperativaj magazenoj, kluboj, bibliotekoj, grandegaj ŝtatentreprenoj. Impresis ankaŭ timo pri atako, suspektemo, malamo al kontraŭuloj, persekuto de dubuloj, kondamnoj severaj, k.t.p. Relegu la novelon de Anatole France »soifas dioj« por iom kompreni similan atmosferon.

Pli ol unu revolucio komenciĝas en bonkora entuziasmo. Sed kiam alvenas rezisto aŭ kontraŭatako, tiam okazas milito kaj stariĝas la stato de sieĝo. Obstino, malmildeco, malfidemo fariĝas virtoj civitaj. Minacata revolucio streĉas la nervojn de la popolo en duobla defendo. Se klasa kaj nacia konscioj kuniĝas, ilia kuna potenco fariĝas ega, ĉar la popolamaso defendas tiam sian akiron kaj bienon.

Revolucia streĉo ofendas la pli fruajn kutimojn de politika mildeco tie, kie ili ekzistis antaŭe. Nu, la popolo konis en Francujo la Bastillan fortikaĵon, en Ruslando malliberejon, ekzilejon, pendigejon kaj venĝajn bombojn. Tiam surloke la nova streĉo ne tiom impresis. Ĝi pli frapis eksterulon, se li kutimis je pli milda stato.

Ju pli daŭras minaco kaj timo, despli enprofundiĝas la sieĝa sinteno en la kolektivan animon. Malamo kaj milito fariĝas partoj de la nova religio. Nova speco de patrujamo naskiĝis: militema kaj vulkana. Kiuj timas ĝin, provokas ĝin. Kiuj atakas ĝin, fortigas ĝin. Vera konkurado je pasiaj armadoj aldoniĝas al la jama konkurado je materiaj armiloj.

Provante detrui la Francan Revolucion, la eŭropaj potencoj nur forĝis ties glavon. Kaj ĝi venkis ilin. Siavice la venkitaj nacioj devis elektriĝi poste por fine forigi Napoleonon.

Kiom da pasioj leviĝis! Kiom da sango verŝiĝis en tiuj frapoj kaj kontraŭfrapoj, similaj al montaj eĥoj, ripetataj kaj resendataj! Vane avertis la princojn kelkaj saĝuloj en Anglujo kaj Germanujo: Ne tiklu la ruĝan ĉapon. Ĝi fariĝos dukorna!

Nek utilas instruoj, nek aŭskultas pasio la trankvilan saĝon.

Cetere la perforto ofendas pli multe, kiam ĝin uzas la najbaro. Mem uzi ĝin por sia celo, tion oni trovas pli natura. Se la kontraŭulo faras tion, oni kompreneble indignas. Rigardu batalon de du knaboj per pugnobatoj. Al neniu el ambaŭ ja venus la ideo ekhalti unuavice, sed ambaŭ ja krias: »La alia komencis«!

Tia kulpigo reciproka entenas juĝon etikan, eĉ se ĝi turniĝas al malprava adreso. Ĉe militoj, oni ĉiam deziras pezigi la respondecon pri la komenco sur la dorson de l’ malamiko. Kontraŭ li oni multobligas ĉiajn rakontojn pri kruelaĵoj eblaj aŭ neeblaj.

Okazas stranga miksaĵo de moralo kaj malmoralo. Unuaflanke la homa sento pruviĝas kontraŭa je militaj agoj. Aliflanke enmiksiĝas ia gusto pri certaj abomenaĵoj. Tion facile klarigas la psikanalizo. Brutalaj emoj, speciale seksa perforto, manifestiĝas unue tiel, ke oni imagas la konduton de la kontraŭuloj. Poste oni trograndigas ĝin en senkonscia furiozo. El tio devenas la revenĝoj.

En la grandaj araj ekflamiĝoj kompreneble la plej pasiaj tipoj fariĝas gvidantoj. Ili harmonias kun la fluo. Kaj rapide la fluo mem aperigas proprajn ecojn. Ili ne konsistas el la sumo de l’ individuaj emoj, sed el nova kunfandaĵo kun propraj ecoj. Oni komparis ĝin al bronzo, kies propraĵoj estas malsamaj ol tiuj de kupro kaj stano.[4]

Se kontraŭ la kolektivaj fluoj stariĝas trankvilaj aŭ kritikaj juĝoj, ili aspektas kiel maloportunaĵoj aŭ kiel ruĝa tuko al virbovo. La torentaj ondoj forrulas la rokon aŭ reŝprucas en ŝaŭma kaskado.

En sia verko La perfido de l’ kleruloj Julien Benda mencias la sorton de ribelantoj. Li citas la ekzemplon de Romain Rolland, sola kontraŭ ĉiuj en sia lando kaj spitanta la ventegon de l’ insultoj.[5]

Kiam oni vidas, kian koleron ili senĉenigas, kvazaŭ freneza ŝajnas ilia interveno kontraŭ tia subakviĝo. Kiel teni spegulon antaŭ leono, dum ĝi faras saltegon? Kiel proponi al blekanta nacio, ke ĝi turnu kontraŭ sin mem sian moralan kritikon kun ĝia mordo kaj acido? Ĝi pli emas vidi kiel serpenton malamikan iun ajn kuraciston kun tia medicino.

Kaj tamen agas la serumo. Ĝi pripensigas kelkajn homojn. Kiam la ventego jam forpasis, ilia nombro milobliĝas. La operacio ŝajnas malpli doloriga poste. Kio suferigas, tio estas la tro kruda kontrasto.

Kiam la indignanta rusa revolucio ekbatalis kontraŭ religio por delogi la popolon de la malnova careklezio, ĝi vipadis sendistinge. Eĉ la fremdaj kvakeroj (Societo de l’amikoj) devis submetiĝi al la malpermesoj pri lernejo, kvankam ili tiom faris por helpi rusajn infanojn dum la malsatego.

Eksterlande multobliĝis la protestoj ekleziaj per publikaj kunvenegoj, manifestoj, gazetincitoj, predikoj en preĝejoj kaj eĉ minacoj de interveno. Eĉ militon oni rajtis timi.

Jen kiel esprimiĝas pri tio la rezolucio de la jarkunveno de l’ kvakera Societo de l’ Amikoj, kunvokita en Londono dum Majo 1930:

»Pri Ruslando ni penu kompreni la senton, sur kiu bazas ĝia revolucio, tiun fidan kredon, kiu inspiras grandan nombron el ĝiaj regnanoj, konvinkitaj, ke ili trovis novan vivregulon. Eĉ tion ni devas ekkompreni, ke, atakante religion, ili intencas batali kontraŭ nerealo kaj superstiĉo kun la espero liberigi tiujn, kiuj ankoraŭ estas malliberaj. Ni atentu, ke nin ne blindigu niaj antaŭjuĝoj aŭ eraroj... La emo, kiun bezonas la mondo, estas la frata komprenemo de Jesuo. Ĉu ni bone scias, kion signifas esti liaj amikoj?»[6]

Tia dokumento de religia kongreso kontrastis en impresa maniero kun ĉiaj koleraj deklaroj de la grandaj kristanaj eklezioj en Okcidento. Eĉ nekredebla ĝi aspektis al multaj legantoj.

Samepoke la hinda poeto Tagore vizitis Moskvon. Jen la konkludo de lia adiaŭa parolado[7] post danko kaj laŭdo pri la klopodoj popoledukaj: »Unu demandon mi faros al vi: Ĉu vi vere utilas al via celo veki en la menso de viaj edukatoj la koleron, la klasan malamon kaj la senton de venĝemo kontraŭ tiuj, kiujn vi konsideras kiel malamikojn? Certe vi devas kontraŭbatali terurajn malamikojn, vi devas venki la nescion, la malkomprenon kaj ĉiam akran kontraŭstaron. Sed ne limiĝas via rolo al via sola nacio aŭ al sola partio; ĝi celas ne malpli ol plijustigi la tutan homaron laŭ viaj ideoj.«

»Nu, ĉu la homaro ne entenas ankaŭ tiujn, kiuj ne konsentas kun viaj intencoj? Tute same kiel vi provas al tiuj vilaĝanoj, kiuj diversopinias de vi pri religio aŭ ekonomio, helpi ne kolerante kontraŭ ili, sed instruante ilin kaj pacience montrante al ili, kie kaŝiĝas la malbono, ĉu ne tiel samie vi devas plenumi vian rolon al la ceteraj popoloj havantaj ne samajn idealojn kiel vi?«

«Perforto naskas perforton kaj blindan malspritecon. Necesas libereco spirita por ebligi akcepton de kredo. Teruro ĝin mortigas senapelacie. Bruton ne povas subigi bruto. Nur homo kapablas tion. Tio estas vero ĉiutage konfirmita de nia homa historio...«

Rezolucio de la kvakeroj en Anglujo, adiaŭo de Tagore al Ruslando, jen du klopodoj por veki al sinkritiko la konscion de popolo dum religia kaj politika pasio. Unu devenis el interno, l’ alia de amiko simpatia. Nemulte malsamas la reagoj en ambaŭ okazoj.

  1. Respondo de Mussolini al Dro Gustave Lebon: Bases scientifiques d’une philosophie de l'histoire, Paris 1931.
  2. »Senpantalonetuloj«, nomaĉo donita moke al malnobeluloj, kiuj ne portis la kutiman pantaloneton ĝisgenuan kun ŝtrumpoj kaj palaca ŝueto.
  3. Respondo de rusa knabo al Rabindranath Tagore, The visva-Bharati Quarterly. Nov. 1930.
  4. Vidu la Regulojn de sociologia metodo de Durkheim, Alcan, Paris.
  5. Vidu la konkludan ĉapitron de tiu ĉi libro.
  6. Kunveno de 22 ĝis 28 Majo 1930. L' Echo des Amis, 1930.
  7. Presita de Isvestja, represita de Manchester Guardian Weekly, 17 Oktobro 1930 kaj de Visva Bharati Quarterly Nov. 1930.