Interpopola Konduto/Neperforto en Polujo
NEPERFORTO EN POLUJO
— Nacia funebro — Embaraso de Gorĉakoj — Disciplino de popolamaso — Ne-perjorto — Malakcepto de armiloj — Alvoko de Adam Cartoriski — Poeto Krasinski — Impreso eksterlande — Kanoniko Deguerry en Parizo — Rusaj cedoj — Aleksandro Il-a pri kamparanoj — Novaj buĉadoj — Perforta ribelo
en 1863 — Revenĝoj — Protesto vatikana.
Al Hindujo apertenas tio, ke ĝi eltrovis organizon
kaj praktikadon de nacia batalo sen armiloj sur
tre vasta kampo. Sed, antaŭ ĝi, jam aliaj popoloj provis
iafoje. Hungaroj uzis bojkotadon de ŝtataj monopoloj
kontraŭ la aŭstria regado post 1848.
Polujo mem konis de ne-perforto la ekzemplon kaj la poeton unufoje en sia historio. Ĝi okazis en 1861 en la tempo plej kruela de rusa premado sub reĝimo cara.
Dum tiu vintro, la varsovia loĝantaro festis la datrevonon de la revolucio de 1831 kaj kutimis kanti la nacian himnon Boze cos Polske (Dio savu Polujon) grandamase sur la stratoj.
Tio tre malkvietigis la tiaman rusan guberniestron princon Gorĉakof, kiu antaŭsentis eksplodon. Li petis el Petersburgo instrukciojn kaj soldatojn. La 25 Februaro, la kozakoj alrajdis kaj disrompis per sabrobatoj grandan procesion de Poloj. Du tagojn poste, la popolamaso sekvis la ĉerkon de mortinto. Infanterio pafas. Mil buŝoj respondas per kantado de la himno.
La viktimojn akompanis la duan fojon pli ol cent mil personoj al tombejo. Tra tuta lando proklamiĝis tiam nacia funebro: virinoj vestiĝis nur nigre, teatroj fermiĝis, danooj malpermesiĝis per la nura potenco de l’ popola sento.
Tiama korespondanto de la granda londona gazeto The Times citis sekretan cirkuleron, rondirantan de loko al loko:
»En ĉiuj partoj de la eks-Polujo regu funebro; virinoj povos meti blankan veston je sia edziniĝtago. Ni elportu fiere nian centjaran malfeliĉon kaj niajn vundojn. Ni provu per konkordo, ke ni estas la nacio de l’ ofero. La dornkrono, jen nia emblemo . . . ĝi signifas paciencon en doloro, oferon, liberiĝon kaj pardonon. Ni invitas ĉiun polon el kiu ajn religio disvastigi tiun parolon ĝis plej malproksimaj regionoj.«
La 8 Aprilo 1861, en Varsovio, la popolamaso preterpasis la palacon de l’ imperia guberniestro revenante el tombejo. Ĝi kantis la himnon:
- «Redonu al ni la patrujon,
- »Ho Sinjoro, redonu al ni liberecon.«
Denove pafis la soldatoj. Falis kvindek homoj.
Daŭris la kantado. La oficiro avertis kaj ordonis disiron. Neniu moviĝis. Male. La popolo surgenuiĝis, eĉ
interplektis la manojn por sin kuraĝigi reciproke.
Pafis la soldatoj duan fojon. Falis la unuaj rangoj. Plilaŭtiĝis la kanto. ŝanceliĝis la soldatoj. Tiam la oficiroj haltigis la pafadon. Estis venko de la ne-perforto.
Tra tuta Eŭropo tiuj varsoviaĵoj kaŭzis grandegan impreson. La mirindan kvietecon de ia popolo ankaŭ fremdaj realistoj rekonis kaj admiris.
Oni rakontis ĉie pri virino mortvundita sub kozaka ĉevalo. ŝi jetis sian infanon al la soldato kriante: »Ci volas mortigi polojn. Jen unu.« Oni parolis pri policano, kies sabro falis teren. Junulo tuj kaptis ĝin, sed virino ĝin prenis de li kaj redonis al la policano dirante al la studento: »Vi forgesas, ke ne tiaj estas niaj nunaj armiloj«.
Tian sintenadon rekomendis al poloj konata poeto kaj respektataj ĉefoj. Al princo Gorĉakof eĉ Andreo Zamojski donis sian honorpromeson, ke nenia perforto okazos flanke de la loĝantaro, se li permesos la procesiojn.
Kiel Prezidanto de la Kultura Societo, Zamojski konsentis prizorgi plenan ordon kun helpo de senarmaj junuloj. Sian promeson li plenumis. Kolere la guberniestro diris jam al li: »Car mi havas soldatojn, necesos ja ke ni batalu!«
— Ne, respondis Zamojski, ni ne hatalos, ĉar ni estas senarmaj. Vi povos nur buĉi nin.
— Ĉu vi do volas armilojn? Mi donos ilin al vi, — respondis la generalo. Li ja estis la heroa defendinto de Sebastopol kaj ne komprenis tian militmetodon. — Ni ne bezonas armilojn! nia rajto kaj morala forto sufiĉas al ni.
— Do kion fari? demandis la guberniestro finfine.
— Foriri. La saman respondon spontane kriis la popolamaso, kiam la generalo provis konvinki la publikon kaj rondrajdis de grupo al grupo kun sia stabo dirante ĉie: »Iru hejmen! Nu! Iru hejmen! Ĉiu restu hejme.«
— Ni ja estas hejme, oni kriis. Nur vi ne estas. Reiru mem hejmen, en Rusujon!
El Parizo la maljuna ekzilito Adam Ĉartoriski same kuraĝigis tiun tendencon de ne-perforto ĉe siaj samlandanoj. Estante naŭdekdu-jara, li volis ankoraŭ foje tion esprimi al siaj kunrifuĝintoj, kiuj respektis liajn blankajn harojn. La 3. Majo 1861, ĉe la jarkunveno de la Pola Historia Societo en Parizo, li diris:
»Ne malsupreniru, ho mia nacio, de tiu alteco, sur kiu la popoloj kaj la potenculoj estas devigataj Vin respekti . . . Eĉ meze de Viaj kruelaj suferoj kaj de la malespero, eĉ sub indigno pri perfido kaj perforto, forpuŝu la tentojn de kolero, ne malaltiĝu al bataloj nedignaj . . . . Memoru, ke necesas pli granda heroeco por iri al morto malkovrante sian bruston ol por defendi sian vivon per glavo.«
La saman tendencon jam en 1845 prikantis la poeto Sigismond Krasinski en siaj «Psalmoj de l’estonteco«, kies versojn oni ripetis de buŝo al buŝo dum la postaj jaroj:
»Ho Dio! Ne la esperon ni petas, ĉar kiel pluvo da floroj ĝi ja falas al ni. Ankaŭ ne la morton de l’ malamikoj: ĉar sur morgaŭaj nuboj ĝi estas enskribita. Eĉ ne armilojn, ĉar vi metis ilin en animojn niajn. Tion ni preĝas: ke Vi metu en niajn korojn intencon puran . . . Ĉu do necesas esti mortigisto kun mortigistoj, krimulo kun krimiuloj? Ĉu necesas mensogi, buĉi, blasfemi? Al ni la mondo vokas: »Je tiu kosto la povon kaj la liberecon. Alie nenion!«
Ne, animo mia, ne per tiaj armiloj. Nur la pezo de l’ ofero povos siavioe dispremegi la sorton pezantan sur ni . . .
Ho, mia patrujo! Estu prefere pacienco, instruanta kiel oni rekonstruas domon, ŝtonon per ŝtono. Estu nefleksebla volo kaj humiliga preĝo, preparantaj estontan venkon. Estu trankvilo dum ventego. Estu harmonio super malamaj blekoj. Estu eterna belo, meze de malbelaĵoj.
Estu por malkuraĝuloj kaj malsinceruloj la silento malaproba. Estu por malfortuloj la forto al kuraĝo! Estu espero por malesperantoj!
En via batalo kontraŭ la infero de tiu-ĉi mondo, staranta kontraŭ vi, estu tiu forto de kvieto kaj amo, kontraŭ tiuj eĉ tuta infero ĉiam staros senpova«.[1]
La gazetinformoj pri tia buĉado en Varsovio kaŭzis eksterlande tian abomenon, ke la imperia registaro juĝis necesa ian publikan anoncon per siaj diplomatoj pri reformprojekto de pollanda regado. Tion oni rigardis kiel venkon de la senarma heroeco de la poloj kaj, en Parizo, la fama predikanto, kanoniko Deguerry, ekkriis el la katedro de la Madeleine:
»Jen martiroj, jen ankaŭ venkintoj, ĉar martiro signifas venkinton. Ho, noblaj viktimoj, kies morton ni honorigas, ja fluis sango, ja falis homoj, sed vi venkis . . . Vi devigis la kontraŭulon rigardi vin kun ia kliniĝo al via rolo. Li ekkomprenis, ke li devas cedi, ke necesas ia interkonsento kun vi, kaj tiel vi estas venkintoj.
Nu, se vi estus provintaj armeon kontraŭ armeo, fervoron kontraŭ fervoro, glavon kontraŭ glavo, pafmaterialon kontraŭ pafmaterialo, materian potencon kontraŭ materia potenco kaj estus malsukcesintaj pro la nombro, ĉu vi estus gajnintaj saman venkon kiel nun?«
Cetere tiu venko de la poloj ne daŭris pli longe ol ilia momenta ne-perforto. Eĉ nova lernejaro kaj rajto je urbaj estraroj ne povis ilin kontentigi. Siaflanke Aleksandro II-a celis ilin dividi per apartigo inter vilaĝanoj kaj posedantoj. Tiu kalkulo ne estis tute fremda al lia dekreto pri forigo de servuteco.
Novaj buĉoj okazis kaj la gvidon ekprenis la ruĝa partio. Ĝi tiam organizis la ribelon de 1863. eĉ pli kruele subpremotan ol tiu de 1831.[2]
Kontraŭ la sanga revenĝo de l’ Caro publike protestis papo Pio IX kaj eĉ montris la pordon al rusa ambasadoro dum vizito, poste fama ĉe Vatikano.
Nenio certigas, ke Hindujo ne spertos revenon al uzo de perforto kiel en 1856. Nova moro ne en unu fojo povas anstataŭi kelkmiljaran kutimon. Sed unu sperto sekvigas aliajn. Ĝi lasas profundajn postsignojn. Ĝi estas poste imitata, ripetata, novigata. El tio konsistas ja vivo kaj kresko.