Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Novaj mistikoj

El Vikifontaro
(p. 132-141)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
XVIII.
NOVAJ MISTIKOJ


Senmistika Ligo de Nacioj — La Internacioj — Lerneja instruado pri Ligo — Ĝia senvarmeco — Mistiko

per naciaj lingvoj — Grandpotencaj nacilingvoj — Eksperimento pri internacia lingvo — Liga enketo pri

Esperanto — Psikologio de esperantista mistiko — Neŭtralismo — Ties malsameco je laborista internaciismo. — Potenco de lingvo servanta senton — Angla lingvo kaj hindi en Hindujo — Zamenhof en Litva lando — Miksaj regnoj — Ties oficialaj nomoj — Esprimo de la sento pri unueco — Plaĉo de diverseco — Japana atestinto: Inazo Nitobe — Rolo de kolektivaj emocioj.


Al Ligo de Nacioj mankas ia mistiko. Por ke ĝi fariĝu komuna patrujo laŭ la usona bildo de Unuigitaj Ŝtatoj, necesus ia propra patriotismo, ia kredo, ia lingvo, ia religio aŭ adoro por subteni ĝian moralon.

Nur statuton ĝi posedas. Tro seka ĝi estas.

Ĉiu regno havas patrujamon por sin helpi. Tro juna estas la Ligo por esti amata aŭ adorata. Ankaŭ tro malegaleca. Ties gvidantoj mem pliamas sian hejman patrujon. Dumlonge la svisa respublikaro spertis la samon. Iom post iom komuna sindefendo, kunbatalo, armeo kaj tutlandaj pafkonkursoj fariĝis la plej forta ligilo. Pro tio multaj intelektuloj tiom ŝatis armeon. Ke ekzistas alia ligilo multe pli solida, tion ili nur poste komprenis.

Militan religion la Ligo ne povis krei al si, ĉar ja por forigi militon ĝi estis fondita.

El kolektiva bezono je paco ĝi vivas. El popolaj sopiroj al konkordo ĝi sin nutras. Aranĝitan katekismon pri siaj celoj ĝi klopodis instruigi en la lernejoj. Sed la Statuto de la Haga Tribunalo aŭ la Liga Kontrakto de Wilson nek kortuŝas geknabojn, nek entuziasmigas junularon, se ne vivigas ilin escepte fervora instruisto.

Jura dokumento, diplomata organizo, burokrataj oficejoj, jen pano por pripenso, sed ne lakto por la koro. Kompare, la naciaj patrujoj sidas pli avantaĝe. Ili havas propran flagon, lingvon aŭ tradicion, poezion kaj muzikon, glorajn memoraĵojn, brilkoloran historion, unuvorte senton, emocion.

Ĉio simila mankas al la Ligo. Nova estas ĝia sperto, abstrakta ĝia leĝo kaj seka ĝia dulingva literaturo. De la komenco, du grandpotencoj plenigis la oficejojn per siaj regnanoj kaj trudis siajn du lingvojn kiel sole oficialajn.

Ĉe la kunvenoj, la ceterlingvaj delegitoj estas devigataj peni por legi angle aŭ france manuskripton antaŭskribitan, dum oratoro el Parizo aŭ Londono rajtas ilin fulmotondri per elokventa parolado en sia nacilingvo. Ofte la diplomatoj estas multlingvuloj. Malofte la gvidantoj mem de la popoloj. Kiu hejme kapablas entuziasmigi amasojn, tiu sama en Genevo fariĝas vireto ĝenata, komplete dependa de tradukistoj. Nur imagu iun Briand en Nanking aŭ Tokjo por ekkompreni la maljustaĵon per supoza renverso.

Eĉ pli grave suferas la publika opinio en ĉiuj landoj. Al la bezonata sento pri komuna patrujo krom la nacia entute mankas organo. Por vivi aŭ kreski ĝi ne havas eĉ akvon. Ĉio, kion faris centra lingvo por unuigi vastan landon kiel Francujon aŭ Usonon, tie malestas. Iam la lingvo latina kunigis la kristanan mondon. El la uzo moderna ĝi plene forfalis sen ia espero al praktika reviviĝo.

La mondon Islaman servas araba lingvo, komuna ligilo kaj esprimilo. Vivanta kaj kapabla ĝin konservis senhalta uzado.

Ekzistas ja sperto tutmonda pri helplingvo kaj federala sento sur malgranda skalo: la esperantista eksperimento. Multaj kleruloj ĝin ignoras. Ili nescias, ke ĉiudutage aperas nova libro en Esperanto kaj ĉiumonate kvanto da gazetoj en tiu lingvo. Neniam ili aŭdis, ke ĝin parolas kiel solan kongreslingvon grandaj internaciaj kunvenoj kaj aplaŭdas elokventajn oratorojn el diversaj landoj.

Tie la hungara delegito gravas kiom la usona, la ĉina kiom la franca. Neniu timas tie fari erarojn uzante fremdan nacilingvon de potenca najbaro. Pli certa pri si mem kaj pli egala kun aliaj, ĉiu sin esprimas pli trafe kaj libere.

Okazis kunvenoj de kleruloj, komercistoj, laboristoj, edukistoj, katolikoj, ĉiuj kun aparta ligo internacia. Sed komuna estas la helplingvo. Krom angla, franca kaj germana, Esperanto estas nuntempe la sola lingvo uzata de prelegistoj por organizi rondvojaĝojn kaj rekte alparoli ĉie sen traduko naciajn aŭdantarojn en urboj kaj urbetoj de kvin kontinentoj. Pri esperanto enketis eĉ Ligo de Nacioj. Tion decidis ĝia dua ĝenerala kunveno. Gi trovis dekkvin ŝtatojn instruantajn la lingvon en diversaj lernejoj kaj kalkulis okcent mil plenaĝulojn sekvintajn publikajn kursojn. Sir Eric Drummond malfermis en la Sekretaria Palaco Konferencon de edukistoj pri la rezultatoj atingitaj per tia instruado. Deksep ŝtatoj partoprenis.

La raportintoj insistis pri la morala efiko al la geknaboj. Esperanto estas neŭtrala. Ĝin ilustras verda flago, el espera koloro, apud la nacia flago. Ĝi posedas ankaŭ himnon pri la nova sento kaj espero je konkordo. Stariĝas infanoj por ĝin kanti post la nacia himno.

Kun lernantoj alilandaj ili korespondas. Geografion ili lemas. Bildojn kaj specimenojn ili interŝanĝas. Grupe ili vojaĝas. llin eksterlando ĝoje bonvenigas. Por ili la nova lingvo simbolas idealon de kunlaboro kaj egaleco inter la popoloj super la diversaj kredoj politikaj aŭ kulturaj. Ekzistas jam vasta literaturo kreskanta ĉiutage pri laboroj de scienco, paco kaj belarto.

Tion konstatis la Liga raporto kaj ĝin akceptis per voĉdono la tria ĝenerala kunveno.[1]

Sed nenion pri lernejoj oni decidis. Pri gravaj aŭ malgravaj aferoj de ĝenerala utilo, pri senarmigo, pri doganoj, pri trafiko, pri helplingvo, pri ĉio ajn la Ligo, jam de la komenco, voĉdonis nur pri raportoj, malofte pri decidoj.

Lord Cecil kuraĝigis la esperantistojn plivastigi la eksperimenton. En la Komisiono por intelekta kun laboro, la ministro Léon Bérard kontraŭbataligis Esperanton, kiun li malpermesis en la francaj lernejoj malgraŭ favora petskribo de dudekkvin scienculoj, membroj de l’ Akademio.

Post kiam nuligis lian dekreton nova franca registaro, la Kvina Kunveno de la Ligo rekomendis, ke ĉiuj ŝtatoj akceptu, samtarife kiel nacilingve kaj latine, la telegramojn en Esperanto, konsiderata kiel praktika helplingvo de internacia komunikado.«

En 1925 la regnoj de l’ Interŝtata Telegrafa Unio, ĉe Pariza Konferenco, decidis tion per ŝanĝo en la statuto.

Kio interese elstaras el la duoncentjara sperto pri Esperanto, tio estas la nova mistiko aŭ ara sento, kiun ĝi disvastigis sur la kampo de interpopola toleremo kaj etiko.

Tiun apartan fadenaron de kolektivaj emocioj delikate analizis angla psikologo.[2]

Ĝuste ĉar ĝi vivas el sento propra, simile kiel nacilingvo, tial Esperanto riĉiĝis kaj fleksebliĝis tiom ke ĝi sukcesis eĉ allogi novelistojn, oratorojn, eĉ poetojn, kiuj nun uzas ĝin por trafi rekte ĉiulandan publikon, se ne vastegan, almenaŭ tutmondan. Verko tuj legata en kvindek landoj kaj rimarkata de kelkaj ĵurnalistoj en ĉiu regno ricevas kalkulindan atentigon.

Ne informita klerulo imagas, ke tia lingvo restis senviva kun la sama vortareto kiel en 1887 kaj utilas nur en hoteloj aŭ stacidomoj. Fakte ĝi malmulte uziĝas en hoteloj, sed multe pli por kongresoj, teatro, somerkursoj, paroladoj kaj ĝenerala divastigo de kulturo kaj homaraj sentoj.

La plej granda parto de esperanta literaturo konigas al ceteraj popoloj la animon de la plej malproksimaj aŭ malgrandaj nacioj, kies lingvoj estas nelernataj ekstere.

La gramatika bazo restis simpla kaj regula, sed la postuloj de kolora esprimado kreskigis ja stilon kaj derivadon same kiel en ĉia ajn lingvo devigata kontentigi la bezonojn de natura uzado.

Tiun eksperimenton oni ĉefe rigardas kiel praktikan proponon por faciligi komunikadon. Fakte ĝi, estas multe pli originala kaj rimarkinda kiel elemento de tuthomara patrujamo, kiu respektas la nacian senton kaj ne naskiĝis el antagonismo. Tio estas la neŭtralismo, ofte mokata de revoluciuloj.

Ĝi entenas ĝuste tiun amikeman mistikon — senkoleran kaj senmalaman — kiu mankis al la Ligo de Nacioj por varbi la koron de l’ amasoj per lernejo kaj fervoro. Kiuj preferas konservi anemian aŭ senvivan Ligon, tiuj kompreneble havas intereson forpuŝi Esperanton al aliaj Internacioj, kie ĝi povas nur ludi la rolon de ilo oportuna, ĉar ili jam posedas sian propran mistikon, ĉu klasan, ĉu eklezian.

»La perlingva potenco estas granda forto, konstatis la oficiala raporto, kaj la Ligo de Nacioj havas seriozajn motivojn por sekvi kun aparta intereso la progresadon de la esperantista movado, kiu povus iam grandrezulte efiki al la morala unueco de l’ mondo, se ĝia disvastigo fariĝus ĝenerala.«

Alia ebleco estas la tutmonda oficialigo de la angla kiel helpa mondlingvo. Tion kontraŭstaras Francujo kaj ankaŭ iom malfide timas aliaj nacioj, kiuj pliŝatus neŭtralan mistikon ol influon de unu grandpotenco, kompreneble vastigotan per ties lingvo.

En Azio la hinda nacia movado ja uzis la anglan lingvon por sin organizi, sed nun ĝi emas ĉie lernigi hindi, por ĝin anstataŭi kiel helplingvon de la nova Federacio. Tie la sento reaperas kaj sopiras al pli taŭga organo, eĉ se malgajnos la utilo internacia.

Ne la teoria ideo pri internacia lingvo kapablas interesi nin. Pri ĝi same kiel pri paco kaj senarmigo, ni aŭdis priparoli jam de generacioj. Centoj da aliaj vortsistemoj estis konstruitaj kaj ne sukcesis. Postvivis Esperanto pro sia sentoforto. Kio gravas, tio estas la sperto kaj la fakto pri tiu lingvo sur la kultura kampo.

Naskita en tiu Polo-Litovujo, kie miksitaj gentoj kaj religioj interfrapas siajn antaŭjuĝojn kaj malamojn, Zamenhof proponis al la popoloj homaran etikon, bazitan sur la respekto al la ceteraj. Li petis ilin allasi, eĉ simpatie, la kredon kaj lingvon de la ceteraj gentoj kiel egalajn laŭ rajto.

Por miksaj landoj li eĉ rekomendis neŭtralajn nomojn, kiel Belgujo, Usono, Svislando, Serenisima Respubliko (antaŭa Polo-Litovujo). Similan ideon jam ŝatis Napoleono, kiam li akceptis la nomon Ilirio por la regno de la serboj, kroatoj kaj slovenoj.

Se la germanlingvaj alemanoj, kiuj fondis la svisan Konfederacion, estus nomintaj ĝin Alemania, tiam la franclingvaj kaj italaj romanoj ne havus en ĝi sian lokon egalan kaj liberan. Nur unu kvaronon ili reprezentas laŭ nombro, sed multe pli laŭ influo, ĉar ili sidas egale kaj la plimulto ne forigas, sed subtenas ilian apartan kulturon. Ano de la malplimulto rajtas tion konfesi. Zamenhof klare vidis la solvon de la problemo. En miksa regno: neniu privilegia nacio, kredanta sin sola mastro kaj posedanto de la ŝtato. Interŝanĝe: lojalaj malplimultoj, kunlaboremaj, ĉar egalrajtaj.

Tian kunlaboradon de popoloj, konservantaj propran lingvon kaj animon, li konsideris ebla por la tuta mondo per helpa lirigvo kaj homara etiko, universala kaj neŭtrala.[3]

Esperanton li iniciatis por disvastigi tian etikon. Pri liaj ideoj oni forgesis. Tamen, iom post iom, la disvastigo de la lingvo allogis ĉie parencajn pensantojn. Sufiĉe tipa estas la kutimo de la esperantistoj nomi sin recipnoke samideanoj, eĉ se ili nescias precize kial. Pli ĝuste ili estas ĝenerale samsentanoj.

La sopiro al tolerema kaj federacia mondo ja bezonis esprimilon. Troviĝis Esperanto kaj utiliĝis kiel kanalo. Al la lingvo mem tiu fluo donis forton kaj vivon. La filozofia etiko de Zamenhof revenis en formo de popola sento. Liajn malnovajn broŝurojn pri homaranismo jam neniu legas. Nur la lingviston oni konas. Tamen ĝusta sin montris lia kalkulo. Lingvo disvastigas atmosferon. Samtempe ĝi logas al si ĉian sopiron komunan.

La sperto pri Esperanto kuŝas en tio, ke ĝi ebligis disfloriĝon de tiu fluganta sento, kiu bezonis esprimilon. La naskiĝanta kredo je unueco en diverseco, la homaro ekkonscia pri si mem samtempe fidela al la naciaj valoroj, riĉaj je ĉarmo kaj koloro, jen tio, kio donis al Esperanto flugilojn kaj karakteron. Sen ia mistiko enkorpigota, neniam ĝi estus mem fariĝinta lingvo vivanta, kapabla servi al parolantoj por entuziasmigi aŭdantaron kaj rabi ties ploron aŭ rideton.

Tiu sperto vekas la scivolemon de lingvosciencistoj penantaj ekzameni la faktojn,[4] sed ĝi eĉ pli multe interesas psikologojn kaj etikistojn, kiuj esploris arajn mentalecojn. En la interna ideo de la esperantista mondo ili vidas kristaliĝon de tiu religia sento, kiu mankas al la Ligo de Nacioj. En la lernejoj Esperanto montriĝis katekismo pli vivanta kaj pli efika ol diplomataj aŭ juraj formuloj.

Tiu sento estas tute malsama ol la klaskonscio kompreneble multe pli potenca en la mondo. La laborista internaciismo devenis el batalo por socia egaleco. Malsimile esperantismo naskiĝis el simpatio kaj scivolemo pri la nacia vivo de la ceteraj popoloj, speciale la malgrandaj. Ĝi entenas la plezuron ilin koni kaj ilin trovi amindaj, ankaŭ la ĝojon konigi al ili la valorojn de la propra patrujo kaj plie ĝui siavite la fakton, ke tio plaĉas al ili.

El tio sekvas amikeco gajema kaj ia sento pri unueco kultura. Britoj, francoj, germanoj, ĉinoj, danoj aŭ poloj estas fine nur homoj, ĉiuj kun similaj zorgoj. Kune oni ŝatus vivi pace. Kian kutimon disvastigas Esperanto, tio estas fidema egaleco kaj reciproka respekto: ĉiuj nacioj kun egala rajto, neniu trudanta sian lingvon al la ceteraj, sed ĉiu konservanta ĝin interne de siaj landlimoj.

Kio ĉefe impresas, skribis Inazo Nitobe, la japana senatano, kiu reprezentis la Ligon de Nacioj al pluraj Esperanto-Kongresoj, tio estas la unuanima kaj egaleca aspekto de tiaj kunvenoj pro la uzo de unu komuna lingvo neŭtrala"[5]

El tiaj akiritaj kutimoj formiĝas novaj moroj de interpopola konduto. Sed la plej forta rezultato, sur tiu limigita kampo, estas la sento, kiu disvastiĝis.

El sentoj vivas la homaro multe pli ol ĝi vivas el racia pripensado.

  1. ↑ Ligo de Nacioj. L' Esperanto comme langue auxiliaire internationale, rapport adopté par la Bème Assemblée. Genève, 21 Septembro 1922.
  2. ↑ Profesoro Fluegel, Londona Universitato: Psikanalizo de la esperantista movado. London 1924. (angle).
  3. ↑ Vidu: Vivo de Zamenhof, Leipzig, Hirt und Sohn,1923.
  4. ↑ Vidu Prof. Meillet: Les langues dans l'Europe Nouvelle Paris 1918.
  5. ↑ Ligo de Nacioj: Raporto pri Esperanto 1922. Vidu ankaŭ Nitobe: The use and study of foreign languages in Japan.