Saltu al enhavo

Interpopola Konduto/Popola konduto en Hindujo

El Vikifontaro
XII.
POPOLA KONDUTO EN HINDUJO


Memoroj pri Budho — Reĝo Aŝoka — Greka atesto — Gandhi — Novaj rimedoj — Malnovaj celoj — William James pri sperto — Lord Irwin pri Gandhi — Danĝeroj de perforto — Hindoj kaj mahometanoj — Rezisto sen perforto — Batalo pro la salo en 1930 — Gandhi pri politikaj mortigoj — Displimo de Satjagrahistoj — Buĉado en Peŝavar — Malobeo — Senarma heroeco — Batalhalto en 1931 — Valoro de la eksperimento


Ke faman Hindon kiel Tagore priokupas la senfina rondo de perforto, nenio estes pli natura. Ĝuste tie kuŝas la plej alta kultura tradicio de lia lando. En la sesa centjaro antaŭ Jesu-Kristo jam insistis Budho pri tio tra urboj kaj vilaĝoj de Hindujo, kvankam ne nova estis la ideo, eĉ liatempe. Jam en antikvaj vedaskriboj ĝi troviĝas.

Al siaj sekvantoj Budho klarigis kiamaniere ĉiuj vibroj eĥas kaj refortiĝas.

»Neniam per malamo ĉesas malamo, nur per amo ĝi ĉesas, jen antikva sperto[1] ... Koleron venku per bonvolo, malbonon per bono, ĵaluzon per malavaro, mensogon per vero[2]

En la tria centjaro antaŭ Jesu-Kristo la reĝo Aŝoka, konvertita al budhismo, pli profunde akceptas ĝian sencon ol imperiestro Konstanteno komprenos la sencon de l’ kristanismo.

Tion atestas la kariero de Aŝoka kaj la retrovitaj surskribaĵoj.

Tra tuta Hindujo staras ankoraŭ multaj el liaj kolonegoj kun reĝaj alvokoj al la popolo.

Publike li bedaŭras la militajn buĉojn. Eĉ pentas li pri tiom da bestoj antaŭe buĉitaj por lia tablo. Post sia konverto li decidas, ne nur ĉesigi mortigojn, sed kuracigi malsanajn homojn kaj bestojn kaj plantigi medicinajn arbojn por sia regno kaj por la najbaraj landoj.

La kvara dekreto, surskribita sur la roko en Girnar, laŭde konstatas »la ĉesigon de mortigo kaj kruelo al vivantaj estaĵoj« kiel gratulinde kreskintajn virtojn[3].

En 302 antaŭ J. K., Megasteno, greka sendito de Seleŭcido al la kortego de reĝo Ĉandragupta, jam duoncentjaron antaŭ Aŝoka, raportas, ke la hindoj en la valo Ganĝa ne posedas sklavojn, ke tie la edzinoj estas ĉastaj, la pordoj senseruraj, la paroloj senmensogaj kaj la procesoj tre maloftaj. Feliĉa lando.

Sed malproksime de ni staras la spertoj de budhismo en Hindujo, eĉ pli malproksime tiuj de Iĥnaton en Egipto.

Ke moderna hinda poeto same rigardas la forton kiel Budho jam faris, tio malmulte gravas al okuloj de la realistoj. En la nuboj loĝas la filozofoj. Kiuj brave tenas la manojn en la koto de l’ agado, kiuj havas la ĉiutagan zorgon pri tuta popolo kaj tujan devon pri venko aŭ defendo, kion ili ja povas fari krom ridi kaj skueti la ŝultrojn pri tiaj belaĵoj: »Vi revas, dum ni agas.«

Ĉiu nacia defendo, ĉiu revoiucio memorigas la filozofojn, ke ĝi protektas ilian vivon kaj laboras por ili. Se ili ne konfesas tion, ĝi malliberigas aŭ mortigas ilin por tion pruvi. Sed se realisto mem, ŝtatisto aŭ gvidanto de revolucio, interesiĝas pri tiu senfina rondo de perforto kaj ekzorgas pri la problemo anstataŭ ĝin malatenti, jen okazo multe pli frapa.

En mondo malfermita al scienco, la nuraj ideoj ne plu impresas. Nur gravas la sperto ĉe praktika racio. Ni ne plendu pri tio. Kian faktan valoron havas eĉ la plej bela evangelio parola, se neniu vivo pruvas, ke ĝi estas realigebla?

Gandhi ne legis William James, la pragmatiston. Sed same li serĉis la veron kiel li, ĉe la flanko de la sperto kaj provo.

Atenton vekas la rusa revolucio pro sia teknika provo, la hinda pro sia etika eksperimento. Fakte montriĝas noveco teknika en ambaŭ. Kio estas nova en Ruslando, tio estas la celo. En Hindujo la rimedo.

Vastega nacio batalanta por liberiĝi el fremda rego? Jam aliajn oni vidis. Unu plia naciismo. Neevitebla ĝi estis. Kio la mondon interesas pli, tio estas ribelo gvidata laŭ metodoj ĝis nun malofte provitaj.

Okazu kio ajn poste, la eksperimento de Gandhi restas akiraĵo de Historio. La celo estas gajni venkon ne kaŭzante revenĝon. Gvidi batalon ne verŝigante la sangon de l’ kontraŭulo. Flamigi nombregan popolon ne donante al ĝi kutimojn de perforto. Tia estas la ideo de la gvidanto. Ne nur religia konvinko lin instigas, sed konkludo deduktita el antaŭaj spertoj privataj kaj publikaj.

Ĉe la grandaj etikaj iniciatuloj, religio ne estas blinda fervoro kiel ĉe la popolamaso. Ĝi pli konsistas el saĝo, proponema nur post observado, pripenso kaj elkonkludo. Eĉ oni rajtas demandi sin, ĉu la sama vorto taŭgas por nomi ambaŭ aferojn. Ĉe tiaj homoj la religia elemento estas amo, kiu vidas la adorindaĵon en la ceteraj vivantoj.

Antaŭ ol forlaisi Hindujon kaj antaŭ ol diskuti batalhalton kun Gandhi, la vic-reĝo Lord Irwin alparolis la konsilantaron en Delhi. La reganto malaprobas la civilan malobeon »kiu detruas la respekton al la leĝoj«, sed la homo ne povas ne admiri ĉe Gandhi tiun moralan forton, kiu instigas lin rigardi nenian oferon tro granda por tio, kion li kredas bono por sia amata Hindujo.«

Tian respekton oni povas ja esprimi al ĉiuj absolute malavaraj patrujamantoj. Sed jen la diferenco: Por multaj el ili la plej supera bono kuŝas en la sendependeco de la patrujo. Por Gandhi ĝi kuŝas en la konduto de tiu patrujo. Li deziras por sia lando la samon, al kio sopiris la pensulo Vinet por la homo: Ke li estu mastro de si mem por kapabli vivi libere. Gandhi konsentas ataki la leĝon el ekstere truditan nur tiom, kiom akceptas la popolo internan mem-disciplinon, pli firman ol tiu leĝo.

Se Hindujo ribelus per armiloj, jen daŭrus la senfina rondo. Ĝi signifus ne nur sangan repremon, venĝon kaj revenĝon; sed ĝi ankaŭ signifus Hindujon mem venenita, kun armiloj turnotaj kontraŭ si mem, inter hinduanoj kaj islamanoj, en okazo de disputo.

Sed, antaŭ ĉio, ĝi signifus, ke ĝia patrujamo simple aldoniĝus al ĉiuj ceteraj naciismoj naskitaj en milito kaj konservantaj sur lipoj ian guston de tiu malsaniga lakto.

Je kio utilas ja regno libera, korpo memstara, se l’ animo de la nacio malprogresis al bruteco? Je kio utilas unu plia tigro en la societo de la popoloj, eĉ se temas pri propra patrujo?

»Vi promesis ne uzi perforton, memorigas Gandhi al popolamaso en Delhi. La vivon de ĉiu anglo kaj anglino ni devas protekti eĉ je risko de la nia. Prefere estus aĉeti ilian ŝtofon kaj morti ĉiuj pro malsato ol permesi unu solan mankon en la paca disciplino de nia bojkoto. Kiuj ne kapablas plenumi promeson, tiuj estas maturaj nur por sklaveco.« [4]

La celo estas venki potencan imperion ne eligante la glavon kaj ne humiligante la kontraŭulon. La rimedo estas impresi por ke li akceptu egalecon, ne frakason. »Malfacile kredas nia publika opinio, ke iam la angloj faros al ni sinceran proponon.

Mi ne same opinias. La britoj estas praktika raso. Ili ŝatas liberecon por si. Ĝin ami ankaŭ por la ceteraj, tio estas nur unu paŝo plue.«[5]

Por instigi la kontraŭulon, ke li ja paŝu tian paŝon plue, Gandhi organizis, ne la senreziston, kiel oni tute malprave diras, sed male la reziston en formo de civila malobeo sen armiloj kaj sen perforto. Estas ja la principo de laborhaltoj, bojkotoj aŭ rifuzoj de l’ imposto.

Pluraj similaj rimedoj estis jam konataj, sed ne grandskale kiel iloj de nacia ribelo.

En 1930 Gandhi elektis la sal-imposton kiel simbolon de l’ fremdula regado. Por pruvi al Anglujo, ke ĝi ne povos daŭrigi kontraŭ ili sian monopolon de la salo, la hindoj ekspitis ĝin amase. En urboj oni samtempe bojkotadis anglajn komercaĵojn; viroj kaj virinoj en procesio tra la stratoj malobeadis ordonojn de la polico; sur la ŝultrojn ekpluvis jam batoj: la hindoj nur faldis la brakojn.

En vilaĝoj la kamparanoj rifuzadis imposton. Kampoj kaj domaĉoj estis forprenataj, ankaŭ la brutaro. Ekmigris la homoj.

Ce bordoj de l’ maro ili kolektis salon. Sur sian sakon ili eksidis, kiam alvenis la polico por ĝin preni. La provizon ili ne liveris, ĝis ili falis sub la batoj. Al flegejoj ruliĝadis ambulancoj, al malliberejoj la motorvagonoj, plenaj de kaptitoj.

La budĝeto de Brita Hindujo baldaŭ montris egan deficiton. Ankaŭ la anglaj importoj falis al duono kaj eĉ suben. Policestroj laciĝis baldaŭ. Ankaŭ la guberniestroj.

Malaperis aŭtoritato kaj obeo. La plej honestaj homoj sin lasis kondamni sen respondo al la juĝisto. Ili rifuzis lin rekoni kaj ekelektis proprajn arbitraciantojn pri siaj aferoj en vilaĝoj.

Impresite de la faktoj, fine rekonas la konferenco Londona la rajton de Hindujo al memregado. Federacion oni starigos kun ministraroj respondecaj al provincaj parlamentoj kaj ankaŭ centran registaron duone respondecan al elektitoj de l’ popolo. Gandhi estas ellasata el malliberejo.

Li ekzamenas la projekton. Li esploras la singardojn kaj limigojn de la rajtoj. Tamen aperas antaŭenpaŝo. Hodiaŭ oni ekkonsentas pri tio, kion oni hieraŭ ne volis ja cedi. Venu kaj diskutu kun ni! ekkrias la vic-reĝo en parolado. Vere havus la plej nobla parto de la hinda junularo ion pli taŭgan por fari ol putri en malliberejo.

Ankaŭ pri tio pensas Gandhi. Nenia ribelo povas senhalte daŭri. Sinsekvas tempoj de fervoro kaj tempoj de laciĝo. La malalta vireto en blanka tolaĵo, vestita kiel ĉiuj hindoj malriĉaj, supreniras la ŝtupojn al imperia palaco. Dum du semajnoj enfermiĝas la vicreĝo kun li ĉiutage dum la posttagmezo, la vesperon kaj eĉ foje la nokton ĝis la dua matene. Ili traktadas.

Nekredeble! En la Ĉambro de la Lordoj, en la kolonelaj kluboj, oni ekskuas la kapon kvazaŭ la mondo proksimiĝus al sia fino. Vi devas kompreni, kion signifas prestiĝo centjara kaj tiu pompa soleno, kiu ĉirkaŭas la reprezentanton de la Reĝo-Imperiestro. Ĵus li inaŭguris sian novan palacon, kostintan milionojn. Necesas, ke lia eksteraĵo estu pli grandioza ol tiu de la reĝoj kaj maharaĝoj regantaj la kelkcent regnetojn disajn inter la vasta teritorio de Brita Hindujo.[6] Necesas impresi la Orientanojn, asertas koloneloj.

Sed iom pli penis Lord Irwin ol ili por ekkompreni l’ animon de la lando. Li ja scias bone, ke tiu tempo jam pasis. Pli facile ol Poncio-Pilato, li ekvidis, kiu nun estas la vera reĝo de la koroj kaj la espero de l’popoloj.

Li do pacience diskutas kun la vireto ĝojema, apud kiu estas neeble mensogi. »La tutan tempon mi sentis, diris poste la vic-reĝo, ke mi povas absolute fidi lian vorton.« Siaflanke kiel amikon traktas Gandhi sian persekutinton.

Ili interparolas. Unu tagon Gandhi ne revenas por vespermanĝo. Car li nenion plu manĝas post la subiro de l’ suno, sekvantino Miraben alportas kapran lakton kaj aktilojn.

Fine, je la dua matene, li revenas kaj vekas siajn kunulojn. La interkonsento estas preta. Ili aprobas ĝin kaj postan tagon ĝi estas subskribita.

La civila malobeo estas interrompita. Malfermiĝas la pordoj de l’ malliberejoj. Tridek mil viroj kaj virinoj elflugas en ĝojaj abelaroj. Brutaro, kampoj kaj kabanoj estas redonotaj al la vilaĝanoj. De nun la marbordanoj rajtos kolekti kaj vendi la salon de l’ naturo. Rajtos ankaŭ virinoj daŭrigi la kontrolstaradon apud ŝtofbutikoj kaj drinkvendejoj por influi la publikon per pacaj alvokoj. La polico ĉesos ilin persekuti.

Interŝanĝe Gandhi rezignas postuli enketon pri la pasintaj brutalaĵoj. La kontraŭulon li ne deziras humiligi, sed konvinki.

Tuj poste malfermiĝis la granda Kongreso nacia por sendependeco. Tie pledas Gandhi ke oni konsentu diskuti rekte kun Anglujo pri starigo de konstitucio kaj traktado inter egaluloj. Sudafriko estas ja memstara ŝtato, kaj Hindujo malakceptos esti nura kolonio, kies budĝeton povos rifuzi fremda vic-reĝo. Grava restas la financa problemo, ĉar Anglujo timas, ke oni ne repagos la ŝtatan ŝuldon.

»Ni ja pagos, diras Gandhi, sed arbitracintoj unue juĝu la veran ŝuldon kaj apartigu la elspezojn faritajn por Hindujo kaj Anglujo.«

Kio ajn poste okazis, tiu halto interkonsenta estis venko de la paco. Unuafoje en Historio, nacia revolucio grandskale pruvis la potencon de nova batalmetodo sen armiloj kaj sen perforto. Tio estis granda sukceso.

Gandhi kompreneble havas hindajn kontraŭulojn, kiuj nomas lin naiva kaj preferas ĵeti bombojn. Kelkcentojn da junuloj en Bengalo.[7]

Kiam ili riskas mem sian vivon, Gandhi ne neas ilian kuraĝecon, sed abomenas ilian metodon. Pro ĝi suferas li kaj la afero. Al tiuj, kies koro surdiĝis pro pasio politika, li parolas per logiko: »Se vi mortigis homon, kiu vin ĝenis, eble vi sentas malveran sekurecon. Ĝi ne daŭros: Ĉar vi ne estos mortiginta la realan kaŭzon. Venos aliaj homoj kaj ekstaros por bari siavice vian vojon. Via tasko do ne estas ilin mortigi, sed ja trovi la kaŭzon de ilia kontraŭstaro kaj pri tio zorgi.«[8]

Same li parolas al tiuj, kiuj uzas minacon anstataŭ konvinko en striko aŭ bojkoto: »Kiu cedas al perforto aŭ timigo, konservas en si venĝemon kaj nur atendas favoran okazon por reveni al sia pli frua konduto. Li revenĝos kiel eble plej baldaŭ . . . Ĉia formo de perforto fine malutilas kaj, el pasintaj suferoj, ni povos profiti nur la rezultatojn atingitajn sen perforto per memvola sufero»[9].

Du semajnojn poste, Gandhi memorigas siajn samlandanojn ke: »ĉe la hinda flanko estu por ni honordevo rigardi la vivon kaj honoron de britoj egale respektindaj kiom la niajn. Tio ne signifas kaj ne bezonas signifi la nuligon de angla komerco aŭ anglaj interesoj[10]. Kion oni trafu, tio estas egaleco por ĉiuj.« Daŭre rakontos la Historio de Hindujo pri la okazintaĵoj en aprilo 1930. Anglaj ĵumalistoj, alte sur tegmento starantaj, rigardis en la stratoj la senfinajn procesiojn, haltigitajn de polico kaj rifuzantajn cedi: dekmilojn da viroj kaj virinoj amase eksidantajn surtere kaj barantajn la trafikon, ĝis oni fine lasis ilin ekmarŝi antaŭen.

La 16. Aprilo, apud Patna, procesio de l’ volontuloj pasigas la tutan tagon kaj nokton sur strato sen manĝo kaj trinko. La polico fortranĉas eblecojn de komunikado.

Matene la sieĝo daŭras. Alvenas kavalerio kun ambulanco. Nova minacordono. Neniu moviĝas. Lasta minacordono. Ĉiuj kuŝiĝas sur la strato. Ataku: Ekkuras la kavalerio, sed haltas la ĉevaloj antaŭ la kuŝantoj en impresa rango.

En Peŝavar du taĉmentoj de soldatoj eĉ rifuzis pafi kaj iris al milita juĝejo. La 23. Aprilo 1930. motorvagono transportadis arestitojn. Krevis pneumatiko rada. La kaptitoj honorparole daŭrigis la vojon piede. Ĝis la pordo de l’ malliberejo ilin ovacias la popolo.

Kiam l’amaso revenas urben, ĝi renkontas tankojn. Unu bruliĝas. Akcidente, diras hindoj. Venĝe, diras angloj. Ĉiuokaze pafas angla kompanio fronte sur amason. Falas unu rango kun infanoj kaj virinoj. Tiam antaŭpaŝas dua rango, malkovras la brustojn kaj sin proponas al buĉo. Ripetiĝas la soeno je mirego de l’ anglaj gazetoj en Lahore.

Por algvidi la homojn ĝis tia heroeco, necesas en ili veki la saman oferpovon kiel por milito, sed ja sen la brutala kaj mortiga kontraŭparto. Male. necesas esti preta je morto sed samtempe kapabla ne mortigi, nek vundi, nek insulti.

Tia heroismo akordiĝas kun la civila moralo, ĉar la militvirtoj aldoniĝas al la pacvirtoj, sed ne kontraŭas ilin.

Antaŭe certigi, ke tion ne kapablus popolo, tio signifas juĝi nacion pli brutala ol brava. Tion ne pruvis militoj laŭ atesto de la plej fervoraj patriotoj.

Ĉiuokaze la okazintaĵoj en Hindujo montris la tiean popolon pli brava ol brutala. Ankaŭ la virinoj partoprenis la movadon kaj la paca batalo en 1930 sukcesis ja multe pli bone ol tiu en 1920, malpli vasta kaj malpli daŭra.

Nur pripensu, kiom da milionoj da mortintoĵ necesus por devigi per milito Britujon, ke ĝi subskribu batalhalton kun tiaj kondiĉoj, kiom cedis Lord Irwin al Gandhi en Marto 1931.

Sendube suferis sesdek mil Hindoj en malliberejo kaj miloj da viroj kaj virinoj estis vunditaj de batoj. Sed relative malmultaj mortoj okazis. Ne cedus la angloj pri la salimposto, se ne estus laca la polico bati per ferumitaj stangoj senarmajn popolamasojn de la Nordo ĝis la Sudo. Kaj same laca estas la angla popolo mem, kiam ĝi aŭdas pri tiaj aferoj.

Sed kiel respektis la pacan disciplinon la hindaj amasoj dum jarlonga hatalado? Sian promeson plenumis la volontuloj de satiagraha. Ili ja subskribe deklaris, ke ili ne redonos la batojn. Plej ofte respektis ankaŭ la popolamaso ilian alvokon al ne-perforto. Sed la publiko ja nenion subskribis.

En iuj aŭ aliaj lokoj, indignantaj ĉeestantoj ekĵetis ŝtonojn kaj polioo pafis.

En Bombaj la popolo krie hontigis tiujn, kiuj levis ŝtonojn. Okazis ankaŭ iuj atencoj de la junula terorista partio kontraŭa al Gandhi,[11] sed la proporcio estas malgrandega kompare kun Eŭropo. Entute regis tra la tuta lando rimarkinda disciplino.

Ankaŭ terurajn buĉadojn oni antaŭdiris inter hinduanoj kaj musulmanoj. En 1930 ili preskaŭ ĉie kunmarŝis harmonie. La sola iom grava interbatiĝo okazis post la batalhalto, kiam la registaro ekzekutis politikan atencinton.

»Tamen estas ludo per fajro tiu tuta afero!« ekkrias tiuj Okcidentanoj, kiuj ne timas mem amasigi maŝinpafilojn en la proprajn armilejojn. Ili forgesas tion, ke ne Gandhi eltrovis la hindan sopiron al liberiĝo.

La ribelo estis neevitebla kaj preta iaforme eksplodi post la granda seniluziiĝo de 1919. Ĝis tiam oni konis nur la kruelan militribelon de 1857 kaj poste la teroristan metodon por hinda revolucio. En siaj palacoj, anglaj oficistoj devis timi atencojn en ĉiuj koridoroj.

Kiam okazis la buĉego en Amritsar kontraŭ senarma kunveno, venĝa ondego povus dronigi en sango kelkmilojn da angloj, disperditaj en marego de tricent milionoj da ofenditoj. Ilin protektis la ne-perforto.

Patrujama Hindujo venigis Gandhi, laborintan dum dudek jaroj en Sudafriko por helpi siajn samlandanojn tie persekutitajn pro la kolorbaro.

La hinda publiko ja legis pri liaj provoj en laborstrikoj per absoluta neperforto tie. Lian senmakulan humanecon oni konis. Tiojn li ne volis rezigni. Sian helpon li konsentis nur se ,pni samtempe akceptas lian metodon. Pliposte dum pluraj jaroj li retiriĝis for, kiam la Kongreso preferis alian vojon.

Gandhi ne eltrovis la hindan vekiĝon, sed li kreis ĝian formon en 1920 kaj ĝian forton en 1930. Lia plej granda merito laŭ Tagore estas, ke li sukcesis liberigi sian popolon de timo.[12]

Ne ian ajn Hindujon li deziras, sed puran, sentiman, senkriman kaj senmensogan Hindujon. Sciante, ke daŭras la rimedoj kaj forkuras la celoj, li volas, ke la rimedoj fariĝu lernejo por la popolo kaj ke ties animo estu formata per kutimoj helpontaj la homojn al kunvivo, ne al sindetrao.

Ankoraŭ longe la homaj aroj devos batali por justeco kaj libereco. Ne mankos okazoj de konfliktoj. Se l’ abomeno pri la milito kaj la ekzemplo de Hindujo iom post iom gvidus ilin al malsama kutimo kaj al alia metodo ol milito, ĉu ili ne estus lernintaj unu el la plej grandaj instruoj de historio kaj prahistorio? Ĝi estus trovaĵo ne malpli grava ol la lerno pri fajro.[13]

Ĉiuj ni kredas je la graveco de niaj celoj. Tamen ili ŝanĝiĝas de centjaro al centjaro. Sed la militrimedo estas miljara multoble. ŝanĝi la procedon signifus egan renverson.

Nia inteligento ĵus eltrovis novan teknikon por mortigi tutajn loĝantarojn amase per unu frapo. Estus ja normale, se ĝi sufiĉe frue malkovrus, kiel eviti nun tiun finon de la homa gento. Unu geniulo provas gasojn, alia ne-perforton. Ĉiu laŭ sia prefero.

  1. Dhammapada I. 5.
  2. Dhammapada XVII. 223. Sacred Books of the East. Angla traduko de Max Müller.
  3. Barthélémy Saint-Hilaire: Le Bouddha et sa religion, Paris 1862.
  4. Alparolo de Gandhi al popolamaso en Delhi dum la traktado kun la Vic-Reĝo, februaro 1931.
  5. Deklaroj al korespondanto de Times en Delhi, 6 Marto 1931.
  6. Inter la Brita Teritorio administrata de britaj provincestroj kaj la teritorio de la reĝlandoj estas proporcio de du trionoj kontraŭ unu. Proporcio de la loĝantaro 4/5 kontraŭ 1/5.
  7. Angla oficialulo konstatis en The Times en 1933, ke la sumo de tiuj anoj de mortiga metodo atingas maksimume trimil por tuta Hindujo kun 350 milionoj da loĝantoj.
  8. Young India, 26 Februaro 1931.
  9. Young India, 9 Marto 1931. Vidu ankaŭ la promesojn subskribitajn de la volontuloj (Satjagrahi) en la movado por civila malobeo. Represis ilin la Indian Events, 30 Januaro 1931. La vorto satja signifas verecon kaj graha efikon:
    1. Satjagrahisto ne koleru.
    2. Li elportu la koleron de kontraŭulo.
    3. En tia sinteno li ricevu la atakon de kontraŭulo, neniam uzante revenĝon, sed al nenia kolera ordono li submetiĝu pro timo je puno aŭ pro simila kaŭzo.
    4. Se iu reprezentanto de l’ registaro provas lin aresti, Satjagrahisto memvole akceptu la malliberigon kaj ne kontraŭstaru la forprenon de liaj bienoj, se la registaro volas ilin konfiski.
    5. Se Satjagrahisto havas ion al li konfiditan, li rifuzu ĝin liveri, eĉ se li devos perdi la vivon pro tiu defendo. Sed li tamen ne uzu perforton kontraŭ perforto.
    6. Nenia revenĝo, sekve neniaj blasfemoj aŭ malbenoj.
    7. Sekve Satjagrahisto neniam insultu kontraŭulon kaj uzu neniun el la ĵus eltrovitaj kriaĵoj kontraŭaj al la senco de ne-perforto.
    8. Satjagrahisto ne salutu la Union Jack flagon, sed ankaŭ ne insultu ĝin kaj ankaŭ ne la oficialulojn, ĉu anglajn, ĉu hindajn.
    9. Dum paca batalo, se iu ajn insultos aŭ atakos, oficialulon, Satjagrahisto protektu la insultitan aŭ atakitan, eĉ riskante sian propran vivon.
  10. Young India, 23 Marto 1931.
  11. Gandhi nomis la Chittagong-atakon kontraŭ policejo «perforto tiom riproĉinda, kiom tiu de la registaro« (Young India. 24. Aprilo 1931.)
  12. Vd. E. Privat: Aux Indes Avec Gandhi. Paris, Attinger, 1933.
  13. Krom alia batalmetodo, gravas ankaŭ apelacioj al interŝtata tribunalo. Pri tio pli poste en ĉapitro XV.