Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 4, ĉap. 20 (1)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Ireneo kontraŭ herezoj

Kiam alvenos Kristo, la homoj vidos Dion

Unu estas Dio, kiu ĉion kreis kaj harmoniigis per sia vorto kaj saĝeco.

Tiu Lia vorto estas nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu en la pleneco de la tempo fariĝis homo inter homoj, por ke li kunigu la finon kun la komenco, t. e. homon kun Dio.

Tial la profetoj ricevis de tiu Vorto la karismon de profetado kaj anoncadis lian alvenon en korpo. El la decido de la Patro efektiviĝis la unuiĝo kaj komunumo de Dio kun la homo. Tiel la Dia Vorto ekde la komenco anoncadis, ke la homoj vidos Dion,[1] ĉar Li kune kun ili vivos sur la tero, parolos kun ili, loĝos kun sia kreitaĵo, por ke Li savu ĝin kaj ĝi povu Lin percepti. Li «liberigos nin el la manoj de ĉiuj, kiuj nin malamas»,[2] t. e. el la potenco de ĉiu spirito de malbono. Li ebligos, ke «ni servu al Li en sankteco kaj justeco dum ĉiuj tagoj de nia vivo»,[3] por ke la homo akceptu la Dian Spiriton kaj eniru en la gloron de la Patro.

Do la profetoj antaŭdiris, ke la homoj vidos Dion, kiel ankaŭ la Sinjoro diras: «Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.» [4]

Pro Lia grandeco kaj neesprimebla gloro «neniu povas vidi Dion kaj resti vivanta»,[5] ĉar la Patro estas super nia kompreno-kapablo. Sed en sia amo kaj boneco, kaj pro tio, ĉar Li povas fari ĉion, ankaŭ tion ĉi Li permesis al tiuj, kiuj amas Lin.

Li permesis al ili vidi Dion, kiel antaŭdiris la profetoj, ĉar «kio estas por homoj neebla, tio estas por Dio ebla».[6]

La homo de si mem ne povas vidi Dion. Sed Li, se Li volas, ebligos, ke Lin vidu tiuj, kiujn Li elektas, kiam Li volas kaj kiamaniere Li volas. Dio povas fari ĉion. Iam Li estis vidata en profetaĵoj pere de la Spirito, poste Li permesis, ke Lin vidu la adoptitaj infanoj pere de Lia Filo, kaj en la ĉiela regno Li permesos, ke ni vidu Lin senpere kiel nian Patron, ĉar la Spirito preparas la homon por la alveno de la Dia Filo. La Filo kondukos nin al la Patro kaj la Patro donos al ni la eternan vivon. Kaj tio signifas, ke la homo vidas Dion.

Kiel tiuj, kiuj vidas lumon, estas mergitaj en lumo kaj perceptas ĝian brilon, tiel ankaŭ tiuj, kiuj vidas Dion, estas mergitaj en Dio kaj perceptas Lian brilon. Kaj la Dia brilo revivigas. Tiuj, kiuj vidas Dion, ricevas vivon.

  1. kp. Bar 3,37
  2. kp. Luk 1,71
  3. kp. Luk 1,75
  4. Mat 5,8
  5. Eli 33,20
  6. Luk 18,27

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Ireneo († ĉ. 202): Adversus hæreses, lib. 4, cap. 20, 4-5
en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris), 100, 634-640
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 53-54

Envicigo[redakti]

  • Advento > 3-a semajno > merkredo

Vidu ankaŭ[redakti]

Imitado de Kristo, lib. 2, ĉap. 2-3 (3-a adventa semajno > mardo)
Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 3-4 (3-a adventa semajno > ĵaŭdo)
aŭ: → Leono la 1-a: Letero 31 (advento > la 17-a de decembro)