Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 5, ĉap. 19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Ireneo kontraŭ herezoj

Eva kaj Maria

Kiam la Sinjoro alvenis al la siaj, Li akceptis la homan naturon, kiun Li mem daŭrigis. Per la obeo sur la ligno de la kruco Li rebonigis la malobeon, kiu okazis ankaŭ sur ligno. Kaj por la trompo, al kiu subiĝis la virgulino Eva, destinita al viro, Li pagis per la vero, kiun anoncis la anĝelo al la Virgulino Maria, apartenanta al viro.

Kiel Eva estis forlogita per la vorto de falinta anĝelo, ke ŝi forkuru el antaŭ Dio, kaj malobeis la vorton de Dio, tiel Maria en la vortoj de anĝelo akceptis la ĝojan mesaĝon, ke ŝi portos Dion, kaj ŝi obeis tiujn vortojn. Kiel Eva lasis sugesti sin por ne obei Dion, tiel Maria lasis persvadi sin por obei Dion. Kaj tiel la Virgulino Maria iĝis protektantino de la virgulino Eva.

Kristo la Sinjoro ĉion fundamente renovigis, deklaris militon kontraŭ nia malamiko kaj venkis tiun, kiu jam komence en Adamo kondukis nin en kaptitecon. Li dispremis ĝian kapon, kiel staras en la libro Genezo, kie Dio diris al la serpento: «Kaj mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon kaj vi pikados ĝian kalkanon.» [1]

En tiu, kiu estis devonta naskiĝi el virgulina virino simila al Adamo, anoncas sin tiu, kiu celos la kapon de la serpento. Li estas tiu ido, pri kiu la Apostolo diras en la Epistolo al la Galatoj: «Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita.» [2]

La sama letero tion ankoraŭ pli klare montras per vortoj: «Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio sendis sian Filon, naskitan el virino.» [3] La malamiko ne estus perfekte venkita, se ne venkus lin la homo naskita el la virino. Ja pere de la virino li komence regis la homon kaj iĝis malamiko de la homo.

Tial ankaŭ la Sinjoro diras pri si, ke Li estas Filo de la homo: la unua homo, en kiu renoviĝas ĉiu estaĵo devenanta el la virino. Kaj kiel pere de la malvenkinto nia raso descendis en morton, tiel pere de la venkinto ni denove ekstaras al la vivo.

  1. Gen 3,15
  2. Gal 3,19
  3. Gal 4,4

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Ireneo († ĉ. 202): Adversus hæreses, lib. 5, cap. 19,1; 20,2; 21,1
en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris), 153, 248-250. 260-264
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 38-39

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > vendredo

Vidu ankaŭ[redakti]

Petro Krizologo: Prediko 147 (2-a adventa semajno > ĵaŭdo)
Isaak el Stella: Prediko 51 (2-a adventa semajno > sabato)