Isaak el Stella: Prediko 51

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el prediko de la beata abato Isaak el Stella

Maria kaj la Eklezio

La Filo de Dio estas «la unuenaskita inter multaj fratoj».[1] Li estis nature unusola, sed fare de graco Li aligis al si plurajn, kiuj estas unu kun Li. Ĉar: «Al ĉiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis la rajton fariĝi filoj de Dio.» [2]

Estinte Filo de la homo, Li multajn homojn faris filoj de Dio. Li, unu sola en sia amo kaj povo, aligis al si multajn. Ili, kvankam per sia karna naskiĝo pluraj, en la renaskiĝo en Dio estas unu kun Li.

Kristo estas unu, ĉar la kapo kaj korpo estas tute unu sola Kristo: unu Filo de unu Dio en la ĉielo kaj de unu patrino sur la tero; multaj do filoj, tamen nur unu Filo. Rilate al kapo kaj membroj ili estas unu Filo, tamen pluraj filoj, tiel Maria kaj la Eklezio estas unu Patrino kaj samtempe pluraj. Unu Virgulino kaj pluraj.

Ambaŭ estas patrinoj, ambaŭ virgulinoj. Kiel la unua tiel la dua koncipis el la Sankta Spirito sen avideco de la korpo. Ambaŭ naskas idaron por Dio la Patro, sen peko. La unua naskis kapon por la korpo sen unu sola peko, la dua naskas korpon por la kapo per nuligo de ĉiuj pekoj. Ambaŭ estas patrinoj de Kristo, sed la unua ne naskas la tutan Kriston sen la dua.

Tiamaniere kion oni diras en la sankta Skribo, de Dio inspirita, pri la virgulino kaj patrino Eklezio universale, tio validas pri la Virgulino Maria persone; kaj kion oni diras pri la Virgulino kaj Patrino Maria speciale, tion rajte oni komprenas pri la virgulino kaj patrino Eklezio universale. Kiam oni parolas pri unu el ili, tiu eldiraĵo validas preskaŭ interŝanĝe kaj ne distingite pri ambaŭ.

Ĉiu kredanta animo estas iamaniere fianĉino de la Dia Vorto, patrino de Kristo, filino kaj fruktodona virgulino. Kion do la saĝeco de Dio, la Vorto de la Patro, diras universale pri la Eklezio, tio validas pri Maria speciale kaj unuope pri la kredanta animo.

Tiu diras: «Mi restados en la heredaĵo de la Sinjoro.» [3] La heredaĵo de la Sinjoro estas universale la Eklezio, aparte Maria kaj unuope ĉiu kredanta animo. En la tabernaklo de la sino de Maria restadis Kristo naŭ monatojn. En la tabernaklo de la kredanta Eklezio Li restos ĝis la fino de la mondo, kaj en la ekkono kaj amo de la kredanta animo Li loĝos dum jarcentoj kaj jarcentoj.

  1. Rom 8,29
  2. Joh 1,12
  3. Sir 24,12

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Isaak el Stella († 1169): Sermo 51
en: Patrologia Latina 194,1862-1863.1965
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 41-42

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > sabato

Vidu ankaŭ[redakti]

Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 5, ĉap. 19 (2-a adventa semajno > vendredo)
Aŭgusteno: Prediko 293 (2) (3-a adventa semajno > dimanĉo)