Iu vere malsama

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉu ni kunvenis vane? Indekso : Iu vere malsama
de Claude Piron

Iu vere malsama[redakti]

– Kio okazis, Jano? Ĉio estis facila kaj agrabla inter ni. Ni ridis kune, ni estis feliĉaj, ni deziris esti tuttempe unu kun la alia. Ni amas unu la alian. Sed via sinteno ŝanĝiĝis. Kio okazis?

– Se mi rakontos, vi rigardos min freneza.

– Kial do? Mi scias, ke vi ne estas freneza. Mi konas vin jam longe nun. Kaj profunde en vi, vi scias, ke vi devos diri al mi ...

– Vi pravas. Mi ne rajtas kaŝi la veron. Sed kiel klarigi?

– Diru do, kiam ĝi komenciĝis.

– Kio?

– Tio, pri kio vi devas rakonti. Ĝi certe havis komencon. Vi eksciis ion, aŭ okazis io al vi, aŭ io simila.

– Ĝi komenciĝis antaŭ mia naskiĝo.

– Temas pri via patro, ĉu ne? Vi ĉiam sukcesis ne paroli pri li. Kiam mi demandis, vi neniam respondis klare. Kien li malaperis?

– Mi ne povas diri, vi ne kredus min... Kaj tamen... Nu... Eble vi pravas. Eĉ se vi ne kredos min, prefere mi diru, kiel ĉio komenciĝis por mi.

– Ĝuste.

– Nu, mi estis eta infano, kiam mi ekkomprenis, ke mi vidas pli ol la aliaj.

– Vidas pli... kion?

– Kolorojn, ekzemple. Mi vidas kolorojn, kiujn neniu vidas.

– Ne estas eble. Ĉiuj koloroj estas konataj. Tio estas scienca fakto. Al sciencistoj estas klare, ke ne povas esti manko en ilia listo de koloroj.

– Via respondo signifas, ke, por vi, aŭ mi diras malveron aŭ mi estas freneza, ĉu ne?

– Jano! Ne tion mi volis diri. Mi... mi... mi nur provas kompreni. Ankaŭ vi devas konsideri miajn malfacilaĵojn. Klarigu plu.

– Mi ne povas klarigi. Estas simpla fakto. Vi ne povas priskribi koloron al nevidanto, ĉu? Estas same. Sed ankaŭ multon alian mi vidas.

– Kion, ekzemple?

– El la homoj elvenas speco de lumo. Kolora. Kiel klarigi? La korpoj disradias ion, kion vidas mi, sed ne la aliaj.

– Kiam vi rigardas min, ĉu vi vidas tiun... tiun ĉirkaŭlumon?

– Jes.

– Kia ĝi estas?

– Bela, ĉar via koro estas bona. Sed nun ĝi enhavas ian apartan koloron, kiu signifas timon profundan, korpreman. Mi sentas ĝin tre forte.

– Sentas, ĉu?

– Jes. Mi ĉiam sentas, kion sentas la homoj. Mi vidas la kolorlumon, kiun ili diseligas, kaj mi sentas, kion ili sentas, eĉ se iliaj sentoj estas tre malsimplaj. Sed mi neniam erare konsideras tiujn sentojn kiel miajn.

– Ĉu tio rilatas al via patro?

– Jes. Tion mi ricevis de mia patro. Tion, kaj multajn aliajn strangaĵojn, kies ekziston vi eĉ ne povus imagi.

– Kion, ekzemple?

– Ekzemple la fakton, ke mi ne povas ne ami.

– Kion vi volas diri?

– Ion tre simplan, kion vi certe rimarkis, eĉ se vi neniam vortigis al vi vian rimarkon: mi ne povas malami. Mi eĉ ne povas esti senama, sensenta. Ĉiun homon mi amas. Mi neniam havas eĉ partan malamikecon, kiel ekzemple vi.

– Vi eraras. Mi neniam malamas. Mi neniam malamis iun ajn.

– Tion vi kredas pri vi, sed malprave. Mi scias pro la kolorlumo, kiu eliĝas el vi. Al Daniela, ekzemple, vi supraĵe amikas, sed, profunde, vi malamas ŝin.

– Daniela, ĉu vere? Mi neniam pensis... Jano! Mi timas. Ĉu vere oni povas malami nescie? Sed eble vi pravas. Mi duonsentas, ke, profunde en mi, vivas ne tre belaj sentoj rilate al Daniela. Kaj vi diras, ke vi ne povas sperti ion similan?

– Ne. Estas al mi neeble. Vi terhomoj povas malami, mi ne.

– Jano, Jano! Kial vi diras: "vi terhomoj"? Ĉu vi ne rigardas vin terano?

– Mi ne estas tute terano. Iuj dirus, ke mi ne estas homo. Tial mi diris, ke se mi rakontos la veron, vi ne kredos min. Mia patro estis ekster-terano.

– Jano! Kion vi rakontas? Vi mokas min, ĉu ne? Tio ne estas tre amika. Ĉu via patro venas el Marso, kaj via patrino el Venuso?

– Ne ridu, Nadja. Mi petegas vin, ne ridu. Mi ne povas malami, sed mi povas suferi. Viaj vortoj suferigas min.

– Pardonu! Sed... estas tiel nekredeble! Klarigu do, kiel tio eblas.

– Mia patrino estis bona, normala loĝantino de la Tero. Ŝi vivis en la kamparo, en soleca domo, sola kun sia patro. Tiuj alimondanoj alteriĝis iom proksime. Ili estas homoj, kvankam ne teranoj: ili havas la saman specon de korpo, spiras aeron kiel ni, manĝas simile... Kvankam mi tion ne povas kompreni, estas certe, ke ni apartenas al la sama speco de estuloj. Pruvas tion, la fakto, ke ili kaj teranoj povas interreproduktiĝi.

– De kie ili venis?

– Mia patrino ne komprenis, ne povis diri al mi. Ŝi diris al mi nur, ke tiu, kiu poste iĝis mia patro, estis tre bela. Ili havis bazon, ie supre. Ili ofte revenis por siaj esploroj per senbrua, preskaŭ nevidebla flugvojaĝilo.

– Kaj la belulo enamiĝis al la juna teranino, ĉu ne?

– Jes. La rilato daŭris iom pli ol jaron. Komence estis malfacile, manke de lingvo, sed iom post iom ili sukcesis interkompreniĝi. Ili suferis, ĉar ili sciis, ke venos fino al ilia rilato, sed ili fortege amis unu la alian. Ili kunkuŝis. Mia patrino naskis min nur kelkajn tagojn post lia lasta reveno.

– Kiom vi aĝis, kiam ŝi rakontis al vi?

– Mi estis naŭjara. Ŝi postulis, ke mi diru al neniu. Nur poste mi komprenis, ke neniu kredus min. Iom post iom, kiam ni estis solaj, ŝi aldonis detalojn.

– Kia stranga sperto!

– Stranga, kaj suferiga! Tiun teruran veron mi devos porti ĝis mia morto, sen iam ajn povi paroli pri ĝi kun iu ajn, krom vi.

– Jano...

– Eble nun vi eĉ forlasos min, eble vi iros demandi kapkuraciston. Li diros, ke mi estas freneza, sed ne tre danĝera, tiel ke vi povos vivi kun mi...

– Jano, ĉesu, mi petas. Vi legas miajn pensojn.

– Ne viajn pensojn. Tiujn mi ne povas koni. Nur viajn sentojn. Sed el la sentoj mi tiras supozojn pri via pensado. Ho! Jen vi ŝanĝiĝas. Tre rapide. Mi vidas la kolorojn. Vi iom post iom akceptas min, rigardas min verdiranta. Vi akceptas min, vi kredas je mi! Ho, Nadja!

– Mi sciis dekomence, ke estas io eksterordinara pri vi. Ke vi suferas pli ol ni, ke vi amas pli, ke vi komprenas pli. Ĝuste tio altiris min al vi, sed ankaŭ iom teruris. Nun mi ne plu timas. Nun mi ...

– Nun vi estas tute ĝoja.

– Jes. Kaj mi min demandas, ĉu niaj gefiloj ricevos ion el viaj strangaj ecoj.

– Nu, la respondon al tiu demando nur praktiko konigos al ni. Ĉu ... ĉu vi deziras praktiki?

– Kion?

– Estigon de filo aŭ filino. Persone mi sentas min tute preta.

– Jano!

– Nu, kio?

– Homo vi eble ne tute estas, sed viro tute certe jes.