Jam Superfluas Vortoj
Eŭgeno Miĥalski
Indekso : Jam Superfluas Vortoj de Eŭgeno Miĥalski |
Jam Superfluas Vortoj
Eŭgeno Miĥalski
Jam superfluas vortoj, --transiru ni al agoj,
Posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉimagoj—
Ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.
Ni forĝu novan vivon sur firma nov-amboso
Kaj ŝprucu ni fajregojn en la aer’ mucida,--
Ĉar vera viv’ naskiĝi nur povas el ĥaoso,
Alie ni pereos pro nia stat’ rigida…
Miljaroj jam forpasis en paca evoluo—
Kaj kion do ni havas en fina rezultato?—
--Malĉasto ĝenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!
“Ŝtupar’ de Evoluo”—ne estas nia savo,
ĉar ĝian lastan ŝtupon ĉu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
La Vivo, suĉa Monstro, triumfas kaj katenas.
Ni devas nin pretigi al la operacio
Kaj per sentrema mano distranĉi la absceson
Por tutforigi puson el korpo de l’socio
Kaj de malsan’ terura ĉesigi la progreson.
Ni rekomencu vivon sur ŝtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
Ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
Kreante rigidaĵojn el alta idealo.
Sufiĉas prostituo de vol’, kuraĝa penso;--
Ni devas plene ĝui spiritan liberecon;
Per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
Ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!