Jan Amos Komenský/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Amos Komenský Indekso : Jan Amos Komenský
de Jan Václav Novák
Tradukita de Rondeto de Esperantistinoj
Antaŭparolo
Jan Amos Komenský, Instruisto de la nacioj, fondinto de la novoepoka instruado.

Estas afero konata, ke la malgrandaj nacioj tre ŝatas esti fieraj pro siaj grandaj homoj kaj ke ili tre volonte atentigas la internacian publikon pri la fakto, ke la penso ekbruliginta korojn kaj kapojn de homaro devenis de filo de ilia tero kaj ilia nacio.

La instruo pri la internacia solidareco, estu ĝi disvastiĝinta kiom ajn, neniam forpelos el homaj koroj la sanktan flamon de speciala amo al homoj naskiĝintaj en la sama regiono kaj lernintaj de la patrino la saman idiomon, amon de la propra nacio. Ĉar la kaŭzo de tiu ĉi amo estas la plej esenca kvalito de homaro: ĝi estas kredo je forto de la homa penso, je povo per la homecaj ideoj regi la sorton de si mem kaj sorton de la tuta homaro.

Kaj la plej altaj, la plej idealaj kaj sekve la plej efikaj ideoj progresigi la homaron estas tiuj de mi, simpla, senpova kaj sensignifa membro de sia nacio, sed forta tiam, se koroj de ĉiuj miaj samnacianoj ekbatas por la samaj savontaj ideoj.

Kaj kun ĝojega miro mi aŭdas, ke, kio estis idealo kaj savonta vorto por mi, estas same idealo kaj devizo de la ceteraj samnacianoj; eĉ ke la ideoj de la ceteraj estas pli klaraj kaj ke la ilia koro batas pro ili ankoraŭ pli brue ol la mia; kaj ke ekzistas inter la samnacianoj homoj, kiuj scias diri miajn idealojn per tiaj vortoj kaj montri al ili tiel ireblajn vojojn, ke la kapo flarante poveblecon realigi idealojn pensitajn nerealigeblaj svenas pro feliĉego. Tio estas la tasko de la grandaj animoj. Ĉu do oni ne devas fieriĝi pro nacia parenceco kun la granda spirita korifeo? Ĉu estas honto tia fiero?

Jen la argumento, kial la ĉeĥoslovaka nacio fieriĝas pro Jan Amos Komenský (Comenius) kaj kial ni eldonas en esperanta traduko broŝuron priskribantan liajn vivon kaj laboron.

Jan Amos Komenský estas speciale kara al koro de ĉiu Ĉeĥoslovako, ĉar li estas unu de la tri homoj, kiuj plej esence reprezentas internan ideon de la ĉeĥoslovaka nacio, sencon de ĝia historio, kiun dum la lastaj jardekoj tre kuraĝe esploradis niaj filozofoj kaj historiistoj precipe T. G. Masaryk (nuna prezidanto de la respubliko). Lia teorio trovis multan aprobon kaj multenombrajn kredantojn. Jen ĝia esenco.

Senco kaj celo de ekzisto de la ĉeĥoslovaka nacio, la interna ideo de ĝia evoluo, estas montrita en ĝia historio. El ĝi sekvas, ke la nacio estis en la plej fruktodona evoluo de siaj kapablecoj tiam, kiam ĝi luktis ekskluzive por celoj abstraktaj, spiritaj, idealaj, kiuj ne povis efiki je lia materia situacio. Tio estis dum epoko de Hus (bruligita en j. 1415) kaj de Husanoj.

La parolo de Hus „Serĉu la veron kaj restu en la konita vero!“ kiu estis de Masaryk montrita kiel la precipa instigilo de la Husa celado kaj fariĝis devizo de la progresema movado, estas mallongigo de la plej arde dezirata idealo nacia: povi klopodi por koni la veron kaj por efektivigi postulojn kaj ordonojn de la vero en la praktika vivo. Kio ĉe tio estas speciale substrekinda estas la efektivigo de la vero en la praktiko, penado, ke la ĉiutaga, nefestena, laborplena vivo fariĝu enkorpiĝo, realiĝo, efektiviĝo de la verecaj idealoj. La konkretaj faroj povas esti eĉ kontraŭaj, sed tiu ĉi pensmaniero estas komuna al ĉiuj grandaj aperaĵoj de la spirita vivo ĉeĥoslovaka.

La dua fiero de nia historio estas Petr Chelčický, samtempulo de Hus kaj de la Husanoj. La Husanoj decidis batali por sia vero, por sia vero de Dio, ili entuziasmigis por la „Dia milito“ la plimulton de la nacio, ili jam en jaro 1420 ricevis gravan venkon kontraŭ la neleĝa reĝo Zigmundo. Sed tiam Chelčický havas kuraĝon kontraŭstari la ĝeneralan humoron de la tempo kaj ekpredikas opinion elpensitan en silento de la sudbohemaj kampoj: „Ĉia ajn milito estas malpermesita al Kristano per la unusenca ordono Dia: Nemortigu! Neniam decas al Kristano uzi la perforton“. Kaj kiam la ĉefurbo plena de esperoj je militaj venkoj kaj venkaj profitoj ne havis orelon por aŭskulti lin, li revenis en sian kamparon, ne por verki simple novajn librojn--sed por organizi homojn, kiuj ekkredinte liajn verojn estis kapablaj vivi laŭ ili. Kaj li efektivigis tion kun tiela sukceso, ke fondiĝis multaj komunumoj de homoj vivantaj laŭ la principoj de la origina kristaneco, kiel ĝin Chelčický predikis. Ili neniam uzis perforton, amis sin reciproke, laboris honeste ne sole por sia propra profito sed por bonfarto de ĉiuj komunumanoj. Ilia nomo estis „Ĉeĥaj Fratoj“ kaj la influo de organiza laboro de „revulo“ Chelčický daŭris tri jarcentojn! Dum tiel longa epoko kreskis kaj floris komunumoj de Ĉeĥaj Fratoj kiel modeloj de la bona mastrumado kaj dokumento, ke eĉ utopioj estas realigeblaj.

Jan Amos Komenský estis la lasta episkopo de la Ĉeĥaj Fratoj. Sed lia vero estis jam alia vero. La mezepokaj formoj estas ĉe li jam tute plenigitaj per la moderna enhavo de renesanca kulturo, la du polusoj de la homara celado: idealo materia kaj idealo spirita, la bezono agi kaj la ĝuo mediti, estas ĉe li en harmonia kunsento. Li estas efektive kredanta membro de la eklezio de la Ĉeĥaj Fratoj, li malbenas kaj kondamnas militon, sed antaŭ ĉio li scias, ke lia propra nacio devas esti libera por povi plenumi taskojn de Dio donatajn. Samtempe kun li vivis la glora filozofo franca Descartes. Lia pens- kaj agadmaniero estis tute kontraŭa al tiu de Komenský.

Descartes dum la tuta vivo sidis en salono sur kusenoj malforta, malsaneta viro, kaj la tutan vivon meditis, ĉu li ekzistas aŭ ne.

Al Komenský eĉ ne venis penseto, ke li povus ne ekzisti, ĉar ĉiam aferoj gravegaj estis farotaj. Li, politika ekzilito el sia patrujo, ĉiam sciis, ke antaŭ ĉio la maljusta kaj malbona uzurpatoro de la reĝa trono estas forigota. Kaj li tial vagadis tra la tuta Eŭropo, serĉante monon, soldatojn, asociojn, kiuj povebligus forigi la malhonestulon Habsburgan, la despoton, la kontraŭreformaciulon. Eĉ kun Turkoj li estus estinta asociinta por ekmiliti la Habsburgojn.

Kaj kiam ĉio montriĝis vana, li ne malesperis sed ĉiujn siajn laborkapablojn li dediĉis al la reformo de pedagogio al la organizado de pli bonaj lernejoj ol nun. Ĉar se la junaj homoj eliros el lernejoj pli bone instruitaj pri la homecaj virtoj, tiam neniam estos poveble, ke ekzistu tiomaj maljustecoj, tiom da faroj kontraŭ la leĝo de Dio, kiom li vidis kaj travivis.

Tia konkreta, praktika laboro por la ideala vero, por la morala postulo, por sistemo de Dio, tio estas la plej karakteriza kvalito de la ĉeĥoslovaka menso.

Tial komprenu, fremdnaciaj legantoj de nia libreto, kial ni kun tia fervoro propagandas la scion pri Jan Amos Komenský, kaj helpu nin propagandante kun ni.

BRATISLAVA, 13. marton 1921.

Dr. Stan. Kamaryt.